Finna lingvo











































































Finna lingvo

suomi

Parolata en

Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Svedio.svg Svedio
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Flago-de-Rusio.svg Rusio

Parolantoj
5 413 380

Denaskaj parolantoj
proksimume 5 milionoj

Skribo

latina alfabeto, skandinava brajlo

Lingvistika klasifiko

Urala

Finn-ugra

Finno-perma
Finna





Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Finnlando Finnlando
Flag of Europe.svg Eŭropa Unio

Reguligita de
Institute for the Languages of Finland

Lingva statuso
1 sekura
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
fi
  ISO 639-2
fin
  ISO 639-3
fin
  SIL
FIN
  Glottolog
finn1318

Angla nomo
Finnish

Franca nomo
finnois

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la finna lingvo!









v  d  r


Information icon.svg



La finna lingvo, finlanda lingvosuomen kieltä (suoma lingvo, finne: kieli signifas lingvo, suomi signifas finna) estas aglutina lingvo el la finn-ugra lingvaro. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, pli proksime al la estona kaj samea lingvoj.


La finna estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando (4,7 milionoj da parolantoj) kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnlingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 6 milionojn da parolantoj.


La lingva kodo estas fi respektive fin (laŭ ISO 639).


La finna alfabeto havas 29 literojn:


a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö


Tamen B kaj F aperas nur en pruntovortoj; C, Q, W, X, Z kaj Å (“sveda” O) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.


La finna (same kiel ekzemple la estona kaj hungara) ne havas apartajn pronomojn por li kaj ŝi. La ununombra triapersona pronomo hän signifas simple tiu homo kaj ne indikas sekson.


La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Kelkaj utilaj finnaj vortoj kiel ekzemploj =


    • 1.2 Specimeno: La Patro Nia




  • 2 Vokala harmonio


  • 3 Gramatiko


    • 3.1 Verboj


      • 3.1.1 Nea verbo




    • 3.2 Demandoj




  • 4 Dialektoj


    • 4.1 1. Sud-okcidentaj dialektoj


    • 4.2 2. Tavastiaj dialektoj


    • 4.3 3. Sud-ostrobotniaj dialektoj


    • 4.4 4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektoj


    • 4.5 5. Ekstrem-nordaj dialektoj


    • 4.6 6. Savoaj dialektoj


    • 4.7 7. Sud-orientaj dialektoj




  • 5 Famaj finnlingvaj aŭtoroj


  • 6 Finnaj vortoj en Esperanto


  • 7 Vidu ankaŭ





Historio |




Bluo: oficiala lingvo
Blu-verdo: parolata de minoritato


La finnan skriban lingvon Mikael Agricola (16-a jarcento) bazis sur la modeloj de la sveda, germana kaj latina lingvoj. Tamen dum longa tempo en la finna ne aperis multe da literaturo, preskaŭ nur religiaj tekstoj kaj administraj komunikaĵoj.


La sveda lingvo restis la sola oficiala lingvo de Finnlando ankaŭ post kiam la teritorio de Finnlando fariĝis aŭtonoma parto de Rusio en 1809. Nur en 1863 estis akceptita leĝo laŭ kiu la finna fariĝos oficiala lingvo post periodo de 20 jaroj. En la 19-a jarcento stabiliĝis ankaŭ finnlingva gazetaro kaj senreligia literaturo kaj la finna komencis esti uzata en duagradaj kaj superaj lernejoj.


En tiu periodo okazis t.n. dialekta batalo dum kiu la malnova norma lingvo, kiu baziĝis al sud-okcidentaj dialektoj, ricevis pli da elementoj el aliaj dialektoj, ankaŭ el orientaj dialektoj kaj formiĝis literatura lingvo, kiu ne apartenas al iu el dialektoj.



Kelkaj utilaj finnaj vortoj kiel ekzemploj = |


kylä = jes


ei = ne


anteeksi = pardonon


katu = strato


pysäkki = bushaltejo


rautatieasema = trajnstacidomo


keskusta = centro


määrräpaikka = destino


kielletty = malpermesata



Specimeno: La Patro Nia |



Isä meidän, joka olet taivaissa.

Pyhitetty olkoon sinun nimesi.

Tulkoon sinun valtakuntasi.

Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.

Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.

Ja anna meille anteeksi velkamme,

niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.

Äläkä saata meitä kiusaukseen,

vaan päästä meidät pahasta.

(Sillä sinun on valtakunta

ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)

Aamen.



Vokala harmonio |





Venn-a diagramo de la vokalharmonia sistemo de la finna.


Same kiel ekz. la hungara kaj turka lingvoj, la finna posedas vokalan harmonion. La finna vokala harmonio signifas, ke oni ne povas miksi antaŭajn vokalojn (ä, ö, y) kaj malantaŭajn vokalojn (a, o, u) en sama vorto (krom en kunmetitaj vortoj).


E kaj i estas neŭtralaj vokaloj, kvankam ili estas antaŭaj. E povas esti malpli antaŭa en la vortoj, kioj enhavas ä:n, ö:n aŭ y:n, sed tio ne havas sencon por kompreno.


Pro tio, multaj finaĵoj havas du formojn: ekzemple, -ssa/-ssä signifas “en” (sen movo). Oni diras: talossa (en domo) kaj metsässä (en arbaro). Kiam vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, oni uzu la antaŭvokalan formon. En kunmetitaj vortoj, oni konsideru la vokalojn de la lasta elemento.



Gramatiko |



Verboj |


La finna havas konjugaciojn. Jen ekzemploj de prezencaj verboj.






















































Persono Pronomo Olla (esti) Puhua (paroli) Etsiä (serĉi)
Ununombra 1-a minä olen
puhun
etsin
2-a sinä olet
puhut
etsit
3-a hän, se¹ on puhuu
etsii
Multenombra 1-a me olemme
puhumme
etsimme
2-a te olette
puhutte
etsitte
3-a he, ne² ovat puhuvat
etsivät

¹ Hän signifas “li/ŝi”, kaj se signifas “ĝi”.

² He estas multenombra hän, ne estas multenombra se.


La triapersonaj pronomoj estas devigaj, sed oni povas forlasi la unua- kaj duapersonajn.



Nea verbo |


Por fari nean frazon, la finna uzas nean helpverbon. Post ĝi oni uzas la verbon, kiun oni volas nei: oni trovas la formon de la verbo prenante la unuapersonan formon kaj forigante la finan -n. Ekzemple, “mi ne parolas” estas: “minä en puhu”. La konjugacio de la verbo estas jena.








































Persono Pronomo Verbo
Ununombra 1-a minä en
2-a sinä et
3-a he, se ei
Multenombra 1-a me emme
2-a te ette
3-a he, ne eivät


Demandoj |


La vorton “ĉu” oni tradukas per sufikso -ko/-. Oni komencas la frazo per la vorto, pri kiu oni volas demandi, kaj oni aldonis al ĝi tiun sufikson. Ekzemple :




  • Hän osti sen eilen. Li (aŭ ŝi) aĉetis ĝin hieraŭ.


  • Ostiko hän sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ?


  • Hän osti sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ? (La demando estas pri “li”.)


  • Sen hän osti eilen? Ĉu tion li aĉetis hieraŭ?


  • Eilen hän osti sen? Ĉu hieraŭ li aĉetis ĝin?



Dialektoj |




Ĉefaj dialektoj de la finna en regionoj kie ili estis parolataj ĉ. jaro 1900. La mapo montras ankaŭ eksajn kaj nunajn landlimojn kaj limojn de regionoj.


La finna lingvo havas naŭ bazajn dialektojn kiu grupiĝas al du grupoj: okcidentaj (sur la mapo numeroj 1-5) kaj orientaj dialektoj (numeroj 6-7). En la flavaj teritorioj estas parolataj aliaj lingvoj, okcidente la sveda, oriente la karela, sud-oriente la rusa, sude la estona kaj norde la samea.



1. Sud-okcidentaj dialektoj |


Ili estas relative multe proksimaj al la estona lingvo, ekzemple apud la longaj kaj mallongaj vokaloj, tiuj dialektoj havas ankaŭ meze longajn vokalojn. Sudokcidentaj dialektoj havas ankaŭ multajn fremdvortojn el la ĝermanaj lingvoj.



2. Tavastiaj dialektoj |


Tavastiaj dialektoj estas parolataj en suda, interna parto de okcidenta Finnlando. La grupo estas interne relative ne-unueca.



3. Sud-ostrobotniaj dialektoj |


Tre unueca grupo da dialektoj, kiu estas parolataj en malgranda regiono en okcidenta Finnlando.



4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektoj |


Tiuj ĉi dialektoj estas parolataj en regionoj Meza Ostrobotnio kaj Norda Ostrobotnio. Ili havas multajn trajtojn el orientaj dialektoj, kvankam kutime ili estas kalkulitaj en la grupo de okcidentaj dialektoj. En Meza Ostrobotnio ĉiu rivera valo havas sian distingeblan dialekton.



5. Ekstrem-nordaj dialektoj |


Tiuj dialektoj estas parolataj en vasta regiono kiu etendiĝas ĝis norda Svedio kaj Norvegio. En Norda Svedio la loka dialekto estas kalkulata nuntempe aparta lingvo kiun la lokanoj nomiĝas Meän kieli (nia lingvo), sed pri kiu oni uzas ankaŭ nomon tornival-finna. En Norvegio estas uzata nomo kvena lingvo. Ekstrem-nordaj dialektoj havas trajtojn kaj el okcidentaj kaj orientaj dialektoj.



6. Savoaj dialektoj |


Savoaj dialektoj havas plurajn subgrupojn kaj ili estas parolataj en vasta geografia teritorio. Ankaŭ malaperintaj dialektoj de arbar-finnoj en Meza Svedio apartenis al tiu ĉi grupo. Savoaj dialektoj estas tre kreemaj kaj havas plurajn priskribajn vortojn kaj esprimojn.



7. Sud-orientaj dialektoj |


Sud-orientaj dialektoj (foje oni nomas ilin ankaŭ kareliaj dialektoj, tamen ne temas pri karela lingvo) estas parolataj en sud-orienta Finnlando. Nuntempe ilia teritorio estas relative malgranda sed antaŭ la dua mondmilito ili estis parolataj ankaŭ en Karelia terkolo kaj en Ingrio.



Famaj finnlingvaj aŭtoroj |


Aleksis Kivi - Elias Lönnrot - Mika Waltari - Arto Paasilinna, Ulla-Lena Lundberg, Anja Snellman.



Finnaj vortoj en Esperanto |




  • Kategorio Finna lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la finna lingvo (Reta enciklopedio)



saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6)


Notoj:


(1) “finna” ĝermandevenas

(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala

(3) finna liuto

(4) vers-tipo

(5) poezia neologismo signifanta "malprofunda" aŭ "neprofunda" (laŭ la finna 'matala'), uzita en tankao de Arthur Dawson Foote en ambaŭ eldonoj de Esperanta Antologio

(6) Laŭ la devenurbo Rauma.



Vidu ankaŭ |


Sisu (koncepto) : tipa finna koncepto


Nord-samea lingvo




  • Finna lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Finna lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Finna lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)













Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg