L. L. Zamenhof




















































































L. L. Zamenhof

LLZ 1904.jpg
La Iniciatinto de Esperanto en 1904
Personaj informoj

Naskiĝo

15-an de decembro 1859 (1859-12-15)
en Bjalistoko, Kongresa Pollando, Rusia Imperio

Morto

14-an de aprilo 1917 (1917-04-14) (57-jara)
en Varsovio, Pollando

Tombo

Hebrea tombejo de Varsovio

Loĝloko

Bjalistoko, Varsovio, Moskvo, Grodno

Nacieco

judo

Aliaj nomoj
Doktoro Esperanto

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Kongresa Pollando

Alma mater
medicina fakultato de Moskva Universitato • Imperia Varsovia Universitato

Profesio

lingvisto, okulkuracisto, inventisto, poeto, tradukisto, esperantisto, kuracisto, kuracisto-verkisto, tradukisto de Biblio, esperantologo

Lingvoj

pola lingvo, Esperanto, rusa lingvo, germana lingvo, latina lingvo, hebrea lingvo, franca lingvo, greka lingvo, angla lingvo, jida lingvo

Verkaro

Unua Libro
Dua Libro
Fundamento de Esperanto
Ho, mia kor'
Esperanto
Homaranismo
Esperanto

Verkis en Esperanto

Verkoj de L. L. Zamenhof
Familianoj

Edz(in)o

Klara Zamenhof



Infanoj

Lidja Zamenhof, Adamo Zamenhof, Zofia Zamenhof

Patro

Marko Zamenhof

Patrino

Rozalia Zamenhof

Frat(in)oj

Ida Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Leono Zamenhof, Felikso Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Aŭgusta Hermelin, Sora Dvora Zamenhof

Parencoj

Fabian Zamenhof
Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Lejzer Zamenhof







v  d  r


Information icon.svg


































Parencaro
patro
Marko Zamenhof
patrino
Rozalia Zamenhof
edzino
Klara Zamenhof
filo
Adamo Zamenhof
filino
Zofia Zamenhof
filino
Lidja Zamenhof
nepo
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof


L. L. Zamenhof (naskita kiel Лейзеръ Заменго́в (Lejzer Zamenhov)[1][2] kaj oficiale nomita Лазаръ Маркович Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamenhof);[2][3][2][noto 1][4] esperante, tradicie konata kiel Ludoviko Lazaro ZamenhofLazaro Ludoviko Zamenhof; malofte Zamenhofo;[5] naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko,[1] mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatoro[6] de la lingvo Esperanto. Laŭ profesio li estis okulkuracisto. Li estis 14-foje kandidatigita por la Nobel-premio pri paco.[7]




Enhavo






  • 1 Vivo


    • 1.1 Unuaj jaroj 1859-1885


    • 1.2 Profesio kaj Esperanto 1885–1917




  • 2 Idealismaj strebadoj


  • 3 Nomoj kaj pseŭdonimoj


  • 4 Nacieco


  • 5 Parodioj kaj karikaturoj


  • 6 Honorigoj


  • 7 Verkoj


    • 7.1 Originalaj verkoj


    • 7.2 Tradukitaj verkoj


    • 7.3 La Fundamenta Krestomatio


    • 7.4 Rete legeblaj verkoj


    • 7.5 Distingoj


    • 7.6 Biografioj


    • 7.7 Aliaj verkoj pri Zamenhof




  • 8 Bildaro


  • 9 Notoj


  • 10 Referencoj


  • 11 Vidi ankaŭ


  • 12 Eksteraj ligiloj





Vivo |



Unuaj jaroj 1859-1885 |


Zamenhof naskiĝis en Ulica Zielona 6, en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.


Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".


Lia patrino parolis al li en la jida lingvo[8], lia patro en la rusa[8], en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8-a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").


Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881[9]) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.


Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo – juda hejmlando en Palestino – ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo.[10] Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".



Profesio kaj Esperanto 1885–1917 |




Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879




Zamenhof en 1887




Familioj Zamenhof kaj Michaux, dum la bulonja kongreso 1905




Dosiero:Ludwik Zamenhof speaking.ogvPlay media

Zamenhof parolanta ĉe Universala Kongreso en Barcelono jare 1909




Zamenhof en sia laborejo, ĉ. 1910


Lia unua planlingva projekto, Lingwe universala, estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17-a de decembro (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la Zamenhof-tago). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en 1885, kiam li kuraciste eklaboris en Veisiejai (Litovio), li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en 1887 – Esperanton.


