Morto







Soldato falinta dum Usona enlanda milito, 1865




Alegorio de la Morto – Norda Tombejo de Wiesbaden, Germanio





du variaĵoj de la figuro de la fama skeleta damo "La Catrina", tipa de la Tago de la mortintoj.




La Morto portanta anonckornon. Gil de Ronza, 16a jc.




La Morto pro ĥolero, en gazeto Le Petit Journal


Morto estas la fino de vivo, nome la transpaso de vivo al nevivo, sen eblo reveni.


Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortis nature, estis mortigita aŭ mortigis sin mem. Bertilo Wennergren skribis en PMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.[1]




Enhavo






  • 1 Morto el biologia vidpunkto


  • 2 Morto el medicina vidpunkto


  • 3 Morto el religia vidpunkto


  • 4 Homa morto


    • 4.1 Morto kiel natura fino


    • 4.2 Morto kiel malo de vivo


    • 4.3 Ĉu vivo postmorta?


    • 4.4 Renversebleco aŭ retroigebleco de morto


    • 4.5 Senmorteco


    • 4.6 Sinmortigo


    • 4.7 Eŭtanazio


    • 4.8 Mortopuno


    • 4.9 Ludoviko Zamenhof pri morto




  • 5 Simboloj


  • 6 Proverboj


  • 7 Bibliografio en beletraj verkoj


  • 8 Referencoj


  • 9 Vidu ankaŭ


    • 9.1 Pri ritoj


    • 9.2 Pri morto el medicina vidpunkto


    • 9.3 Pri morto el religia vidpunkto


    • 9.4 Pri morto en literaturo




  • 10 Bibliografio


  • 11 Bildaro





Morto el biologia vidpunkto |


La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo, do evento morto estas la momento inter vivo kaj la stato morto. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj.


Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.


Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplanto aŭ grefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.


Certa diagnozo de morto estas grava ne nur por transplanta medicino, sed ankaŭ por eviti la entombigon de vivantoj. Konataj viktimoj de la ŝajnmorteco estis ekz. Edgar Allan Poe, Hans Christian Andersen kaj Alfred Nobel (Petrarca kaj Ludoviko la 9-a ankaŭ aliaj fontoj). Pro tio la morton de homo ordinare devas konstati fakulo, ekzemple kuracisto. Tiuj povas diferenci (kutime kaze de homoj) inter cirkula morto (la sango jam ne cirkulas), cerba morto (la cerbo jam ne funkcias) ktp.


Grandparte oni aplikas la esprimon "morto" nur al animaloj (homoj, bestoj), nur tre escepte, ekzemple poezie, al plantoj aŭ fungoj.


Multaj specioj de vivaĵoj mortas pro maljuneco kaj havas limigitan vivodaŭron. En la teorio de evolucio tiu morto havas gravan rolon, ĉar ĝi ebligas la pluevoluon de specioj. Kiam en specio okazas mutacio, kiu donas selektan avantaĝon, tiu avantaĝo eble ne havus ŝancon sukcesi kontraŭ la pli sperta antaŭa generacio. Se tiu generacio formortas pro maljuneco, ĝi donas al la idaro pli bonan ŝancon pluvivi kaj tiel progresigi la specion.



Morto el medicina vidpunkto |


Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplanto, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Ankaŭ la preciza horo de la morto povas havi konsekvencon el jura vidpunkto kaze de mortigo aŭ de aliaj juraj procesoj. Enketistoj kutime uzas prilaboritegajn metodojn por determini tiun precizan momenton.


Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatado kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restartigi la korbatadon kaj spiradon post jama halto.


Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la definitivan malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu difino montriĝas ne tute senproblema.


Kadavra rigideco aŭ rigor mortis (latine) estas simptomo de la morto, kion kaŭzas la kemia ŝanĝo en la muskoloj kaj kio kondukas al rigidiĝo de la kadavro kaj la movo de la korpopartoj estas tiel malfaciligita. En milda temperaturo, la fenomenon priskribas la Nysten-regulo. Laŭ tiu regulo, la korpo rigidiĝas dum 24 horoj, unuafoje la makzela artiko, poste la trunko kaj la kruroj, piedoj. Post 48 horoj, la rigidiĝo ek-ĉesas kaj tute ĉesas post 72 horoj. La procezo dependas de la temperaturo de la medio, ĝenerale de 4 horoj ĉe homoj. La kemia kaŭzo de la kadavra rigideco estas la hidrolizo de la adenozina trifosfato (ATP) en la muskola histo.



Morto el religia vidpunkto |


Al religioj kiuj kredas je la koncepto de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.


La abrahamaj religioj kredas je postmorta pluvivo de la animoj ekster la mondo, kun plena memoro pri la enmonda vivo.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Memento mori.

Aliaj religioj, ekz. budhismo kaj hinduismo, kredas je transiro de la animo al alia enmonda estaĵo (metempsiĥozo), kiu ordinare ne memoras pri antaŭaj vivoj de la animo.



Homa morto |


Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.



Morto kiel natura fino |


  • Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.

  • Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.

  • La ĉina verkisto Lin Yutang komparis la pensmanieron de tiu, kiu deziras senmortecon, kun tiu de sinmortiganto: neniu el ambaŭ kontentas pri la vivo tia kia ĝi estas, malsenfina. Liaopinie, oni devus koncepti homan vivon kiel diurnon, kun mateniĝo, tagmezo, vespero kaj, fine, nokto.


Morto kiel malo de vivo |


  • Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko.

La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.



Ĉu vivo postmorta? |




El infero: ilustraĵo de Gustave Doré por la La Dia Komedio de Dante


Kio okazas al la spirito, konscio aŭ animo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.


Aliflanke, la timo pri infero aŭ purgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.


Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.



Renversebleco aŭ retroigebleco de morto |




Reviviĝo de sanktuloj.


Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.


Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurekto aŭ reviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogenado aŭ konservado kaj revivigo de korpoj.



Senmorteco |


Senmorteco, eskapo de la necesa individua morto, ŝajnas al multaj homoj tre dezirinda. Sed oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.


De primitivaj vivoformoj, ekz. bakterioj, estas sciate, ke vivanta celo teorie povas vivi eterne (dividante sin). Ne estas perfekte klare, kio igas la ĉelojn de kompleksaj vivuloj aĝiĝi kaj morti. Sed sen tiu mekanismo eble ne funkcius la evolucio inter tiuj vivuloj, ĉar la aĝuloj per sia akumulita sperto povus kompensi evoluciajn malavantaĝojn en sia genaro. Tiel eble la mortemo de individuoj konsistigas selektan avantaĝon por specio.



Sinmortigo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo sinmortigo.

Ĉu plu vivi – aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.


Sinmortigo aŭ memmortigo estas la ago mortigi sin mem propravole, propradecide, ne akcidente.


Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj.



Eŭtanazio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo eŭtanazio.

Eŭtanazio estas ago por intence plifruigi la morton de homo, kies pluvivon li mem aŭ aliaj konsideras nedezirebla. Ĉar la rajto je vivo estas homa rajto, oni konsideras, ke maksimume la deziro de la homo mem povas pravigi eŭtanazion, kiu tiaokaze estas "helpo je sinmortigo".



Mortopuno |




Ekzekuto de fraŭlino Jane Grey, bildo de Paul Delaroche



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo mortopuno.

La mortpuno punas krimon per mortigo de la kriminto. Kvankam ĝi kontraŭas la deklaracion de la homaj rajtoj, pluraj ŝtatoj en la mondo ankoraŭ aplikas ĝin, kiaj Usono, Ĉinio, Irano ktp.


La mortpuno distingiĝas de aliaj punoj per kelkaj bazaj ecoj: Ĝi absolute malhelpas plian krimadon de la punito, ĝi ŝparas al la socio la kostojn por teni lin en prizono, kaj ĝi estas ne malfarebla aŭ kompensebla en la okazo de eraro. Kontraŭantoj de la mortpuno argumentas, ke per ĝia apliko la socio perdas sian moralan avantaĝon super la krimuloj, nome ke ĝi sentas sin ligita al etikaj principoj.



Ludoviko Zamenhof pri morto |


" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"



Simboloj |




Kiel simbolo de morto estas ofte uzata skeletulo


La Morto estas ankaŭ mitologia figuro.


En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas ĝin kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La Sepa Sigelo, de Ingmar Bergman).


En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.


Tre ofte la morto estas prezentita kiel skeletulo, kutime kun falĉilo enmane.



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri morto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:









  • Citaĵo

     Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. 







  • Citaĵo

     Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. 







  • Citaĵo

     Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. 



Bibliografio en beletraj verkoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Libroj pri morto.

Ekzistas la plej diversaj libroj pri la temo morto, inter ili:



  • La Libro de mortintoj, el antikva Egiptujo


  • La Dia Komedio, de Dante Alighieri


  • Faŭsto, de Johann Wolfgang von Goethe


  • La metamorfozo de Franz Kafka


  • Memoraĵoj de Sinmortiginto de Camilo Castelo Branco


  • Pedro Páramo de Juan Rulfo


  • Kroniko de anoncita morto de Gabriel García Márquez



Referencoj |





  1. http://www.bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/igh.html#i-d6f


  2. Lernu




Vidu ankaŭ |




  • Morto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Morto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Morto en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • Morto en ReVo





  • Memento mori

  • Mortulo

  • Mumiigo

  • Eŭtanazio

  • Ekzisto

  • Murdo

  • Sinmortigo

  • Harakiro

  • Kamikazo

  • Sinbruligo

  • Sinmortigo en beletraj verkoj

  • Ŝajnmorto

  • Mortigo

  • Mortpuno

  • Postmorto

  • Reviviĝo

  • Elisabeth Kübler-Ross

  • Spiritismo

  • Tago de la mortintoj

  • Mortulo

  • Formorto




Pri ritoj |





Funebro en Tokio, Japanujo



  • Ĉerko

  • Enterigo

  • Funebrado

  • Kremacio

  • Tombo

  • Tombejo



Pri morto el medicina vidpunkto |



  • Komato

  • Cerba morto

  • Klinika morto

  • Nekropsio

  • Nekrozo



Pri morto el religia vidpunkto |



  • Tanato

  • Karono



Pri morto en literaturo |


  • Verko Makbara de Juan Goytisolo


Bibliografio |



  • Tankred Koch: Lebendig begraben. Geschichte und Geschichten vom Scheintod, Edition Leipzig 1990, ISBN 3-361-00299-0

  • Falk Wiesemann: Auch die Angst hat ihre Mode. Die Angst vor dem Scheintod in der Zeit von Aufklärung und Romantik. Klartext, Essen 2004, ISBN 3-89861-018-7



Bildaro |












Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg