Muzeo
Ĉi tiu artikolo temas pri kulturaj ekspozicioj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Muzeo (mitologio).
Muzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo. Tipike la aĵoj en muzeo estas bondataj, kaj efektive reprezentas la kulturon de la pasintaj personoj/periodo de historio.
Laŭ Francisko Azorín muzeo estas Edifico por konservi k. elmontri grandan kolekton de sciencaj aŭ artaj objektoj.[2] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzejo) kaj de tie la latina museum. Kaj li aldonas liston de muzetipoj: nome arkeologia, etnografia, belarta, naturscienca, milita.[3]
Arta muzeo aŭ arta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.
Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unuaj estas la "Ĉartoj de Ateno" de Ligo de Nacioj de 1931, poste Unesko aprobis la rekomendan Ĉarton de Nov-Delhio en 1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.
Enhavo
1 Famaj muzeoj
2 Bildaro
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
5 Notoj
Famaj muzeoj |
Brita Muzeo en Londono
Ermitejo en Sankt-Peterburgo
- Franca Nacia Muzeo De Renesanco
Louvre en Parizo
Prado en Madrido
Smithsonian Institution en Vaŝingtono
Bildaro |
La Nacia Galerio en Londono
La Nacia Muzeo de Natura Historio en Vaŝingtono
Szczecin, Pollando
Vidu ankaŭ |
- Esperanto-Muzeoj
- Listo de muzeoj
Eksteraj ligiloj |
Artikoloj pri muzeoj esperante
Notoj |
↑ EFE. «El Louvre fue el museo más visitado en 2009 y el Prado, el noveno». El País. [1] Konsultita la 4an de Januaro 2018.
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
↑ Azorín, samloke.