Regiono Suda Supra Rejno









Situo ene de Germanio

Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo

mapo de la regiono

La regiono Suda Supra Rejno - germane Region Südlicher Oberrhein - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la distriktaro Freiburg, en la sudokcidento de la federacia lando.


La regiono konsistas el la


eksterdistrikta urbo


  • Freiburg im Breisgau

kaj la distriktoj



  • Breisgau-Hochschwarzwald


  • Emmendingen kaj


  • Ortenau.


Administra centro estas la urbo Frajburgo.


La teritorio kovras areon de 4.062,03 kvadrataj kilometroj. Fine de septembro 2005 en la regiono vivis 1.037.353 enloĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 255 loĝantoj po km².





Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono


Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas



  • Achern


  • Bad Krozingen / Staufen

  • Breisach

  • Emmendingen

  • Frajburgo


  • Haslach / Hausach / Wolfach

  • Kehl

  • Lahr

  • Müllheim

  • Offenburg

  • Titisee-Neustadt

  • Waldkirch



Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj paĝoj de la regiono (germanlingvaj)







Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo