Distrikto Ortenau


















































Blazono
Mapo

blazono

mapo
bazaj informoj

federacia lando:

Baden-Virtembergo

distriktaro:

Frajburgo

regiona ligo:

Suda Supra Rejno
administra sidejo:
Offenburg
areo: 1 850 km²
Loĝantoj:
425 932 (fine de decembro 2017)

Loĝdenso:
223 po km²

Aŭtokodo:
OG (Offenburg)

Oficiala kodo:
08317

La distrikto Ortenau (germane Ortenaukreis) situas en la sudoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Offenburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.


La distrikto havas areon de 1 850 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 425 932 loĝantojn. Laŭ areo la distrikto estas la plej granda en Baden-Virtembergo.


Najbaras la distriktoj Rastatt norde, Freudenstadt kaj Rottweil oriente, Schwarzwald-Baar sudoriente, Emmendingen sude. Okcidente la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝtato Francio kun siaj arondismentoj Strasburgo, Strasburgo Kampara kaj Sélestat-Erstein de la departemento Bas-Rhin.



Geografio |


La distrikto okcidente karakteriziĝas per la rivero Rejno kaj la ebenaĵo Supra Rejno, oriente de la norda Nigra Arbaro. La teritorion distranĉas multaj valoj. Tra multaj el ili riveroj kaj riveretoj fluas okcidenten en la Rejnon. Sian nomon la distrikto havas de la historia regiono Ortenau.
La distrikta teritorio ekestis dum la jaro 1973 per kunigo de la distriktoj Kehl (sen la plej nordaj komunumoj), Lahr, Offenburg, Wolfach (sen la orientaj komunumoj) kaj la sudaj komunumoj de la distrikto Bühl. Ekde la jaro 1803 la regiono apartenis al la lando Badeno.



Administra divido |


La distrikto konsistas el 51 komunumoj, el kiuj 16 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.






Urboj




  1. Achern (24.856)


  2. Kehl (34.652)


  3. Lahr (Nigra Arbaro) (43.624)


  4. Oberkirch (20.182)


  5. Offenburg (58.695)


Urbetoj




  1. Ettenheim (12.057)


  2. Gengenbach (11.119)


  3. Haslach im Kinzigtal (6.938)


  4. Hausach (5.871)


  5. Hornberg (4.376)


  6. Mahlberg (4.491)


  7. Oppenau (4.995)


  8. Renchen (7.313)


  9. Rheinau (11.040)


  10. Wolfach (5.917)


  11. Zell am Harmersbach (8.036)


Kunaj administradoj (Verwaltungsgemeinschaften) respektive Komunumaroj (Gemeindeverwaltungsverbände):



  1. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Achern kun la komunumoj Lauf, Sasbach kaj Sasbachwalden

  2. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Ettenheim mit de la urbo Mahlberg sowie den komunumoj Kappel-Grafenhausen, Ringsheim kaj Rust (Badeno)

  3. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Gengenbach kun la komunumoj Berghaupten kaj Ohlsbach

  4. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Haslach im Kinzigtal kun la komunumoj Fischerbach, Hofstetten, Mühlenbach kaj Steinach

  5. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Hausach kun la komunumo Gutach (Schwarzwaldbahn)


  6. Komunumaro "Kappelrodeck" kun sidejo en Kappelrodeck; Membraj komunumoj: Kappelrodeck, Ottenhöfen im Schwarzwald kaj Seebach

  7. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Lahr/Schwarzwald kun la komunumo Kippenheim


  8. Komunumaro "Oberes Renchtal" kun sidejo en Oppenau; Membraj komunumoj: urbo Oppenau kaj komunumo Bad Peterstal-Griesbach

  9. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Oberkirch mit de la urbo Renchen kaj der komunumo Lautenbach

  10. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Offenburg kun la komunumoj Durbach, Hohberg, Ortenberg kaj Schutterwald

  11. Interkonsentita kuna administrado de la komunumo Seelbach kun la komunumo Schuttertal

  12. Interkonsentita kuna administrado de la komunumo Schwanau kun la komunumo Meißenheim

  13. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Wolfach kun la komunumo Oberwolfach

  14. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Zell am Harmersbach kun la komunumoj Biberach (Badeno), Nordrach kaj Oberharmersbach



Komunumoj




  1. Appenweier (9.717)


  2. Bad Peterstal-Griesbach (2.838)


  3. Berghaupten (2.438)


  4. Biberach (3.351)


  5. Durbach (3.887)


  6. Fischerbach (1.698)


  7. Friesenheim (12.664)


  8. Gutach (Nigra Arbaro) (2.235)


  9. Hofstetten (1.674)


  10. Hohberg (7.836)


  11. Kappel-Grafenhausen (4.850)


  12. Kappelrodeck (5.839)


  13. Kippenheim (5.100)


  14. Lauf (3.950)


  15. Lautenbach (1.904)


  16. Meißenheim (3.667)


  17. Mühlenbach (1.707)


  18. Neuried (9.391)


  19. Nordrach (2.047)


  20. Oberharmersbach (2.575)


  21. Oberwolfach (2.759)


  22. Ohlsbach (3.216)


  23. Ortenberg (3.256)


  24. Ottenhöfen im Schwarzwald (3.313)


  25. Ringsheim (2.189)


  26. Rust (3.679)


  27. Sasbach (5.456)


  28. Sasbachwalden (2.579)


  29. Schuttertal (3.319)


  30. Schutterwald (7.130)


  31. Schwanau (6.835)


  32. Seebach (1.514)


  33. Seelbach (5.152)


  34. Steinach (3.927)


  35. Willstätt (9.176)




Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)






  • Kategorio Distrikto Ortenau en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo