Mondo




La mondo estas la plej granda loko de la mondo.


La vorto mondo signifas la tuton de ekzistaĵoj: la universo, la tero, la homaro aŭ simile. La preciza signifo dependas de la kunteksto. Kelkfoje oni uzas la vorton kun preciziga adjektivo por paroli pri la ĝeneralaj trajtoj de iu grupo de homoj, ekzemple la islama mondola esperantista mondo.


Mondo uzeblas en pli metafora maniero: ekzemple, priskribante du homojn tre malsamajn, oni povas diri ke ili "vivas en du apartaj mondoj." Kiam homo parolas pri la "fino de la mondo," tio verŝajne signifas "la fino de ĉio kion mi konas."


Mondo ofte uziĝas kiel sinonimo de planedo, ekzemple Marso kaj Jupitero estas du mondoj de la sunsistemo. Mondo ankaŭ povas signifi fikcian universon, ekzemple la mondon de Star Trek aŭ de La Mastro de la Ringoj. Kaj nun ekzistas virtualaj mondoj, kiel Dua Vivo.




Enhavo






  • 1 Unua, Dua kaj Tria Mondo


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Proverbo


  • 4 Referencoj





Unua, Dua kaj Tria Mondo |


En la Malvarma milito, oni multe parolis pri la kapitalisma mondo kaj pri la komunisma mondo. Por landoj, kiuj ne apartenis al iuj el la du grupoj, oni baldaŭ uzis la esprimon Tria Mondo. Poste oni ankaŭ kelkfoje parolis pri la Unua Mondo (kapitalismaj landoj) kaj pri la Dua Mondo (komunismaj landoj). Post la fino de la Malvarma milito, nur la esprimo Tria Mondo restas en daŭra uzo.



Vidu ankaŭ |



  • Nova Mondo

  • Mondumo



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri mondo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas. 







  • Citaĵo

     Mono mondon regas. 







  • Citaĵo

     Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. 



Referencoj |




  1. Lernu





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg