Provinco Santa Cruz (Argentino)
Por aliaj lokoj same nomataj, vidu en Santa Cruz
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino > Santa Cruz (Argentino)
Santa Cruz (en la hispana lingvo Sankta Kruco) estas argentina provinco, situanta en la sudo de la lando.
Ĉefurbo: Río Gallegos
Surfaco: 243.943 km2
Loĝantaro: 196.958 (2001)
Loĝdenseco: 0,8 /km²
Enhavo
1 Historio
2 Geografio
3 Klimato
4 Ĉefaj urboj
5 Bildaro
6 Notoj
7 Eksteraj ligiloj
Historio |
En praaj tempoj la regiono estis loĝata de indianoj tehuelĉoj. En 1520 Magelano pasis en la zono. En 1535 Martín de Alcazaba esploris la nunan riveron Gallegos.
Post la sendependeco kreskis iom la loĝantaro. En 1888 oficialiĝas la zono kiel teritorio. En 1884, oni trovis en Kabo Virgenes oron kio okazigis orimpetegon ĉe Fuegio.[1]
Ĝi fariĝis provinco en 1957.
Guberniestro de la provinco estis la posta argentina prezidento Néstor Kirchner.
Geografio |
Grava rivero estas Rivero Santa Cruz (Argentino). Norde la Golfo Sankta Georgo estas limo kun la pli norda regiono Ĉubutio.
Kabo Virgenes (Cabo Vírgenes en la hispana, nome Kabo Virgulinoj) estas plej sudorienta pinto de kontinenta Argentino.
Klimato |
La vetero estas ĝenerale malvarma dum la tuta jaro.
Ĉefaj urboj |
- Río Gallegos
- Puerto Deseado
- Puerto Santa Cruz
- Caleta Olivia
- Río Turbio
- 28 de noviembre
- El Calafate
- Puerto San Julián
- Pico Truncado
- Las Heras
Famaj havenoj Puerto Caleta Paula, Punta Quilla kaj aliaj.
Bildaro |
Notoj |
↑ Martinic Beros, Mateo. Crónica de las Tierras del Canal Beagle. 1973. Editorial Francisco de Aguirre S.A. Pp. 55-65
Eksteraj ligiloj |
- http://turismo.elcalafate.gov.ar
http://www.elchalten.com El Chaltén
http://www.argentour.com/mapas/santacruzmap.html Mapo de provinco Santa Cruz- Provinca registaro
Provincoj de Argentino
Federala Ĉefurbo |
Bonaera Provinco |
Catamarca |
Chaco |
Chubut |
Córdoba |
Corrientes |
Entre Ríos |
Formosa |
Jujuy |
La Pampa |
La Rioja |
Mendoza |
Misiones |
Neuquén |
Río Negro |
Salta |
San Juan |
San Luis |
Santa Cruz |
Santa Fe |
Santiago del Estero |
Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur |
Tucumán