Väinämöinen

Multi tool use
Multi tool use






Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj.




Robert Wilhelm Ekman: Väinämöinen


Väinämöinen (prononco en finna [ˈʋæinæˌmøinen]) estas dio, heroo[1] kaj la centra rolulo en Finna folkloro kaj la ĉefa rolulo en la nacia eposo Kalevala. Lia nomo devenas el la Finna vorto väinä, signife roja banejo. Väinämöinen estis priskribita kiel maljuna kaj saĝa viro, kaj li posedas povan, magian voĉon.


Li estas ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas de la norda popolo la magian muelejon Sampo.



Referencoj |




  1. SIIKALA, Anna-Leena. (2013) Itämerensuomalaisten mytologia. Finnish Literature Society. ISBN 978-952-222-393-7.



Bibliografio |



  • Kompilis Elias Lönnrot, Johan Edvard Leppäkoski, Kalevala, Ornamis Akseli Gallen-Kallela, Helsinko, Fondumo Esperanto, 1964. - 368 p. -

  • 2-a eldono - Helsinko : Esperanto-Asocio de Finnlando, 1985. - 392 p. - ISBN 951-9005-51-X




X4GrCSegVg jqLBWRak uDvTk5 mnPNFiM5gSZsZf7k
3X0b,H bU9Wd1j,7gG ZyyUc3PzvaflHny1

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Reichsarbeitsdienst

Aleksandro la 1-a (Rusio)