Józef Piłsudski







































































































Józef Klemens Piłsudski

Józef Piłsudski
Marŝalo Piłsudski




Ŝtatestro de Respubliko Pollando


En funkcio:
18-a de novembro 1918 – 9-a de decembro 1922
Antaŭulo
Sendependenco
(eventuale Regado de Konsilantaro)
Sekvanto

Gabriel Narutowicz
(Prezidento)



Elektita prezidento de Respubliko Pollando


Oficanta

Funkcio akceptita:
31-a de majo 1926 (li ne ekoficiĝis)
Antaŭulo

Stanisław Wojciechowski
Sekvanto

Ignacy Mościcki




Ĉefministro de Respubliko Pollando
19-a Ĉefministro de Dua Pola Respubliko


En funkcio:
2-a de oktobro 1926 – 27-a de junio 1928
Prezidento

Ignacy Mościcki
Antaŭulo

Kazimierz Bartel
Sekvanto

Kazimierz Bartel




Ĉefministro de Respubliko Pollando
24-a Ĉefministro de Dua Pola Respubliko


En funkcio:
15-a de aŭgusto 1930 – 4-a de decembro 1930
Prezidento

Ignacy Mościcki
Antaŭulo

Walery Sławek
Sekvanto

Walery Sławek



1-a Ĝenerala Inspektisto de Armitaj Fortoj


En funkcio:
27-a de aŭgusto 1926 – 12-a de majo 1935
Prezidento

Ignacy Mościcki
Antaŭulo
(la posteno kreita)
Sekvanto

Edward Rydz-Śmigły



7-a Ministro de Militaj Aferoj


En funkcio:
16-a de majo 1926 – 12-a de majo 1935
Prezidento

Maciej Rataj (aktiva)
Ignacy Mościcki
Antaŭulo

Juliusz Tarnawa-Malczewski
Sekvanto

Tadeusz Kasprzycki

Naskiĝo

5-a de decembro 1867
en Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Zułów (Zalavas), Litovio, Rusa imperio
Morto

12-a de majo, 1935
en Pollando Varsovio, Pollando
Edz(in)o
Aleksandra Piłsudska







v  d  r


Information icon.svg






































Józef Piłsudski

Naczelnik, Komendant, Marszałek
Estro, Komandanto, Marŝalo


Marŝalo Piłsudski
Marŝalo Piłsudski

Naskiĝo

5-a de decembro 1867
en Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Zułów (Zalavas), Litovio, Rusa imperio
Morto

12-a de majo, 1935
en Pollando Varsovio, Pollando
Soldata kariero
Rango:
Marŝalo de Pollando
Tempo de deĵoro: 1913
Deĵoris en:
Ĉefkomandanto de Pola Armeo
Militoj:
Unua mondmilito, Pola-soveta milito
Medaloj:
Order Orła BiałegoKrzyż Wielki Orderu Wojennego Virtuti MilitariKrzyż Komandorski Orderu Wojennego Virtuti MilitariKrzyż Srebrny Orderu Wojennego Virtuti MilitariKrzyż Wielki Orderu Odrodzenia PolskiKrzyż Niepodległości z mieczamiKrzyż WalecznychZłoty Krzyż ZasługiZłoty Krzyż ZasługiZłoty Krzyż ZasługiZłoty Krzyż ZasługiKrzyż Zasługi Wojsk Litwy ŚrodkowejKrzyż na Śląskiej Wstędze Waleczności i ZasługiKrzyż wojenny (Czechosłowacja)Order Białej Róży (Finlandia)Legia Honorowa I klasy (Francja)Medal wojskowy (Francja)Order Zabójcy Niedźwiedzia I klasy (Łotwa)Order Wschodzącego Słońca I klasy (Japonia)Order św.św. Maurycego i Łazarza (Włochy)Wojskowy Krzyż Sabaudii (Włochy)







v  d  r


Information icon.svg



Józef Klemens PIŁSUDSKI [PiŭSUDski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1867, mortis la 12-an de majo 1935) estis pola politikisto kaj militisto, ŝtatestro (1918-1922) de la Dua Pola Respubliko. Ĉefa batalanto por sendepedigo de Pollando, venkinto en la pola-bolŝevika milito.



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg

Józef Piłsudski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.



Enhavo






  • 1 Fruaj jaroj


  • 2 Doktoro honoris causa


  • 3 Pensoj


  • 4 Józef Piłsudski kaj Esperanto


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Fruaj jaroj |


Li naskiĝis en la vilaĝo Zułowo (Zalavas, en la hodiaŭa Litovio, proksime al Vilno) en malriĉiĝinta poliĝinta litova nobela familio naŭfila. Li vizitis lernejon en Vilno, en 1885 li studis medicinon en Ĥarkov, en Ukrainio, sed oni suspektis lin en 1886 pro politika agado. Li estis arestita marte de 1887 pro la falsa akuzo pri intenco je kaŝmurdo de la caro Aleksandro la 3-a de Rusio kaj li estis ekzilita al la fora orienta Siberio. Lia frato, Bronisław Piłsudski - kiu estis amiko de amikoj de frato de Lenin -, estis simile sendita al dura laboro (katorga) en orientan Siberion je 15 jaroj.


Jozefo, post sia liberiĝo en 1892, Jozefo revenis eĉ pli kontraŭrusa kaj aniĝis en la Pola Partio Socialista. Li komencis aperigi la subteran socialistan novaĵ-gazeton, Robotnik (La laboristo), sed plie orientita al sendependaj principoj ol al revoluciaj. Februare de 1900, li estis enprizonigita en la Varsovian Citadelon, sed post simulado de psikaj problemoj li eskapis maje de 1901 el la psika malsanulejo de Sankt-Peterburgo, Rusio. Post eksplodo de la rusa-Japana milito (1904–1905) Piłsudski vojaĝis al Japanio, kie li sensukcese planis krei polajn armitajn fortoj. Ricevis nur por la partio 20 mil pundojn.


Reveninte en Pollandon, li ŝtelis trajnojn por financi kontraŭleĝan militistan organizon. Poste translokiĝis al la aŭstria Pollando, kie la aŭtoritatoj (malamike kontraŭ Rusio) permesis ties projekton, kiu finfine sukcesis krei Polan Legion dum la Unua Mondmilito, kies unua generalo li estis (kvankam sen militista kariero) kaj kiu integriĝis en la aŭstri-hungara armeo kontraŭ Rusio. Germanio proklamis en 1916 la sendependon de Pollando (kiu ĝis tiam ne ekzistis kiel sendependa ŝtato) kaj nomumis lin ĉefkomandanto sed temis pri nevera sendependo kaj Pilsudski malakceptis kunlabori: li estis enkarcerigita en Germanio ĝis la fino de la milito.[1]


En 1918 liberigita estis ricevita en Varsovio kiel granda nacia heroo. Unua prezidento de la Pola Respubliko kaj ĉefkomandanto, ne akceptis la landlimon kun Rusio, kiu estis decidita en la Traktato de Versailles, kaj eniris en rusiaj teritorioj cele organizi ŝtataron kun Ukrainio, Belarusio kaj Litovio. La Ruĝa Armeo reagis kaj la atako alvenis ĝis Varsovio mem, kie finfine Pilsudski sukcesis venki.





Józef Piłsudski kaj Simon Petljura en Kievo, 1920


En 1922 retiriĝis por permesi la disvolviĝon de la nova parlamenta reĝimo, sed en 1926 revenis per puĉo kaj starigis diktaturon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1935.



Doktoro honoris causa |


Sube honora doktoreco atribuita al li i.a. de




  • Jagelona Universitato (la 28-an de aprilo 1920)


  • Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań (la 11-an de novembro 1933)


  • Varsovia Universitato (la 2-an de majo 1921)


  • Universitato Vilno (septembro 1921)





Pensoj |


Flag of Esperanto.svg




Jacek Malczewski, Portreto de brigadisto Józef Piłsudski, 1916




  • Intermaro (pole: Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la Unua Mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo.


  • Esti venkita kaj ne rezigni estas venko. Venki kaj ekripozi en gloro estas malvenko.[mankas fonto]


  • Kiu ne estimas kaj ne alte taksas sian pasintecon, ne indas estimon de la nuntempo, nek rajton por estonteco.[mankas fonto]


  • Sendepende de tio, kia estos ĝia registaro Rusio estas obstine imperialisma. Tio estas eĉ fundamenta trajto de ĝia politika karaktero. Jam estis cara imperialismo, hodiaŭ ni vidas ruĝan imperialismon - la sovetan. Pollando estas baraĵo kontraŭ imperialismo de Rusio.[mankas fonto]




La memortabulo pri Józef Piłsudski en Funĉalo - la ĉefurbo de Madejro, kie li interalie loĝis



Józef Piłsudski kaj Esperanto |


Danke al streboj de prof. Odo Bujwid li estis la Alta Protektanto de la 23-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Krakovo en la jaro 1931 kaj ĉiam estis favora al Esperanto.[mankas fonto]


"En la jaro 1922 por la Unua Tutpola Esperanto-Kongreso la tiama ĉefulo de pola ŝtato Józef Piłsudski - sendis sian reprezentanton generalon-leŭtenanton Jan Jacyna". (Enciklopedio de Esperanto, paĝo 446).



Referencoj |





  1. Luis Reyes, Clemenceau, el tigre. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 10.




Eksteraj ligiloj |


  • Józef Pilsudski Institute of America (pole kaj angle)



  • Józef Piłsudski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Józef Piłsudski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg