La maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Sud-Afriko.
La ekoregiono estas parto de la maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Enhavo
1Priskribo
2Flaŭro
3Biodiverseco
4Vidu ankaŭ
5Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La ekoregiono okupas la montetojn piede de Drakensbergoj, kovrante areon de 19 500 kvadrataj kilometroj en la sud-afrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo. Oriente ĝi estas limigita de la marbordarbara mozaiko de Kvazulu-Kablando, kiu troviĝas en la humida marborda zono laŭlonge de Hinda Oceano; okcidente ĝi estas limigita de la pli altaĵaj drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj. Sude ĝi transiras al pli sekaj veprejoj de Albany, kiuj estas karakterizitaj de pli sukulentaj kaj dornaj plantoj. La ekoregiono havas sekan subtropikan klimaton. Jara precipitaĵo varias ekde 450 mm ĝis 800 mm, kun proksimume tri kvaronoj de la pluvo falanta dum la varmaj someraj monatoj inter oktobro kaj marto. Frostoj malofte okazas kaŭze de la moderiganta influo de Hinda Oceano.
Flaŭro |
Fitogeografie, la ekoregiono kongruas kun aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika Regno. La tipa vegetaĵaro estas sklerofilaj ĉiamverdaj arbedoj, kiuj konstituas densajn kanopeojn de veprejoj. Tiuj ĉi altas ĝis ses metroj.
Biodiverseco |
La ekoregiono kiu estas transiro inter humida kaj seka, inter altaĵa kaj malaltaĵa inter mezvarma kaj tropika, havas riĉan biodiversecon, kvankam kun malmulte da endemiaj specioj. La ekoregiono gastigas variecon de bestioj, inkluzive de la endanĝerigataj nigra rinocero (Diceros bicornis), blanka rinocero (Ceratotherium simum) kaj kaba vulturo (Gyps coprotheres).
Vidu ankaŭ |
Afromontano
Albeno (Sud-Afriko)
Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono
Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj
Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj
Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj
Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko
Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...