Eŭropa Vivmedia Agentejo







Emblemo de EVA (kun la nomo en franca).




Membrara mapo de EVA.




Sidejo de EVA en Kopenhago.


La Eŭropa Vivmedia Agentejo, mallongite EVA ( angle : European Environment AgencyEEA ), estas agentejo de la Eŭropa Unio kiu dediĉas al observada reto de la eŭropa vivmedio. Ĝi estas direktita de Estraro kiu konsistas el reprezentantoj de la registaroj de la 32 membroŝtatoj, reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj du sciencistoj, indikitaj de Eŭropa Parlamento, asistitaj de komitato de sciencistoj. La EVA subtenas daŭripovon kaj favoras la signifoplenan kaj mezureblan plibonigon de la eŭropa vivmedio havigante adekvatajn fidindajn informojn por la decidantoj kaj por la publiko.



Funkciado |


La EVA estis fondita surbaze de Reglamento 1210/1990, amendita de Reglamento 933/1999 kaj Reglamento 401/2009; ĝi estiĝis funkcipreta en 1994. La komandejo troviĝas en Kopenhago, Danujo.


Profesoro Jacqueline McGlade estas la nuntempa ĝenerala direktorino de la agentejo.


Kiel eŭrop-unia organizaĵo, membroŝtatoj aŭtomate estas membroj; tamen la koncerna Reglamento antaŭvidis ke aliaj ŝtatoj povas membriĝi pere de konvencioj kontraktitaj inter ili kaj la Eŭropa Unio.


Ĝi estis la unua eŭrop-unia organizaĵo por malfermi sian membrecon al 13 kandidat-landoj en 2004.


Ekde februaro 2009, ĝi havas 32 membrojn :



  • 27 membroŝtatoj de Eŭropa Unio

  • 3 membroj de la Eŭropa Ekonomia Areo : Islando, Norvegujo, Liĥtenstejno

  • 1 eŭrop-unia kandidat-lando : Turkujo


  • Svisujo ekde 1 April 2006


Estas ankaŭ 6 kunlaborantaj landoj :



  • Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Respubliko Makedonujo, Serbujo kaj Montenegro.

Ekde oktobro 2008 estas 172 stabomembroj laŭ la TTT-ejo de EVA [1].


EVA estas aktiva membro de la Retejo de Estroj de Vivmediaj Agentejoj en Eŭropo ( angle : EPA Network ) [2] .



Referencoj |





  1. Organigramo de EVA angle


  2. Retejo de Estroj de Vivmediaj Agentejoj en Eŭropo angle




Eksteraj ligiloj |




  • TTT-ejo de EVA angle


  • European Topic Centre on Land Use and Spatial Information (ETC LUSI) angle


  • European Topic Centre on Air and Climate Change(ETC/ACC) angle


  • Model Documentation System (MDS) angle


  • The European Environment Agency's near real-time ozone map (ozoneweb) angle


  • EnviroWindows angle.




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo