Serio Oriento-Okcidento







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.



La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco. La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de Universala Esperanto-Asocio laŭ la propono de la koncerna eldonejo, sed UEA ne havas financan respondecon.



Teĥnikaj kondiĉoj |



  • Amplekso: Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.

  • Lingvo: La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.

  • Enkonduko: Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ de plia persono tiucele elektita de la Estraro.

  • Teĥnikaj detaloj: La formatado, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-area 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.

  • Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro... Sub Aŭspicio de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.

  • Eldonkvanto: La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.

  • Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.

  • La CO de UEA ricevas de la eldoninto tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko).



Numeroj de la Serio |















































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Titolo Originala titolo Aŭtoro Fontlingvo Tradukinto(j) Eldonurbo(j) Eldonejo Eldonjaro Paĝoj ISBN Reeldono
1 Malsata ŝtono ক্ষুধিত পাষাণ (গল্পগুচ্ছ)
Rabindranath Tagore  N
bengala Lakshmiswar Sinha Malmö Eldona Societo Esperanto 1961 128
2 Rakontoj de Oogai 鴎外作品集(4 verkoj: 高瀬舟, 山椒大夫, 文づかひ, 安部一族) Mori Oogai japana
Mikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro
Tokio Japana Esperanto-Instituto 1962 117 Represita en 1979
3 La Naŭzo La Nausée Jean-Paul Sartre franca Roger Bernard Rotterdam Universala Esperanto-Asocio 1963 222
La Dia Komedio La Divina Commedia Dante Alighieri itala Giovanni Peterlongo Milano S.I.E.I. 1963 55 + 709 2-a eldono 1979
4 Kalevala Kalevala Kompilis Elias Lönnrot
finna Joh. Edv. Leppäkoski Helsinki Forumo Esperanto 1964 392 ISBN 951-9005-51-X 2-a eldono Helsinki E-Asocio de Finnlando 1985
5 Martín Fierro Martín Fierro José Hernández hispana Ernesto Sonnenfeld La Laguna J. Régulo 1965 289
6 La tragedio de Reĝo Lear King Lear William Shakespeare angla K. Kalocsay Rotterdam Universala Esperanto-Asocio 1966 160 ISBN 9290170131
7 Kvin virinoj de amoro 好色五人女 Ihara Saikaku japana Miyamoto Masao Oosaka Pirato 1966 159 2-a eldono Tokio Libroteko Tokio 1989
8 La Spleno de Parizo Le Spleen de Paris Charles Baudelaire franca Paul Lobut Kopenhago KOKO 1967 125
9 El la Vivo de Syunkin 春琴抄 Tanizaki Jun'ichirō japana Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko
Oosaka Pirato 1968 145
10 La Nobla Korano القرآن araba Italo Chiussi Kopenhago TK 1969 20+667 2-a eldono 1970; fotorepreso la 2-a eldono 1977
11 Neĝa lando 雪国
Kawabata Yasunari  N
japana Konisi Gaku Tokio Japana Esperanto-Instituto 1971 119 2-a eldono 1992
12 Je la Flanko de la Profeto Je la flanko de la profeto Italo Chiussi esperanta Antverpeno TJ 1978 362 ISBN 9063360037
13 Brand Brand Henrik Ibsen norvega Erling Anker Haugen Antverpeno / La Laguna TK / Stafeto 1978 320 ISBN 9063360045
Aniaro Aniara : en revy om människan i tid och rum
Harry Martinson  N
sveda William Auld kaj Bertil Nilsson
Malmö Eldona Societo Esperanto 1979 174 ISBN 9185288020
14 La Luzidoj Os Lusíadas Luís Vaz de Camões portugala Leopold H. Knoedt Chapecó Fonto 1980 464 2a eldono 2018
15 Elektitaj fabloj Ivan A. Krilov rusa S. Rublov Antverpeno / La Laguna TK / Stafeto 1979 336 ISBN 9063360096
16 La Sonetoj Sonnets William Shakespeare angla William Auld Pizo Edistudio 1981 326 ISBN 887036013X
17 Tutmonda Sonoro Tutmonda Sonoro multlingva K. Kalocsay Budapest Hungara Esperanto-Asocio 1981 664 ISBN 9635710771
18 Elpafu la Sagon Elpafu la Sagon multlingva Tibor Sekelj Rotterdam Universala Esperanto-Asocio 1983 187 ISBN 9290170255
19 La suferoj de la juna Werther Die Leiden des jungen Werthers Johann Wolfgang von Goethe germana Reinhard Haupenthal Heckkendalheim Berthold Faber 1984 92 ISBN 3923228996
20
Loulan
Fremdregionano
楼蘭
異域の人
Inoue Yasushi japana Miyamoto Masao Tokio Japana Esperanto-Instituto 1984 12 + 83
21 Montara vilaĝo The Mountain Village Yeh Chun-Chan angla William Auld Pekino Ĉina Esperanto-Eldonejo 1984 264
22 Sinjoro Tadeo Pan Tadeusz Adam Mickiewicz pola Antoni Grabowski Varsovio Pola Esperanto-Asocio 1986 334 4-a eldono Świdnik, Đurđevac 2015
23 Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba Bodas de sangre; La casa de Bernarda Alba Federico García Lorca hispana Miguel Fernández Madrido La Misma 1987 229 ISBN 8486384036
24 Laŭdo de l' Stulteco Μωρίας Εγκώμιον / Stultitiae Laus Erasmo de Roterdamo latina Gerrit Berveling Rotterdam Universala Esperanto-Asocio 1988 112 ISBN 9290170395
25 Aŭstralia Antologio redaktis Alan Towsey
angla diversaj Pizo Edistudio 1988 431 ISBN 8870360363
26 La majstro kaj Margarita Ма́стер и Маргари́та Miĥail Bulgakov rusa S.B. Pokrovskij Sverdlovsk Sezonoj 1991 374
27 Cent jaroj da soleco Cien años de soledad
Gabriel García Márquez  N
hispana Fernando de Diego Chapecó Fonto 1992 372 2-a eldono 2012; 3-a eldono Novjorko Mondial 2015
28 Krimo kaj Puno Преступление и наказание Fjodor Dostojevskij rusa Andrej Parfentjev Jekaterinburg Sezonoj 1993 485
29 Klera edzino বিদুষী ভার্যা Upendronath Gangopadhae bengala Probal Daŝgupta Pisa Edistudio 1994 182 ISBN 8870360474
30
Antologio Latina (Volumoj 1 kaj 2)
kompilis Gerrit Berveling
latina Gerrit Berveling Chapecó Fonto 1998 271 + 305
31 La Metamorfozo Die Verwandlung Franz Kafka germana Mauro Nervi Pisa Edistudio 1996 75 ISBN 8870360695
32 Malvivaj Animoj Мёртвые души Nikolaj Gogol rusa Vladimir Vyĉegĵanin Jekaterinburg Sezonoj 2001 223
33 La Lada Tambureto Die Blechtrommel
Günter Grass  N
germana Tomasz Chmielik Bielsko-Biała Kleks 2000 533 ISBN 8371940793
34 La Libro de la Mirindaĵoj Livres des merveilles du monde / Divisament dou monde Marko Polo franca Daniel Moirand Rotterdam Universala Esperanto-Asocio 2001 445 ISBN 92-9017-075-1
35 Ĉe akvorando 水浒传 Shi Nai'an kaj Luo Guanzhong ? ĉina Laŭlum Beijing Ĉina Fremdlingva Eldonejo 2004 1830 ISBN 7119036378
36 La Dharmo-pado Dhamapada धम्मपद palia Gunnar Gällmo Stockholm Eldona Societo Esperanto 2002 110 ISBN 918528825X
37 Sensorteco Sorstalanság
Imre Kertész  N
hungara István Ertl Budapest Aranygolyó 2002 207 ISBN 9632062175
38 Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito Osudy dobrého vojáka Švejka za světové války Jaroslav Hašek ĉeĥa Vladimír Váňa Dobřichovice KAVA-PECH 2004 711 ISBN 8085853760
39 Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo Προς Ρωμαίους / Epistula ad Romanos Paulos greka Gerrit Berveling Chapecó Fonto 2004 253
40 Eŭgeno Onegin Евгений Онегин Aleksandr Puŝkin rusa Valentin Melnikov Kaliningrado Sezonoj 2005 256
41 La Gefianĉoj I Promessi Sposi Alessandro Manzoni itala Battista Cadei Milano Itala Esperanto-Federacio 2006 495 ISBN 8889177233
42 La Princo Il Principe Niccolò Machiavelli itala Carlo Minnaja Milano Itala Esperanto-Federacio 2006 103 ISBN 8889177683
La Biblio τὰ βιβλία / תורה נביאים כתובים hebrea
L.L. Zamenhof, Gerrit Berveling, John Cyprian Rust , B. John Beveridge , C.G. Wilkinson
Dobřichovice KAVA-PECH 2006 1375 ISBN 8085853906
43 Fraŭlino Maitreyi Maitreyi Mircea Eliade rumana Ionel Oneţ Rotterdam Bero 2007 200
44 Romano pri la Tri Regnoj 三国演义 Luo Guanzhong ĉina Laŭlum Beijing Ĉina Fremdlingva Eldonejo 2008 1807 ISBN 9787119054933
45 La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû 華岡青洲の妻(lit. La edzino de Hanaoka Seishū) Ariyoshi Sawako japana Konisi Gaku Tokio Japana Esperanto-Instituto 2008 157 ISBN 9784888870566
46 Pilgrimo al la Okcidento 西遊記 Wu Cheng'en ĉina Laŭlum Beijing Ĉina Fremdlingva Eldonejo 2009 1976 ISBN 9787119057668
47 R.U.R. R.U.R. Karel Čapek ĉeĥa Moraviaj Esperanto-Pioniroj Dobřichovice KAVA-PECH 2012 119 ISBN 9788087169230
48 La Rakonto pri Kieŭ Truyện Kiều NguyenDu vjetnama Le Cao Phan Hà Nội Thế Giới 2012 248 ISBN 9786047704408
49 Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… Van oude menschen, de dingen, die voorbij gaan… Louis Couperus nederlanda Gerrit Berveling Novjorko Mondial 2013 256 ISBN 9781595692627
50 Mi inventas la mondon Obmyślam świat Wisława Szymborska pola Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi, Włodzimierz Wesołowski Bjalistoko, Đurđevac, Krakovo, Świdnik Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki, Bjalistoka E-Societo 2015 339
ISBN 9788363470098/9788390756134
51 Poezia antologio Nazim Hikmet Ran turka Vasil Kadifeli Novjorko Mondial 2016 203 ISBN 9781595693297
52 Ĉina antologio Div. aŭtoroj ĉina Div. tradukintoj Pekino Fremdlingva Eldonejo 2016 527 ISBN 9787119101613
53 Memoraĵoj de kampara knabo Memorias dun neno labrego Xosé Neira Vilas galega Suso Moinhos Novjorko Mondial 2017 110 ISBN 9781595693464
55 La ponto super Drino Na Drini ćuprija Ivo Andrić serbo-kroata Antonije Sekelj Đurđevac Dokumenta Esperanto-Centro 2018 342 ISBN 9789538182037


Eksteraj ligiloj |


  • ELDONSERIO “ORIENTO-OKCIDENTO” SUB AŬSPICIO DE UEA



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg