Murdo
Laŭ kriminala juro, murdo estas la krimo kiam unu homo kaŭzas la morton de alia homo, sen leĝa senkulpigo, kaj kun la intenco por mortigi aŭ kaŭzi egan korpan damaĝon.
Enhavo
1 Murdo (ĝenerale)
1.1 Leĝa murdo
1.2 Statistikoj
1.3 Pri murdo en beletraj verkoj
2 Listo de famaj murdoj
3 Komparu kun
4 Vidu ankaŭ
Murdo (ĝenerale) |
Etimologie la vorto murdo estas de ĝermana origino (komparu: en:murder,de:Mord,da/no/sv:mord).
La elementoj de murdo estas la motivo, viktimo, armilo, mem la okazo, ago, la postlasintaj spuroj.
Murdo povas esti laŭ murdistoj individua, grupa, armea ktp.
amasmurdo, genocido
Leĝa murdo |
Kvankam leĝoj de la unuopaj landoj malpermesas la intencan murdon, ekzistas kelkaj eblecoj por leĝaj murdoj:
ekzekutisto (ĉe mortpunoj en kelkaj landoj)
soldato (en defendo de la lando aŭ dum atako, okupo de alia lando (ekz. Irako))
korpogardisto (defendo de la protektita persono)
policano (memdefendo aŭ por savi vivon de personoj)
kuracisto en kelkaj landoj okaze de aktiva eŭtanazio kaj - se oni konsideras memstara personeco la homan feton - aborto.- ĉiu, se onin minacas vivdanĝero, rajtas sin defendi (en kelkaj landoj eblas permeso murdi personon, kiu volas onin hejme prirabi)
Statistikoj |
La kvanto de murdoj relative al la loĝantaro forte varias laŭ la landoj. La apuda statistiko (kun anglalingvaj landonomoj) montras kelkajn ekzemplojn.
Pri murdo en beletraj verkoj |
- krimbeletro
- alia literaturo
Ambrose Bierce en sia "Vortaro de la diablo" satire difinas: "Estas kvar specoj de hom-mortigo: kanajla, pardonebla, pravigebla kaj laŭdinda."
Listo de famaj murdoj |
Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy (Usono)
Ritaj murdoj de Toa Payoh (Singapuro)
Komparu kun |
- morto
- mortigo
- sinmortigo
- akcidento
Vidu ankaŭ |
- Seria murdisto
|