Lublin
Lublin | |||
|
| ||
| Flago | Blazono | ||
| |||
Mapo | |||
|---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Lublina | ||
Provinco | Lublina Provinco | ||
Distrikto-rajta | Jes | ||
Speco de komunumo | Urba | ||
Urba komunumo | Jes | ||
Aglomeraĵo | Proksimume 640000 | ||
Urborajtoj | 1317 | ||
Koordinatoj | 51° 14′ N, 22° 34′ O51.23333333333322.566666666667Koordinatoj: 51° 14′ N, 22° 34′ O | ||
Alto super la marnivelo | 162 ... 233 m | ||
Areo | 147,45 km² | ||
Loĝantaro | 354967 (en 2006) | ||
Loĝdenso | 2 407 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 20-001 ĝis 20-999 | ||
Telefona antaŭkodo | + (48) 81 | ||
Aŭtokodo | LU | ||
Estro | Krzysztof Żuk | ||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||
Adreso de estraro | Plac Łokietka 1 | ||
Retpoŝto de estraro | prezydent@um.lublin.pl | ||
Poŝtkodo de estraro | 20-109 | ||
Telefono de estraro | (+48) 81 44-35-119 | ||
Fakso de estraro | (+48) 81 44-35-735 | ||
Ĝemelaj urboj | (Hispanio) Alcalá de Henares (Hungario) Debrecen (Germanio) Delmenhorst (Pensilvanio, Usono) Erie (Anglio) Lancaster (Ukrainio) Lvovo (Ukrainio) Lucko (Ukrainio) Lugansk (Germanio) Münster (Francio) Nancio (Danio) Nyköbing-Falster (Bulgario) Pernik (Litovio) Panevėžys (Israelo) Riŝon-Le-Ciono (Ukrainio) Starobilsk (Nederlando) Tilburg (Portugalio) Viseu (Kanado) Windsor | ||
Komunuma retejo | http://www.um.lublin.pl | ||
Lublin (latine: Lublinum, jida lingvo: לובלין) - urbo en orienta Pollando, ĉefurbo de Lublina Provinco. Laŭ la loĝantaro ĝi estas la plej granda pola urbo oriente de Vistulo kaj la 9-a en Pollando.
Libera reĝa urbo en la Krono de la Regno de Pollando, urbo de la Lublina unio el 1569, de kiu komenciĝis Respubliko de Ambaŭ Nacioj. En 1578 elektita kiel sidejo de Apelacia Juĝejo.
Enhavo
1 Historio
2 Situo
3 Vidindaĵoj
4 Superaj lernejoj
5 Partneraj urboj
6 Konindaj personoj
7 Esperanto
8 Vidu ankaŭ
9 Eksteraj ligiloj
Historio |
Komencoj de setlado datiĝas en la 6-an jarcenton. En la 10-a estis konstruita preĝejo, verŝajne laŭ fondaĵo de Mjeŝko la 1-a sur monteto, kie estis antaŭa pagana sanktejo. De la sama jarcento devenis ligna defenda konstruaĵo sur alia monteto, kiel posta fortikaĵo el la 12-a jarcento kontraŭ atakoj el oriento. La unua mencio el 1198, tamen sen difinita nomo, kiu aperis en 1228 en la nuntempa formo. Ĉirkaŭ 1257 urbiĝis, sed la dokumento ne konserviĝis. La 15-an de aŭgusto 1317 pola reĝo Władysław Łokietek donis al Lublin urborajton laŭ Magdeburga juro - la mezepoka dokumento eldonita en la latina lingvo en gotika minusklo en Krakova kancelario.
En 1341 Kazimiro la Granda en batalo de Lublin venkis tatarojn, unu jaron poste ebligis al la urbo murzonigon. La 2-n de februaro 1386 Ladislao la 2-a Jogajlo elektiĝis reĝo de Pollando. En 1420 episkopo Andrzej el Kievo kunportis al Lublin relikvon de Sankta Kruco por preĝejo de dominikanoj. En 1474 Kazimiro la 4-a igis Lublin ĉefurbo de vojevodio.
De la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj en la urbo kunvenis juĝantaro de nobeloj kaj ĝis la 16-a jarcento Lublin floris danke al komerca itinero de la Nigra Maro en okcidenten. En 1569 oni kontraktis en Lublin union inter Pollando kaj Litovio. Tiuepoke en la urbo okazis la plej grandaj kaj gravaj foiroj de la lando. La 19-an de julio 1569 prusa reĝo Albrecht Fryderyk Hohenzollern omaĝis al Sigismondo la 2-a, kion priskribis ĉeestanta poeto Jan Kochanowski. En 1588 episkopo de Lucko Bernard Maciejowski fondis ĉi tie kolegion de jezuitoj.
Duone de la 17-a jarcento la urbo estis detruata pro pluraj militoj, kiel invadoj de kozakoj, sveda diluvo kaj epidemio (5 mil viktimoj de pesto en 1630). En la 16- kaj 17-a jarcentoj estis ĉefa centro de reformacio en Pollando. Ankaŭ ĝi havis riĉan judan kulturon (inter la mondmilitoj ĉ. 40 % de la loĝantaro estis judoj).
En 1815 Lublin iĝis parto de Kongresa Pollando, kiu estis fakte dependa de Rusio.
Lublin
Dum la Unua mondmilito germanaj kaj aŭstriaj trupoj en 1915 okupis la urbon kaj finis la rusan regadon. Post la milito la pola registaro iom da tempo rezidis en la urbo.
Dum la dua mondmilito germanoj instalis dekomence geton kaj poste Majdanek-koncentrejon. En 1944 sovetiaj trupoj forpelis la germanojn kaj altrudis en Lublin novan polan registaron, la komunistan "Polan Komitaton de Nacia Liberigo" (Polski Komitet Wyzwolenia Narodowego, PKWN). Post la liberigo de Varsovio la registaro transiris tien.
En julio 1980 Lublin estis ĝermejo de la laborista movado, kiu kondukis al la fondo de sindikato Solidareco. Okazis dusemajna striko, kiun la komunisma registaro finis per ekonomiaj koncedoj; sed jam en aŭgusto sekvis strikoj en Gdansk. Strikoj de Lublin estis la unuaj strikoj en Lublin kaj Świdnik komencigantaj la eraon de Solidareco.
Urbomapo
Situo |
Lublin situas en orienta Pollando ĉe rivero Bystrzyca.
La historia centro posedas kastelon el la 12-a jarcento kaj urbodomon el la 14-a jarcento kaj multajn aliajn historiajn konstruaĵojn. La eniron al la historia centro regas la Kastela kaj la Krakova Pordegoj.
En la kvartalo Majdanek, sud-oriente de la centro, oni instalis en la ejo de la eksa nazia koncentrejo memorigan ŝtatan muzeon (Państwowe Muzeum na Majdanku). Ĝi situas ĉe strato Droga Męczenników Majdanka 67 ("Vojo de la martiroj de Majdanek").
Vidindaĵoj |
- Juda Maljunulejo kaj Orfejo
- Kastelo de Lublin
Majdanek, nazia koncentrejo
Superaj lernejoj |
En la urbo ekzistas kvar ŝtataj superaj lernejoj:
- Universitato de Maria Skłodowska-Curie
- Medicina Universitato
- Politekniko
Natura Universitato.
Ekzistas ankaŭ kelkaj privataj superaj lernejoj, inter kiuj la plej grava estas Katolika Universitato de Lublino.
Partneraj urboj |
Kronologia listo (1988-2014)
Nancio, Francio
Münster, Germanio
Delmenhorst, Germanio
Riŝon-Le-Ciono, Israelo
Lancaster, Anglio
Debrecen, Hungario
Tilburg, Nederlando
Lucko, Ukrainio
Luhansko, Ukrainio
Starobilsk, Ukrainio
Erie, Usono
Panevėžys, Litovio
Windsor, Kanado
Pernik, Bulgario
Alcalá de Henares, Hispanio
Lvivo, Ukrainio
Ivano-Frankivsk, Ukrainio
Bresto, Belorusio
Ĝjaoĝuo, Ĉinio
Rivno, Ukrainio
Sumio, Ukrainio
Nilüfer, Turkio
Tbiliso, Kartvelio
Konindaj personoj |
Wojciech Chudy, etikisto
Krzysztof Cugowski, rok-muzika kantisto
Leon Cyboran, filozofo, sanskritologo, jogano
Gerard Głuchowski, filozofo, pentristo, lekciisto pri hinda filozofio
Zbigniew Jóźwik, grafikisto
Mieczysław Albert Krąpiec, benediktano, tomisto, rektoro
Sergej Lebedev, rusa kemiisto prilaborinta teknologion de produktado de sinteza kaŭĉuko
Wanda Nowicka, parlamentanino
Stanisław Michalkiewicz, juristo, opoziciisto kaj eseisto
Ziemowit Jacek Pietraś, politikologo kaj ĉinologo
Wincenty Pol, poeto kaj geografo
Bolesław Pylak, ĉefepiskopo, spertulo pri dogmatiko
Włodzimierz Sedlak, bioelektronikisto, paleontologo
Tadeusz Styczeń, etikisto, amiko de la pola papo
Henryk Wieniawski, komponisto kaj virtuozo de violono
Alfred Wierzbicki, etikisto, spertulo pri senperforto
Mirosław Wróbel, teologo, tradukisto de Aramea Biblio
Stefan Wyszyński, primaso
Maciej Stanisław Zięba, filozofo, orientalisto, poligloto
Esperanto |
Antaŭmilite en la urbo aktivis pioniroj de Esperanto Jan Mędrkiewicz kaj Czesław Pruski.
La 24-an de oktobro 1974 fondiĝis laŭ iniciato de pastro Henryk Paruzel kaj efektivigo de pastro d-ro Czesław Biedulski Esperanto-Biblioteko ĉe Universitata Librejo de Katolika Universitato en Lublin.
En la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20- jarcento aktivis interaltlerneja Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo, gvidata de Waldemar Dudek (nun kuracisto kaj jungisto), Tomasz Chmielik, tradukisto kaj eldonisto de esperantlingvaj literaturaĵoj, Krzysztof Śliwiński (vikipediisto, estinta arkivisto de Pola Esperanto-Asocio kaj dokumentisto en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko) kaj Maciej Stanisław Zięba (lekciisto de barata kaj ĉina filozofioj kaj ŝtata oficisto).
Ĉe la Politekniko de Lublin okazis Esperanto-kursoj aranĝataj de profesoro Witold Stępniewski kaj pli frue ĉe Katolika Universitato - de pastroj Czesław Biedulski kaj Jerzy Korytkowski.
En 2004 en Lublin okazis la studad-sesio "BUS 5" de AIS, dum kiu polaj kaj alilandaj studentoj ekzameniĝis pere de Esperanto.
Vidu ankaŭ |
- Pola-Litova Unio
- Lublina unio
- Lublina geto
- Świdnik
Eksteraj ligiloj |
- http://www.kul.lublin.pl
http://www.lublin2016.pl/ Lublin 2016 - Eŭropa Kultura Ĉefurbo
Informoj de AIS pri Lublin (eo)- urbomapo
Granda Jubileo 700 jariĝo de la urbo- Jagelona itinero
| ||||||