Alfo
Ĉi tiu artikolo temas pri greka litero. Por informoj pri planto el la Poacoj, vidu la paĝon Alfo (botaniko).
Greka alfabeto | |
---|---|
Αα Alfo | Νν Nuo |
Ββ Beto | Ξξ Ksio |
Γγ Gamo | Οο Omikrono |
Δδ Delto | Ππ Pio |
Εε Epsilono | Ρρ Roto |
Ζζ Zeto | Σσς Sigmo |
Ηη Eto | Ττ Taŭo |
Θθ Teto | Υυ Upsilono |
Ιι Joto | Φφ Fio |
Κκ Kapo | Χχ Ĥio |
Λλ Lambdo | Ψψ Psio |
Μμ Muo | Ωω Omego |
Iamaj literoj1,2 | |
Digamo | Sano |
Stigmo | Kuoppo |
Heto | Sampio |
Ŝo | |
1Referencoj 2Eksteraj ligiloj |
Alfo (majuskle Α, minuskle α) estas la unua litero de la greka alfabeto kaj la pralitero de la latina litero A kaj de la cirila litero А.
En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron de 1. Ĝi estis derivita de la fenica litero alef .
Kaj en antikva greka lingvo kaj en novgreka lingvo alfo prezentas la malfermitan antaŭan nerondan vokalon, /a/.
Alfo, ambaŭ kiel simbolo kaj termino, estas uzata por signifi aŭ priskribi diversajn de aĵojn, inkluzivante la unuajn aŭ plej gravajn aperaĵojn de io. En la Nova testamento dio deklaras sin al esti la "Alfo kaj Omego, la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta." (Revelacio 22:13, kaj vidu ankaŭ en 1:8).
La majuskla litero alfo estas ne ofte uzata kiel simbolo ĉar ĝi kutime aspektas idente al la majuskla latina A.
Alfo estas uzita kiel simbolo por:
- Alfa radiado
Alfa karbono - karbono en la unua loko en kemia kombinaĵo en organika kemio, numerante de la funkcia grupo
Alfa kaj beta situoj de karbona atomo en ekzempla kombinaĵo |
Varmeca ekspansia koeficiento de kombinaĵo en fizika kemio
- En matematiko, ofte kiel iu angulo aŭ iu valoro en algebro
Laŭ plutarka natura ordo de atribuo de la vokaloj al la planedoj, alfo estas koneksa kun la Luno.
Vidu ankaŭ |
- Greka alfabeto