Observa stacio de Asiago Cima Ekar




Koordinatoj: 45°50′55.5″N 11°34′8.5″E  /  45.84875°N, 11.569028°O / 45.84875; 11.569028 (Observa stacio de Asiago Cima Ekar)





































Observa stacio de Asiago Cima Ekar

Observatorio

StazioneOsservativaEkar.jpg

Unu el ambaŭ kupoloj de la Observa stacio de Asiago Cima Ekar


Oficiala nomo: Stazione osservativa di Asiago - Cima Ekar

Lando

Italio Italio
Municipo

Asiago

Supermara alteco
1 366 m s. m.
Koordinatoj

45°50′55.5″N 11°34′8.5″E  /  45.84875°N, 11.569028°O / 45.84875; 11.569028 (Observa stacio de Asiago Cima Ekar)

Estiĝo

1973
Posedanto

INAF




Situo de la observatorio en Italio

ButtonRed.svg



Situo de la observatorio en Italio



Retpaĝo: http://archive.oapd.inaf.it/asiago/


La Observa stacio de Asiago Cima Ekar estas astronomia observatorio en la komunumo de Asiago (provinco Viĉenco, Veneto, Italio), posedata de la Istituto nazionale di astrofisica(INAF) kaj administrata de la Observatorio de Padovo. Ĝia MPC kodo estas 098.[1]




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Historio


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


Ĝi estis konstruita sur la supro de la monto Cima Ekar (alteco 1366 m.) je 3,85 km sud-oriente de Observatorio de Asiago kie troviĝas ĝiaj terminaloj de rego. Ĝi komponiĝas el du kupoloj kaj gastigas nun la ĉefan instrumentaron de la Observatorio de Padovo, notinde
la reflektan teleskopon Copernico de 1,82 m. de diametro, la plej grandan optikan instrumenton de Italio. Ĝi ankaŭ gastigas du Schmidt-teleskopojn, unu de 40/50 cm, aktiva de 1958 ĝis 1992, la alia de 67/92 cm, la plej granda tiatipa en Italio.


Elde tiu observa stacio estas kondukata la astronomia kampanjo ADAS (Asiago-DLR Asteroid Survey) en kies kadro Maura Tombelli, Andrea Boattini, Flavio Castellani, Giuseppe Forti, Vittorio Goretti kaj Ulisse Munari malkovris multenobrajn asteroidojn.



Historio |


Ĝi estis kreita en 1973 kun la inaŭguro de la teleskopo Copernico. La ideo konstrui duan observatorion en Asiago estas ŝuldata al la astronomo Leonida Rosino (1915 – 1997). La elektita situejo estis la monto Cima Ekar, aŭdinte la opinojn de ĉiuj astronomoj de Asiago. La mekanika muntaĵo estis planita de la teknikistoj de Asiago kiuj poste laboris kun la firmao Meccanica Sarti S.r.l. de Bolonjo.
La ĉefa spegulo de 1,82 m. kaj la sekundaraj speguloj estis realigitaj de la firmao Grubb Parsons and Co. Ltd. de Newcastle en Britio en ĉirkaŭ du jaroj, kaj tavolitaj per aluminio en la Reĝa Observatorio de Greenwich (tiam en la Kastelo Herstmonceux) antaŭ esti enŝipigita al Asiago.


Dum la nokto de la 8-a de marto 1973 estis farita la unua foto (nebulozo de Oriono). La inaŭguro okazis la 16-an de junio 1973 kaj estis sekvita la 17-an kaj 18-an de junio de internacia scienca kunveno en Cima Ekar.


La jaro de elfino de la nova instrumento de Cima Ekar koincidis kun la kvincentjara jubileo de la naskiĝo de Nikolao Koperniko, la Universitato de Padovo honoris la grandan polan astronomon per la nomo de nova teleskopo.


La 15-an de novembro 1997, la stacio de Asiago Cima Ekar estis dediĉita al la memoro de Leonida Rosino.


La monto Cima Ekar, kie troviĝas la observa stacio, donis sian nomon al la asteroido 43511 Cima Ekar[2] malkovrita de tie dum la kampanjo ADAS.



Notoj kaj referencoj |




  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)


  2. JPL Small-Body Database Browser : 43511 Cima Ekar (2001 CP48) (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Oficiala retpaĝaro de la Observatorio de Asiago


  • itale Gvidata vizito al la observa strukturo de Cima Ekar, el la paĝaro de INAF - Osservatorio Astronomico di Padova


  • itale Biciklu ĝis la Observa stacio de Cima Ekar (Video)


  • itale Meteologia stacio de Cima Ekar


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stazione osservativa di Cima Ekar en la itala Vikipedio.






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)