Itala lingvo

















































































Itala lingvo

Italiano

Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj

Parolata en

Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentino, Brazilo, Meksiko, Venezuelo

Parolantoj
64 819 790

Denaskaj parolantoj
proksimume 70 milionoj

Fremdlingvo / dua lingvo por
proksimume 55 milionoj

Skribo

latina

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro

Italika lingvaro

Latinida lingvaro

Orienta latinida lingvaro

Itala lingvo






Oficiala statuso

Oficiala lingvo en
Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando

Reguligita de

Accademia della Crusca

Lingva statuso
1 sekura
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
it
  ISO 639-2
ita
  ISO 639-3
ita
  SIL
ITN
  Glottolog
ital1282

Angla nomo
Italian

Franca nomo
italien

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la itala lingvo!









v  d  r


Information icon.svg



La itala lingvo (Pri tiu ĉi sono aŭskultu; itale: Italiano) estas latinida lingvo, el la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento, kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.


Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando.


La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la dua mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.


Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.




Enhavo






  • 1 Fonologio


  • 2 Alfabeto kaj prononco


    • 2.1 Digrammi (digrammi)


    • 2.2 Akcento




  • 3 Simplaj frazoj


  • 4 Italdevenaj esperantaj vortoj


  • 5 Muziko


  • 6 La Patro Nia


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Fonologio |













































































Bilabialoj

Labial-
dentaloj

Alveolaroj

Post-
alveolaroj

Palataloj

Velaroj

Nazaloj

m


n


ɲ


Plozivoj

p, b


,



k, ɡ

Afrikatoj



t̪s̪, d̪z̪

,



Frikativoj


f, v

s, z

ʃ, (ʒ)



Triloj



r




Lateraloj



l


ʎ


Alproksimiĝoj





j

w

La vokaloj de la itala lingvo estas a, e, ɛ, i, o, ɔ kaj u.



Alfabeto kaj prononco |




























































































Prononco
A
A
B
B
C

Ĉ antaŭ e, i;

K antaŭ ĉiuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj (che, chi estas prononcataj kiel ke, ki)


D
D
E
E
F
F
G

Ĝ antaŭ e, i;

G antaŭ ĉiuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj (ghe, ghi estas prononcataj kiel ge, gi)


H
Ne estas prononcata (bvl. vidi literojn C kaj G, kaj la digramon SC)
I
I
L
L
M
M
N
N
O
O
P
P
Q

K (post q estas ĉiam u kaj unu vokalo)
R
R
S
S (Z inter du vokaloj kaj antaŭ b, d, g, l, m, n, r kaj v)
T
T
U
U
V
V
Z
kiel en esperanto c aŭ ʣ


Digrammi (digrammi) |




  • GN estas prononcata kiel ɲ


  • GLI kiel ʎ kiam ĝi reprenzentas la artikolon gli kaj ankaŭ kiam post ĝi estas vokalo (aglio, figlio), alie ĝi estas prononcata kiel en esperanto GLI (glissare, negligente, glossario).


  • SC antaŭ e, i estas prononcata kiel ʃ, (ekzemple pesce, fascia). Ĝi estas prononcata kiel sk kiam ĝi estas antaŭ aliaj konsonantoj kaj vokaloj (ankaŭ sche, schi estas prononcataj kiel en esperanto ske, ski).



Akcento |


La akcento estas skribata nur se ĝi troviĝas sur la lasta vokalo (ekzemple città, però, più…). Preskaŭ ĉiam ĝi estas sur la antaŭlasta silabo, sed povas esti sur la lasta, trialasta, kvaralasta kaj malofte eĉ sur la kvinalasta silabo. Cetere la akcento distingas la vorton è (ĝi estas), elparolata ɛ, de la vorto e (kaj), elparolata e, (tie) de li (ilin), (jes) de si (oni).


La sonoj kw kaj kkw povas esti esprimataj multmaniere. Kutime oni esprimas ilin respektive per QU (ekzemple quadro, pentraĵo) kaj CQU (ekzemple acqua, akvo) sed ekzistas esceptoj. Kelkaj vortoj uzas CU anstataŭ QU (ekzemple cuoco, kuiristo; scuola, lernejo; cuore, koro) kaj ekzistas ununura vorto, kiu uzas QQU anstataŭ CQU, nome soqquadro (malordego).


La litero H neniam estas elparolata kaj distingas la vortojn ha (ĝi havas), ho (mi havas), hanno (ili havas) de a (al), o (aŭ) kaj anno (jaro). Cetere ho estas elparolata kiel ɔ, o kiel o. Ĝi estas ankaŭ necesa por havi la sonojn k, g, sk antaŭ e, i (bonvolu vidi supre ĉe la priskriboj de tiuj literoj/digramoj).



Simplaj frazoj |


Ciao! = Saluton!
Come stai? = Kiel vi fartas?
Sto bene = Mi fartas bone
Grazie = Dankon
Arrivederci = Ĝis revido
Buon giorno = Bonan tagon
Buona sera = Bonan vesperon
Buona notte = Bonan nokton
Ti amo = Mi amas vin.



Italdevenaj esperantaj vortoj |


ĉielo, fari, papo, se, sinjoro, voĉo, -ec-, -aĉ-, -et-.



Muziko |


Kelkaj muzikaj vortoj venas el la itala lingvo:



  • Soprano

  • Forte (Forto)

  • Piano (Malforto)

  • Crescendo (Kresĉendo)



La Patro Nia |



Padre nostro che sei nei cieli,

sia santificato il tuo nome;

venga il tuo regno,

sia fatta la tua volontà,

come in cielo così in terra.

Dacci oggi il nostro pane quotidiano,

rimetti a noi i nostri debiti,

come noi li rimettiamo ai nostri debitori

e non ci indurre in tentazione,

ma liberaci dal male.

Amen




Vidu ankaŭ |



  • Itala vikipedio

  • Itala lingvo en Svislando

  • Italaj dialektoj

  • Listo de lingvoj laŭ parolantaro

  • Itala literaturo



Eksteraj ligiloj |



  • Vortaroj el la itala ĉe la Projekto por Malferma Katalogo



  • Itala lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Itala lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Itala lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Itala lingvo en Vikilibroj (Pedagogiaj libroj)


  • Itala lingvo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)


  • Itala lingvo en Vikivojaĝoj (Turisma gvidilo)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg