30-a de oktobro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 30-a de oktobro estas la 303-a tago de la jaro (la 304-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 62 tagoj restas.




Je la 30-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 553: Venko de Bizanca Imperio en batalo de Mons Lactarius (en Kampanio) kontraŭ ostrogotoj


  • 637: Arab-bizancaj militoj: Antioĥio subiĝis al Raŝiduna Kaliflando post la batalo apud rivero Orontes


  • 701: Johano la 6-a iĝis papo


  • 758: Ĉinio: Kantono estis rabita de arabaj kaj persaj piratoj


  • 942: Mareno la 2-a iĝis papo


  • 1270: Krucmilitoj: la oka krucmilito finiĝis


  • 1340: Reconquista: kastiliaj kaj portugalaj soldatoj konkeris maŭrojn en la Batalo de Salado


  • 1470: Henriko la 6-a revenis al la trono de Anglio


  • 1485: Post la milito de rozoj Henriko la 7-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio


  • 1501: Filo de papo Aleksandro la 6-a Cezaro Borgia aranĝis orgion en Vatikana Palaco en Romo


  • 1611: Gustavo la 2-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio


  • 1697: Sankta Romia Imperio subskribis la Traktaton de Rijswijk finanta la militon de la ligo de Augsburg kun Francio, kiu ricevis Alzacon


  • 1757: Mustafa la 3-a iĝis sultano de Otomana Imperio


  • 1759: Ĉirkaŭ 2 mil personoj pereis en tertremo en Proksima Oriento


  • 1793: Franca Revolucia Tribualo mortpunis 22 parlamentanojn de Nacia Konvencio el partio de ĝirondanoj


  • 1810: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a ediktis pri likvido de 56 viraj monaĥejoj kaj 13 virinaj sur la tereno de Silezio - post la paco de Tilsit estis devigita pagi reparacion por Napoleono Bonaparte


  • 1813: Jan Henryk Dąbrowski iĝis ĉefkomandanto de la pola armeo en Varsovia Dukejo


  • 1831: En Virginio estis kaptita Nat Turner, gvidanto de sklava ribelo


  • 1849: En Parizo okazis entombiga ceremonio de pola komponisto Fryderyk Chopin, kies koro estis transportita al Varsovia preĝejo


  • 1864: En Vieno okazis pactraktato finanta danan-germanan militon


  • 1863: 17-jara princo de Danio alvenis al Ateno por iĝi kiel Georgo la 1-a reĝo de Grekio


  • 1864: Oni fondis urbon Helena (kiel Crabtown) en Usono


  • 1870: Francia-Prusia Milito: prusa armeo konkeris Dijon


  • 1873: Pola pastro kaj abelisto Jan Dzierżoń estis ekskomunikita pro kritiko de la dogmo pri neeraripovo de la papo


  • 1880: Tegucigalpo iĝis ĉefurbo de Honduro


  • 1883: Rumanio alianciĝis kun Triopa Alianco


  • 1902: Papo Leono la 13-a fondis Pontifikan Biblian Komisionon


  • 1905: Caro Nikolao la 2-a enkondukis la unuan rusan konstitucion kaj kreis nacian asembleon - Dumao


  • 1907: Rusa fizikisto kaj inventisto Boris Rosing patentis televidon


  • 1918: Unua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • Tarnów kiel la unua pola urbo akiras sendependecon post 123 jaroj de la dispartigoj de Pollando; Pola Likvida Komisiono en Krakovo transprenis regopovon super historia regiono Okcidenta Małopolska; tatra kuracloko Zakopane oficiale proklamis sendependecon kiel efemera ŝtateto Respubliko Zakopane (funkcion de prezidento plenumis verkisto Stefan Żeromski), poloj transprenis armilan regopovon kaj malarmiligis aŭstran soldataron

    • Venko de itala armeo super la aŭstra en batalo de Veneto; en Budapeŝto eksplodis Kalistefa revolucio devigante ŝanĝon de la registaro; Mezorienta Fronto: Grekio: sur Lemnos oni subskribis armisticon de Mudros inter Triopa Entento kaj Otomana Imperio - sekvis okupado de Konstantinopolo kaj divido de la imperio; Jemen proklamis sendependecon (de Turkio)




  • 1920: Turk-Armena Milito: venko de turkoj en batalo de Kars


  • 1925: Grand-Britio: John Logie Baird kreis la unuan funkciantan televid-sistemon