La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝis samjare je la 9-a de aŭgusto.[11] En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Zofia (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ lia dua filino, Lidja.


Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.


Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun sia edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. Lia edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. La paro Zamenhof dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.[12]


En Grodno Zamenhof ne nur havis sian privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per siaj principeco kaj severeco” [13].


En 1889 la doto de lia edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.


Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo li enspezis por veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.


La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.




La germana majoro Neubarth, komandanto de la varsovia haveno, parolas funebre nome de la eksterlandaj esperantistoj


La morto kaptis lin, la 14-an de aprilo kaj la 22-an de Nisano la juda kalendaro 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.



Idealismaj strebadoj |


Zamenhof en 1885 forlasis cionismon kaj ne revenis al ĝi, ankaŭ ne post ties vera komenciĝo en 1897. Li rifuzis eĉ membriĝi en Hebrea Esperanto-Asocio. Male, li turnis sin al internaciismo; la judoj ne provu aranĝi nacian ŝtaton, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu nacio. La celo, anstataŭe, estu la sen-naciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo".


Komence li parolis pri Hilelismo, tiel la titolo de anonima broŝuro el 1901. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Alia fonto pri liaj ideoj estas eseo verkita por neesperantista Kongreso de rasoj en Londono (1911); oni povas mencii ankaŭ la eseon Esenco kaj estonteco de la ideo de la Lingvo Internacia de 1900.


Principe, Zamenhof deziras ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion, kaj ankaŭ la propagando por Esperanto asertis kutime ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.


Eĉ inter esperantistoj homaranismo restis nesukcesa, kaj nuntempe nur tre malmultaj nomas sin homaranismanoj. Interalia Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin, kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Zamenhofon, ke ĝi ne havas sukceso-ŝancon en Francio kaj malutilos al Esperanto.


Alvoko al diplomatoj estis Post la Granda Milito, aperinta en 1915. En ĝi, Zamenhof alvokis konsideri en la pac-intertraktadoj post la (unua) mondmilito la rajtojn de minoritatoj.



Nomoj kaj pseŭdonimoj |


Kiam L. L. Zamenhof naskiĝis, li estis registrita kiel Лейзеръ Заменго́в (Lejzer Zamenhov) filo de Mordĥa Fajveloviĉ Zamengov kaj Liba Ŝolemovna Sofer,[1][2] sed en liaj oficialaj dokumentoj, kiel tiuj de la Universitato, li tamen estis nomita Лазаръ Маркович Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamenhof),[2][3][4] laŭ la moroj de la Rusa Imperio.


La hebrea antaŭnomo de Zamenhof estis Eliezer (hebree: אליעזר ʾĔlîʿézerEliʿézer) kaj li ricevis, ĵusnaskita, sekularan (kinuian) nomon Lejzer (לייזער), jida versio de Eliezer (hebree: אֱלִיעֶזֶר Eliʿézer).


Vere, Esperanta antaŭnomo Lazaro estas juddevena nomo (hebree:     אֶלְעָזָר     Elʿazar, greke: Λάζαρος Lazaros, latine: Lazarus, ruse: Лазарь Lazar’, pole: Łazarz Ŭazaŝ, hispane: Lázaro), sed ankaŭ kristana (estas du Lazaroj cititaj en Evangelioj, kaj estas Sankta Lazaro ktp.).


La rusan nomon Ljudovik/Ljudvik (ruse: Людовик/Людвик Ljudovik/Ljudvik, esperantigite Ludoviko, germane: Ludwig, pole: Ludwik) li elektis kiel gojan nomon (kinuion) honore al Francis Lodwick aŭ LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu ŝanĝo okazis nur kiam li iris al Moskvo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataŭ Samenhof (kiu signifas germane semkorto) aperis nur post la unuaj jaroj de disvastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis kaj ekis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li ekde 1901 ofte subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF" (dum ĉe personaj leteroj, li daŭre uzis "L.Zamenhof"). La du L-oj ne reprezentis la du antaŭnomojn en difinita maniero - do ne klaras en kiu ordo aperu "Ludoviko" kaj "Lazaro" en la longigita versio de la mallongigo.


Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas d-ro Esperanto, sub kiu li publikigis en 1887 sian lingvo-projekton. Pere de lingvo de d-ro Esperanto kaj Esperanto-lingvo ĝi fariĝis la nomo de la lingvo, dum la pseŭdonimo jam rapide estis malkovrita. Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis.


Aliajn pseŭdonimojn li uzis ĉefe kiel aŭtoro de cionismaj aŭ homaranismaj verkoj: Gamzefon (Hamzefon); Hemza, Amiko, N.N., Anna R., Unuel, Homo sum, Homarano, D-ro X.






La naskiĝatestilo de L. L. Zamenhof. 



Nacieco |




Ul. Dzika en Varsovio, proks. 1900, kie Zamenhof havis sian kuracistejon


Kiam francaj esperantistoj demandis lin, li diris, ke li estas "Ruslanda hebreo". Estinte en Britio li parolis pri sia tre proksima rilato kun "Litvo" (kaj lia pli forta ligiĝo al litvaj hebreoj kontraste al polaj atestas ankaŭ liaj jun-aĝaj skribaĵoj, dum lia studenta aktivado en Ĥibat Cion). Ĉiuokaze, li skribis ankaŭ, ke liaj gepatroj laboris kaj donis sin al Pollando kaj li ankaŭ laboros tie tutan vivon kaj mortos tie. Laŭ Edvardo Wiesenfeld Zamenhof sentiĝis kiel polo kaj en lia hejmo oni parolis en pola lingvo. Tamen tion kontraŭdiras la atesto de lia filino, laŭ kiu la sola hejme uzata lingvo estis la rusa, t.e. Zamenhof uzis hejme dum sia tuta vivo la rusan lingvon (iliaj gefiloj, male, memstariĝinte ekuzos la polan en siaj hejmoj). La poeto Leo Belmont, en siaj poemoj skribas pri Zamenhof kiel "la filo de pola tero", kio ne nepre signifas, ke li estis gente pola. Ĉiuokaze la poloj Antoni Grabowski kaj Adam Zakrzewski parolis pri li kiel pri la samnaciulo. Tamen en letero de 1912 al la Loka Kongresa Komitato en Krakovo, kie li diras, ke "Vi povas min nomi 'Filo de pola lando'", li aldonas "sed ne nomu min 'Polo', por ke oni ne diru, ke mi -por akcepti honorojn- metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas". Nomigado lin kiel "pola okulisto", "pola lingvisto" k.s. estas tute kontrakta, sed povas esti uzata simile kiel ĉe Franz Kafka, ke li estis aŭstra verkisto.



Parodioj kaj karikaturoj |




Murpentraĵo en Zamenhofa strato en Bjalistoko. Je la dua etaĝo staras LLZ


Tiu figuro, neeviteble konata de la esperanto-parolantoj, eĉ ne speciale movademaj, senmanke estas potenciala fonto por karikaturoj kaj parodioj. Tamen konstateblas, ke ili estas malmultaj. Ni citu:




  • SuperZam "La aventuroj de SuperZam" de JANO (Ian Carter) - Aperinta po-pece en "Kial Ne?" festa numero de JEB (1978), kaj denove kiel kunprezentanto de la eldono de Rat-Man en Esperanto (2007), ĉifoje de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto


  • Zorhof komiksulo de Serge Sire, multfoje aperinta en La KancerKliniko, en kiu Z. ludas la maskitan rejustiganton "Zorro"


  • Zamenhoro komiksulo de HÔDÔS, aperinta en Volapüg, (alia traktado de Z. kiel "Zorro")


Karikaturo de Zamenhof, kune kun Shakespeare, troviĝas en jena paĝo.



Honorigoj |



  • Dum la 38-a sesio de Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazinta inter la 3-a kaj 18 de novembro 2015, oni decidis, ke inter aliaj centa datreveno de Ludviko Zamenof-morto (2017) estos sub patroneco de Unesko.[14] Okaze de la100-jariĝo de la morto de Zamenhof, UNESKO proklamis Zamenhofon, kune kun cento da aliaj mondaj gravuloj, merita monda personeco [15],

  • Tutmonde ekzistas milo da Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj - stratoj, placoj, monumentoj, montetoj, steloj k.a.

  • La 14-an de aprilo 2017 la Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton "Ludviko Zamenhof - kreinto de la lingvo Esperanto" okaze de la 100-a mortodatreveno de la Esperanto-kreinto. Sur la poŝtmarko estas portreto de Ludoviko Zamenhof kaj stiligita titolo de kartoj pole kaj esperante. En la ilustra parto de karto oni montras la frontpaĝon de la "Unua Libro"[16].





Verkoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Verkoj de L. L. Zamenhof kaj Plena Verkaro de Zamenhof.


Originalaj verkoj |




Zamenhof leganta elĉerpaĝon el la Unua Libro


La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro.


Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:



  • Mia penso

  • Ho, mia kor'


  • La Espero (la neoficiala himno de la esperantistoj)

  • La vojo (1896)


  • Preĝo sub la verda standardo (1905)

  • Al la fratoj (1889)

  • Pluvo (1909)




Kovrilpaĝo de Lingvaj respondoj; 6-a eldono, 1962


La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron. Li ekzemple kreis diversajn vortarojn (interalie rusa-Esperanto kaj germana-Esperanto), proverbaron, kaj kongresajn paroladojn.


Malpli konata poemo de L. L. Zamenhof estas


  • Al "La Vagabondo" el supozeble 1910.

Ĝi troveblas en "destino de ludovikologia dinastio" paĝo 2427 (el la Iam Kompletigota Plena Verkaro de ludovikito aŭ Ito Kanzi) kaj en Fonto nr 190 (Oktobro 1996).



Tradukitaj verkoj |


La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka.
Unuaj tradukoj estas Patro nia, partoj de la biblio kaj poemo de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare.


Aliaj gravaj verkoj estas:




  • La Revizoro, komedio de Nikolaj Gogol (1907)


  • La Rabistoj de Friedrich Schiller (1907)


  • Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe (1907)


  • Marta de Eliza Orzeszko (1910)


El la Malnova Testamento, L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn.


Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.



La Fundamenta Krestomatio |


La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en La Esperantisto. Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.



Rete legeblaj verkoj |




  • Verkoj de L. L. Zamenhof en la skan-projekto de la Kolekto por Planlingvoj


  • Verkoj de L. L. Zamenhof ĉe Projekto Gutenberg



Distingoj |




  • Honora Legio (vidu la foton).

  • La Granda Kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino, 1909 (vidu la foton).








Honora Legio (medalo de kavaliro) 




La Granda Kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino. 




Biografioj |


La plej frua iom granda biografio en Esperanto estis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat el 1920, kun postaj eldonoj. Zamenhof de Ernest Drezen estas verkita laŭ marksisma-leninisma perspektivo. Longan tempon plej ampleksa kaj prestiĝa estis la idealisma biografio verkita de Marjorie Boulton, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto el 1962. Ludovikito, eldonanto kaj redaktanto de longa vico de zamenhofaĵoj, aperigis en 1982 senlegenda biografio de l.l.zamenhof. En la franca ekzistas L'homme qui a défié Babel de René Centassi kaj Henri Masson aperinta en 1995. Dua eldono de ĉi lasta aperis samtempe kun Esperanto-eldono fine de 2001 ("La homo kiu defiis Babelon"). Sekvis tradukoj en la korea ("바벨탑에 도전한 사나이", prezentita fare de la korea eldonmedio kiel : “Libro rekomendinda al la korea junularo — 2005”), hispana ("El hombre que desafió a Babel", 2005), litova ("Zmogus, metes issuki Babeliui", 2006), ĉeĥa ("Člověk proti Babylonu", 2007).




  • Vivo de Zamenhof, Edmond Privat, 1920, (Esperante)


  • Zamenhof - bioideologia studo, Ernest Drezen, SAT, 1929, (Esperante)


  • Doktoro Esperanto / Doktor Esperanto, pole: Maria Ziołkowska, esperantigita de Isaj Dratwer, dulingva eldono, 1959


  • Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, Marjorie Boulton, 1962, (Esperante)


  • L'homme qui a défié Babel, de René Centassi kaj Henri Masson, france, (La homo kiu defiis Babelon), (Esperante, france)


  • Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkah esperanta. Zbigniew Romaniuk, Tomasz Wiśniewski. Tradukis P. Wierzbowski. Łódź, 2009. (Esperante, pole)


  • Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof[17], Aleksander Korĵenkov, Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009. — 320 paĝoj. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-0-2.


  • L.L. Zamenhof (1859-1917), Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die „jüdische Frage“ in Ost- und Westeuropa, (Esperanto, hilelismo (homaranismo) kaj la „juda demando“ en orienta kaj okcidenta Europo),[18] (germane), Andreas Künzli, Verlag Harrassowitz Wiesbaden 2010, Serie Jüdische Kultur Bd. 23, 527 paĝoj kun 24 Bildtabeloj. 1207 g. ISBN 978-3-447-06232-9



Aliaj verkoj pri Zamenhof |



  • La Zamenhofa Esperanto, kolektiva verko, Eldonejo Stafeto, La Laguna, 1961.


Bildaro |




Notoj |





  1. Árpád Rátkai en sia eseo Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof pruvas ke la vera nomo de la iniciatoro de Esperanto estas Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj ne Ludoviko, kaj same pri la naskoloko en Bjelostok (Ruslando). Ĉiuokaze oni povas aldoni la nunajn nomojn, sed la oficialaj en tiu momento estu respektataj. Por s-ro Árpád Rátkai, multaj antaŭjuĝoj, politikaj opinioj, naciismo, aŭtornomoj ktp., influis sur la nune konataj nomoj de Zamenhof. Árpád Rátkai: Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof, Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2015, paĝoj 57-64.




Referencoj |




  1. 1,01,11,2Naskiĝatestilo n-ro 47: "Leyzer Zamengov, filo de Mordĥa Fajveloviĉ Zamengov kaj Liba Ŝolemovna Sofer" Boznicze Zamenhof (22 Julio 2011).

  2. 2,02,12,22,32,4[www.cb.uu.se/esperanto/ees4.pdf Esperantologio], p. 61 (2009). Alirita la 15-an de Aprilo de 2018.

  3. 3,03,1La Nova Epoko, n-ro 75, Dec. 1929:60-65.

  4. 4,04,1 (2010) Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka, 9. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, p. 64. ISBN 978-609-95087-3-3.


  5. PIV 2003


  6. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.“, en la Dua Libro pri l’ Lingvo Internacia


  7. Nomination Database (angle). Nobelprize.org. Nobel Media AB (2014). Alirita 2017-01-17.

  8. 8,08,1TASR (2017-07-26). Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku (slovake). Teraz.sk. TERAZ MEDIA. Alirita 2018-04-25. “So synom sa rozprával po rusky, zatiaľ čo jeho matka Rozalia s ním komunikovala v jazyku jidiš.”.


  9. Li loĝis portempe en Domo de familio Gudoviĉ.


  10. Naftali Zvi Maimon: La kaŝita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj, Tokio 1978, S. 106/107


  11. TASR (2017-07-26). Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku (slovake). Teraz.sk. TERAZ MEDIA. Alirita 2018-04-25. “Na prelome rokov 1886-1887 sa vo Varšave Ludwik Zamenhof zoznámil s Klarou Zilbernik, dcérou majiteľa továrne na výrobu mydla. Práve on poskytol "otcovi esperanta" potrebné peniaze na vytlačenie prvej učebnice. Cenzúra povolila 2. júna 1887 vytlačenie knihy v ruskom jazyku, vďaka čomu ju pod pseudonymom Doktoro Esperanto (z ktorého vychádzalo aj neskoršie pomenovanie jazyka) vydal 26. júla 1887. O necelý mesiac nato si vzal Klaru za manželku.”.


  12. Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?


  13. Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2


  14. Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota. Arkivita el la originalo je 2015-12-14.


  15. Eŭropa Bulteno, numero 176, decembro 2017.


  16. Katalogo de polaj poŝtmarkoj. Ludviko Zamenhof - kreinto de la lingvo Esperanto (pole).


  17. Homarano


  18. Informoj pri internaciaj planlingvoj, interlingvistiko kaj Esperanto




Vidi ankaŭ |



  • nomo kaj familio Zamenhof


  • Zamenhof, libro de Ernest Drezen, 1929

  • Zamenhofa Esperanto-Societo



Eksteraj ligiloj |




  • L. L. Zamenhof en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio L. L. Zamenhof en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • L. L. Zamenhof en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • L. L. Zamenhof en Vikifontaro (Universala biblioteko)

  • Aŭtomata traduko de L._Zamenhof en WikiTrans el la angla artikolo : L._L._Zamenhof

  • Aŭtomata traduko de L. L. Zamenhof en Wikilingue el la hispana artikolo: L._L._Zamenhof







Faces-nevit.svg
Trovu « L.L. Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»






Portala ikono Portalo pri Homoj




  • Biografia paĝo pri Zamenhof (okaze de lia centa mortodatreveno)

  • Zamenhof - pola kuracisto

  • Enigmoj de Ludoviko Zamenhof


  • Kiel estis nomata Zamenhof? de N. Z. Maimon, la nica literatura revuo, numero 5/1 paĝoj 21-28

  • Bildoj de Zamenhof


  • Verkoj de kaj pri Ludwik Lejzer Zamenhof en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  • Ludwik Lazar Zamenhof en la Bildarkivo Aŭstria

  • Libroj de Zamenhof en Esperanto



  • EdE - Pri la vivo de L. L. Zamenhof







Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.


























Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg