Gömör kaj Kis-Hont
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Gemer |
| Departemento Gömör kaj Kis-Hont | ||
hungare: Gömör, slovake: Gemerská župa | ||
| Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Rimaszombat en 1769 | ||
| ||
Oficiala nomo: Gömör és Kis-Hont vármegye | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Montaro | Malaltaj Tatroj | |
| Rivero | Sajó | |
| Departementa urbo | Rimaszombat | |
| Areo | 4 289,0 km² (428 900 ha) | |
| Loĝantaro | 188 098 (1910) | |
| Denseco | 43,86 loĝ./km² | |
| Situas nun en | Slovakio, Hungario | |
Departemento Gemer | ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Gemer | ||
Gömör kaj Kis-Hont (kiŝ-hont), germane Gemer und Kleinthont, slovake Gemer a Malohont estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando. Pli frue estis 2 departementoj: Gömör kaj Kis-hont, kiuj unuiĝis. Kis signifas hungare malgranda.
- Departementejoj: Rimaszombat, pli frue memstara Gömör: Gömör, ekde la 18-a j.c.: Pelsőc
Areo: 4289 km²
Loĝantaro: 188 098 en 1910
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
5 Flanka informeto
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 85.949 (50,9%) hungaroj
- 5.923 (3,5%) germanoj
- 74.953 (44,4%) slovakoj
- 2.045 (1,2%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 109.994 (58,5%) hungaroj
- 2.930 (1,6%) germanoj
- 72.232 (38,4%) slovakoj
- 2.942 (1,6%) ceteraj.
Administracio |
Estis 7 distriktoj, nomoj de distriktoj kaj distriktejoj samas:
Rimaszombat, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo- Feled
- Garamvölgy, escepte distriktejo: Nándorvölgy
Nagyrőce (konsilantrajta urbo), escepte distriktejo: Jolsva samtempe konsilantrajta urbo
Rozsnyó samtempe konsilantrajta urbo- Tornalja
Rimaszécs.
Krome konsilantrajta urbo estis Dobsina.
La departemento situis en la Karpatoj, menciinda rivero estas Sajó. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon Gömör komence de la 11-a j.c. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis la departementon, ekde 1920 escepte ĉirkaŭaĵon de Putnok la departemento estas parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 pro la packontrakto de Vieno Hungario rericevis la grandparton de la departemento.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
Flanka informeto |
La juda hungarlingva verkisto Efraim Kiŝon, naskiĝinta je la nomo Hoffmann Ferenc, post la Dua Mondmilito ŝanĝis sian liaguste tro germanlingvan familian nomon al nova nomo Kiŝon laŭ la nomo de la historia departemento.
| ||||||