  • 1938: Novjorko: Orson Welles per sia radiodramo Milito inter la mondoj panikigis radioaŭskultantojn en Usono (kun instigo de gazetaro, kiu timis novan amaskomunikilon)


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Gestapo kaj Selbstschutz pafmortigis en Szubin 8 polojn kaj en Rudzki Most, apud Tuchola, 22 personojn; polica juĝejo en Kalisz mortkondamnis polon pro komunista agado en Germanio en la jaroj 1923-33 (la verdikton oni tuj plenumis); polico en Lodzo ordonis marki ekstere judajn magazenojn; Varsovio: konspira skolta organizaĵo "Wigry" kreiĝis, kiu printempe 1940 subiĝis al Sekreta Militista Oganizaĵo kaj aprile 1941 al Asocio de Armita Batalado


    • Berlino: Heinrich Himmler kiel komisaro de Nazia Germanio pri germanigo ordonis tri specojn de deportado de poloj de enkorpigitaj teritorioj al Ĝenerala Gubernio: 1. de antaŭaj polaj teritorioj, kaj nun provincoj de terenoj de NG - ĉiuj judoj, 2. de la Provinco Gdańsk-Okcidenta Prusio ĉiuj poloj de Kongresa Pollando, 3. el provincoj Poznań, suda kaj orienta Prusio kaj suda Supra Silezio - aparte malamike agordita pola loĝantaro; Lodzo: Supera Komandanto de SS kaj Polico en ĜG subskribis alvokon pri reveno al servo de ĉiuj oficiroj kaj oficistoj de la pola Ŝtata Plico sub minaco de "plejaltaj punoj" - marte 1940 en t.n. blua polico jam servis 9589 policanoj en uniformoj kaj 1173 policanoj de krimservo


    • Soveta invado en Pollandon: Lvovo: sovetaj regopovoj malfondis Teologian Fakultaton de Universitato de Johano la 2-a Kazimiro; Nazia Germanio kaj Sovetunio faris finan disdividon de Pollando


    • 1940: Germanaj okupantoj aranĝis en Varsovio ekspozicion Germanaj atingoj sur teritorioj laŭlonge de Vistulo


    • Batalo de Atlantiko: germana U-Boot U-32 estis sinkigita nord-oriente de Irlando de britaj destrojeroj HMS Harvester kaj HMS Highlander - 9 skipanoj pereis, 33 saviĝis; Kanado: lasta eldono de pollingva semajnrevuo "Gazeta Katolicka w Kanadzie" aperis; Svislando: funkciigo de 3 polaj universitataj tendaroj: Vinterturo (ĉe Zurika universitato kaj politekniko), Friburgo (ĉe universitato) kun sidejo en Grangeneuve (poste en aliaj lokoj, St. Gallen (ĉe Supera Komerca lernejo) kun sidejo en Sirnach - ĝis 1945 diplomiĝis 456 internigitaj soldatoj de la Dua Divizio de Piedaj Pafistoj (en tio 132 doktorecoj kaj 2 habilitiĝoj) kaj en konspiraj kursoj 202 soldatoj iĝis substandardistoj. Ankaŭ agis Licea Tendaro - Pola Gimnazio kaj Liceo en Wetzikon, kie abituris 185 soldatoj.


    • 1941: Holokaŭsto: germanoj pafmortigis 1533 judojn de Vilno; Ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado Stefan Rowecki ordone agnoskis membrojn de ĝi kaj de subigitaj organizaĵoj kiel soldatoj de konspira armeo konfrontanta malamikon, kaj subigitaj al militista jurisdikcio


    • Orienta Fronto: germana kaj rumana armeoj komencis sieĝon de Sebastopolo; usona prezidento Franklin D. Roosevelt permesis, kadre de Lend-Lease, milithelpi al aliancanoj


    • 1942: En Malgrandpolujo komenciĝis dutagaj interparoloj pri polaj-ukrainaj rilatoj inter konspiraj organizaĵoj - sen pozitivaj rezultoj; en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn


    • 1943: Germana polico pafmortigis en Varsovio 10 polojn kaj en Sitno 9 judojn; partizana taĉmento sur ŝoseo apud Radzyń Podlaski sukcese atencis kontraŭ vicestro de gestapo


    • Sovetunio, Usono, Britio kaj Ĉinio subskribis Moskvan Deklaron kontraŭ germanaj militkrimoj


    • 1944: Dekreto de komunista Pola Komitato de Nacia Liberigo „Pri protekto de la ŝtato” temis pri plua parta mobilizo kaj antaŭvidis altajn punojn por „malamikoj de demokratia reĝimo”




  • 1947: En Ĝenevo estis subskribita Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco


  • 1951: Pola Scienca Akademio fondiĝis


  • 1954: En Pollando kreiĝis Nacia parko Pieniny kaj du aliaj naciaj parkoj de Babia Góra (Okcidentaj Pieniny) kaj de Tatroj


  • 1956: Kontraŭsoveta hungara insurekcio: la plej granda strata manifestacio kun partopreno de 10 mil personoj okazis en Olsztyn (Pollando) - dum ĝia daŭro Placon de Ruĝa Armeo oni alinomis al Placo de Hungaraj Ribelantoj


  • 1961: Sovetunio: sur la arkta insularo Nova Zemlo oni eksplodigis ĝis nun la plej potencan Caro-bombon


  • 1963: La unua fabrikita sportaŭto Lamborghini


  • 1963: En Bamako, la ĉefurbo de Malio, oni subskribis interkonsenton pri fino de nedeklarita alĝera-maroka milito pri landlimoj


  • 1969: Emílio Garrastazú Médici iĝis prezidento de Brazilo


  • 1973: Malfermo de la Bosporo-ponto en Istanbulo liganta Eŭropon kun Azio


  • 1974: En Kinŝaso Muhammad Ali gajnis mondĉampionecon en boksado


  • 1975: Johano Karlo la 1-a iĝis reĝo de Hispanio sur provizora posteno de ŝtatestro pro sanproblemoj de Francisco Franco


  • 1978: Uganda-tanzania milito eksplodis


  • 1980: Salvadoro kaj Honduro subskribis pactraktaton finantan daŭrantan de 1969 landliman disputon


  • 1983: En Argentino okazas liberaj balotoj post 7 jaroj de militista diktaturo


  • 1984: Komunista krimo: el Vistulo apud Włocławek oni elakvigis korpon de pastro Jerzy Popiełuszko, kapelano de Solidareco, murdita de tri oficiroj de ŝtatsekureca servo, kiuj kontraŭbatalis katolikan eklezion - la proceso kontraŭ homforkapto, kruelaj torturoj kaj murdo komenciĝis la 27-an de decembro


  • 1988: Varsovio: Pastro Zdzisław Peszkowski post meso apud Katina Kruco promesis, ke ne ripozos, se ĉi-tie ne estos armea tombejo kun la templo de Dia Mizerikordo


  • 1989: Socialistoj de ĉefministro Felipe González gajnis parlamentan baloton en Hispanio


  • 1990: Moskvo: Memorial memorigis viktimojn de stalinismo starigante ŝtonon el Solovecaj insuloj vid-al-vide Lubjanka, la sidejo de KGB


  • 1995: Separistoj de Kebekio minimume malvenkis referendumon pri apartiĝo de la provinco de Kanado


  • 1997: La unuan version de la fenestradministrilo Enlightenment publikigis Rasterman (Carsten Haitzler).


  • 1998: Premiero de la rusa-franca-ĉeĥa-hungara filmo La Barbiro de Siberio


  • 1999: Post 24 jaroj de okupado lastaj indoneziaj soldatoj forlasis Orientan Timoron


  • 2000: Taĝika somonio ekvalidis kiel nacia valuto


  • 2005: Oni refoje konsekris preĝejon Frauenkirche post aerataka detruo de Dresdeno en 1945


  • 2007: Forpasis Washoe - ĉimpanzino, kiu lernis la usonan signolingvon


  • 2008: Flughaveno Berlino-Tempelhof estis fermita


  • 2008: Lanĉo de Ubuntu 8.10, nomita Intrepid Ibex.


  • 2008: Pamplono: dum bomba atenco de ETA en Universitato de Navaro vundiĝis 19 personoj


  • 2008: Ne malpli ol 84 personoj pereis kaj pli ol 350 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en barata subŝtato Asamo


  • 2011: Almazbek Atambajev gajnis prezidentan baloton en Kirgizio


  • 2013: 45 personoj pereis rezulte de eksplodo de aŭtomobila brulaĵujo en Kothakota, la barata subŝtato Telangano


  • 2015: 64 personoj pereis kaj 147 vundiĝis en incendio de noktoklubo en Bukareŝto



Naskiĝoj |




  • 1327: Andreo de Hungario, hungara princo, Napola reĝo, murdita (m. 1345)


  • 1538: Cezaro Baronio, itala historiisto, bibliotekisto, kardinalo (m. 1607)


  • 1668: Sofia Ĉarlota de Hanovro, reĝino de Reĝlando Prusio (m. 1705)


  • 1698: Paul Troger, aŭstra pentristo de freskoj, grafikisto (m. 1762)


  • 1735: John Adams, la dua prezidento de Usono, unitariano, kunverkinta Usonan Deklaron de Sendependeco (m. 1826)


  • 1762: André Chénier, franca poeto grekdevena, viktimo de franca revolucio (m. 1794)


  • 1763: Heinrich Cotta, germana forstoscienculo kreinta lernejon pri arbara mastrumado, kiu iĝis fakultato de Teknologia universitato Dresdeno (m. 1844)


  • 1813: Farkas Hóry, hungara reformita pastro, poeto, patro de Béla Hóry (m. 1872)


  • 1821: Fjodor Dostojevskij, rusa verkisto, aŭtoro de profunde psikologiaj romanoj, ankaŭ esperantigataj kiel La fratoj Karamazov, Krimo kaj Puno kaj en Serio Rusa literaturo (m. 1881)


  • 1835: Cyprian Godebski, pola skulptisto, profesoro de Akademio en Sankt-Peterburgo kaj gvidanto de literatura salono en Parizo, oficiro de Honora legio, nepo de soldato-poeto Cyprian Godebski (m. 1909)


  • 1839: Alfred Sisley, franca impresionisma pentristo britdevena (m. 1899)


  • 1853: Louise Abbéma, franca pentristino kaj skulptistino portretinta Sarah Bernhardt (m. 1927)


  • 1871: Paul Valéry, franca verkisto, reprezentanto de simbolismo en la franclingva literaturo (m. 1945)


  • 1872: Béla Szász, hungara verkisto, filo de Béla Szász (patro) (m. 1944)


  • 1873: Francisco I. Madero, prezidanto de Meksiko portugaldevena, murdita (m. 1913)


  • 1882: György Bölöni, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1959


  • 1885: Ezra Pound, usona poeto kaj literatura kritikisto (m. 1972)


  • 1885: Thea de Haas, germana verkistino kaj pentristino (m. 1976)


  • 1887: Georg Heym, germana poeto, tradukata en esperanto (m. 1912)


  • 1892: Géza Deutsek-Pásztai, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1971)


  • 1906: Giuseppe Farina, itala aŭtosportisto (m. 1966)


  • 1906: Alexander Gode, germana-usona lingvisto, inventinto de Interlingvao (m. 1970)


  • 1907: György Ránki, hungara komponisto, budapeŝtano (m. 1992)


  • 1917: Imre Dobozy, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1982)


  • 1921: György Koczka, rumania hungara kuracisto, klinikestro (m. ?)


  • 1922: Edit Kunovits-Schranz, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino (m. 1984)


  • 1926: Jerzy Fornal, pola aktoro rolinta en ĉirkaŭ 90 spektakloj, en tio ĉirkaŭ 20 esperantlingvaj, distingita per la honora titolo "Merita kulturaganto", rolinta en Esperanto-Teatro de Unu Aktoro, ligita kun Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, kie prezentis dekkelkajn spektaklojn, Arkones, UK 1987 kaj UK 2003, edzo de juddevena Zofia Banet-Fornalowa (m. 2013)


  • 1930: Néstor Almendros, hispana kameraisto, fotoreĝisoro (m. 1992)


  • 1935: Agota Kristof, hungara-svisa franclingva verkistino, laŭreatino de Premio Kossuth (m. 2011)


  • 1937: Claude Lelouch, franca filmreĝisoro, produktoro, aktoro, gajninto de Ora Palmo en Festivalo de Cannes kaj de Oskar-Premio


  • 1941: Theodor W. Hänsch, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri lasero-spektroskopio


  • 1942: Márton Gajzágó, rumania hungar ĵurnalisto, libroeldonisto


  • 1951: Gábor Sipos, rumania hungara arkivisto, historiisto


  • 1960: Diego Armando Maradona, argentina futballudisto, membro de la argentina nacia teamo de futbalo


  • 1968: Róbert Lakatos, rumania hungara filmreĝisoro, kameristo, produktisto


  • 1970: Nia Long, usona aktorino, reĝisorino de muzikvideoj


  • 1978: Péter Szijjártó, hungara profesoro en Universitato de Dunaújváros, parlamentano, ministro pri eksteraj aferoj, porparolisto de Viktor Orbán


  • 1980: Sarah Carter, kanada aktorino, konata de spektaklo laŭ La mirinda sorĉisto de Oz


  • 1982: Chimène Badi, franca kantistino alĝerdevena



Mortoj |




  • 130: Antinoo, greka amanto de imperiestro Hadriano (naskiĝis ĉirkaŭ 110)


  • 1459: Poggio Bracciolini, itala humanisto kaj historiisto (n. 1380)


  • 1602 : Jean-Jacques Boissard, franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto (n. 1528)


  • 1611: Karolo la 9-a, reĝo de Svedio, filo de Gustavo Vasa (n. 1550)


  • 1626: Willebrord Snell, nederlanda astronomo kaj matematikisto, konata de la Leĝo de Snell (n. 1580)


  • 1685: Michel Le Tellier, franca politikisto, ministro pri defendo (n. 1603)


  • 1712: Daniel Erich, germana komponisto kaj orgenisto, lernanto de Dietrich Buxtehude (n. 1649)


  • 1876: Aleksander Czekanowski, pola vojaĝisto, geologo, esploristo de geografio de Siberio, famiĝinta pro malkovritaj fosilioj kaj kolektoj botanikaj kaj zoologiaj, kunlaborinto de Benedykt Dybowski (n. 1833)


  • 1881: George W. De Long, usona vojaĝisto kaj esploristo de Siberio (n. 1844)


  • 1883: Robert Volkmann, germana komponisto, influita de Robert Schuman (n. 1815)


  • 1905: Gyula Szentessy, hungara poŝtoficisto kaj poeto (n. 1870)


  • 1910: Henri Dunant, svisa komercisto, Nobelpremiita fondinto de Ruĝa Kruco (n. 1828)


  • 1913: Henrik Incze d-ro, hungara verkisto kaj redaktoro (n. 1871)


  • 1914: Ernst Stadler, germana verkisto, alzaca lirikisto, esperantigita de Guido Holz (n. 1883)


  • 1922: Géza Gárdonyi, hungara verkisto, aŭtoro de La romano de Ida, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1863)


  • 1923: Andrew Bonar Law, ĉefministro de Britio, gvidanto de la Konservativa Partio de Britio (n. 1858)


  • 1928: Robert Lansing, usona ministro de eksterlandaj aferoj (n. 1864)


  • 1930: Toyoda Sakichi, japana inventisto pri teksilo, kies filo fondis akcian kompanion Toyota (n. 1867)


  • 1941: Sigismund Waitz, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo (n. 1864)


  • 1947: Jurij Klen, ukraina-germana poeto kaj tradukisto, lekciisto de Ukraina Libera Universitato, esperantigata de Volodimir Pacjurko (n. 1891)


  • 1947: Ivan Krivozercev, rusa kamparano, atestanto de la masakro de Katin, murdita (n. 1915)


  • 1953: Kálmán Imre, hungara juddevena komponisto de operetoj (n. 1882)


  • 1956: Pío Baroja, hispana verkisto, membro de la Generacio de 1898 (n. 1872)


  • 1961: Luigi Einaudi, prezidento de Italio, ekonomikisto, ĵurnalisto, lekciisto (n. 1874)


  • 1975: Gustav Hertz, germana Nobelpremiita fizikisto juddevena, malkovrinto de leĝoj pri kunpuŝiĝo de elektrono kun atomo (n. 1887)


  • 1979: Rachele Mussolini, itala edzino de Benito Mussolini (n. 1890)


  • 1980: Jan Werich, ĉeĥa aktoro kreinta klaŭnan duopon kun Jiří Voskovec (n. 1905)


  • 1996: Szilveszter Kosz, rumania hungara dancisto, koreografo (n. 1933)


  • 2003: Irén Józsa Nemes, rumania hungara pentristino, membrino de Gildo Barabás Miklós (n. 1918)


  • 2009: László Berkeczy. hungara-germana skulptisto (n. 1925)


  • 2009: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, sociologo, filozofo, ĉefa reprezentanto de strukturismo (n. 1908)


  • 2010: Harry Mulisch, nederlanda verkisto premiita de Federacia Meritkruco (n. 1927)


  • 2011: Olga Murvai, rumania hungara lingvistino, universitata profesorino (n. 1942)


  • 2017: Amina Okujeva, ukraina kuracistino kaj militistino ĉeĉendevena, murdita (n. 1983)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Rusio: Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj - ekde 1991


Tagoj de semajno |


La 30-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.




  • 30-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 30-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg