Dua Pola Respubliko

































































Dua Pola Respubliko
Origina nomo

Rzeczpospolita Polska






← Germana Imperiestra Regno
← Aŭstrio-Hungario
← Pola Reĝlando (1916-1918)
← Rusa Imperio

1918 – 1945

Pola Popola Respubliko →
Sovetunio →


flago



blazono



flago

blazono

Geografio

RzeczpospolitaII.png

Ĉefurbo:

Varsovio


Areo:


389 720 km²


Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj:


31 918 000 laŭ la popolnombrado en 1931


Nacia konsisto:



poloj, ukrainoj, judoj, belorusoj, germanoj



Lingvoj:


oficialaj: pola, germana[1]
uzataj: pola, germana, jida, litova, rusa, belorusa, ukraina



Religio:



romkatolika, ukrain-greka katolika, ortodoksismo, judismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


parlamenta respubliko (1919-1926)
prezidanta respubliko (1926-1935)
aŭtoritata-prezidanta respubliko (1935-1939)
prezidanta respubliko dum milito (1939-1945)



Monunuo:



pola marko (1918-1924)
pola zloto (1924-1939)


Estiĝo:


agnoskita sendependeco la 11-an de novembro 1918


Pereo:


fakte la 28-an de septembro 1939 (kapitulaco de Varsovio);
laŭleĝe la 6-an de julio 1945 (internacia malagnosko)









Antaŭaj ŝtatoj:

















Germana Imperiestra Regno
Germana Imperiestra Regno
Aŭstrio-Hungario
Aŭstrio-Hungario
Pola Reĝlando (1916-1918)
Pola Reĝlando (1916-1918)
Rusa Imperio
Rusa Imperio


Postsekvaj ŝtatoj:









Pola Popola Respubliko
Pola Popola Respubliko
Sovetunio
Sovetunio


Historio








v  d  r


Information icon.svg





















The White Eagle, symbol of Polish statehood


Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)

Feŭda dispartigo (1138-1320)

Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)

Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)

Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)

Dispartigita Pollando (1795-1918)

Kongresa Pollando (1815-1830)

Dua Respubliko (1918-1945)

Pollando dum la dua mondmilito

Pola Popola Respubliko (1945-1989)

Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:

→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Dua Respubliko (pole: II Rzeczpospolita [DRUga ĵeĉposPOlita]) - pola ŝtato reaperinta en 1918 post 123-jara dispartiĝo. La nomo "Dua Respubliko" ne estis oficiala ŝtatnomo, sed per ĝi oni substrekis daŭrecon post la Unua Respubliko (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kiu ekzistis en la jaroj 1454-1795. Oficiala lingvo de la Dua Respubliko estis la pola kaj monunuo: komence pola marko kaj ekde 1924 - pola zloto.


Oficiale oni agnoskas ke la respubliko naskiĝis la 11-an de novembro 1918. Tiam Józef Piłsudski transprenis la militan potencon de Regenta Konsilantaro en Varsovio. Tri tagojn poste (la 14-an de novembro 1918 transprenis ankaŭ la ŝtatcivilan potencon; Regenta Konsilantaro kaj Portempa Popola Registaro de Pola Respubliko malfondiĝis kaj Piłsudski iĝis Portempa Ŝtatestro.


La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: przewrót majowyzamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.


Post atakoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio kaj milita okupado de pola teritorio fare de du atakintoj (en oktobro 1939) laŭleĝe kaj internacie agnoskite regis dum la tuta 2-a Mondmilito Pola Ekzila Registaro. Subordigita al ĝi en la lando estis Pola Partizana Ŝtato kaj ĝiaj partoj politikaj kaj militaj (Armia Krajowa).


Laŭ la internacia juro, Dua Respubliko fakte pereis kiam la 6-an de julio 1945 Britio kaj Usono diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio kaj malfondiĝis, kiam post la komunisma epoko en Pollando la unua postmilita demokratie elektita ŝtatprezidanto iĝis Lech Wałęsa. Ryszard Kaczorowski, la lasta ekzila prezidanto, transdonis tiam al Wałęsa simbolojn de pola prezidanteco.



Vidu ankaŭ |


  • Asocio de Armita Batalado


Piednotoj |




  1. en Aŭtonomia Silezia Provinco




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg