Mendoza (urbo)




































Mendozo

hispane: Mendoza
urbo

Ar-map.png

Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla Mendoza meze okcidente





Escudo Departamental Mendoza.png

Blazono


Lando

Argentino

Urbestro
Rodolfo Suarez

Horzono

ART (UTC-3)
Poŝtkodo
M5500


Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mendoza, Argentina

Retpaĝo: www.ciudaddemendoza.gov.ar hispane

Demonimo: mendocino (m), mendocina (f)




Larĝa panoramo en Mendoza


Mendozo (en la hispana Mendoza) estas urbego kaj grava universitata urbo en Argentino en Provinco Mendoza, kies provinca ĉefurbo estas. Kun la antaŭurboj ĝi formas urbaron.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Trafiko


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Klimato


  • 8 Ĝemelurboj


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 32°53′S 68°49′U  /  32.883°S, 68.817°U / -32.883; -68.817 (Mendoza (urbo))Koordinatoj: 32°53′S 68°49′U  /  32.883°S, 68.817°U / -32.883; -68.817 (Mendoza (urbo))


  • Areo: 54 km²


  • Loĝantaro: 115 041 en 2010


  • Supermara alteco: 747 m


  • Horzono: UTC-3h


  • Poŝtkodo: M 5500


  • Telefonkodo: +54 261



Geografio |




Avenuo en Mendoza




Administrejo en Mendoza


Mendoza situas en Andoj en la okcidenta parto de la lando laŭ kanalo. Córdoba troviĝas 466, Rosario 761, Bonaero 957, Saltaurbo 960, La Plata 1028, Resistencia 1121, Mar del Plata 1168 km.



Historio |


Origine tiu loko estis loĝata de diversaj indiĝenoj (ankaŭ inkaoj). Ili akvumis la kampojn. En 1561 hispanoj alvenintaj el la nuna Ĉilio fondis la urbon kaj nomis ĝin Ciudad de Mendoza del Nuevo Valle de La Rioja laŭ la guberniestro de Ĉilio, Sinjoro García Hurtado de Mendoza. La regiono estis plene kontrolita nur en 1776. La urbo estis deirpunkto liberigi Ĉilion en 1817. Mendoza estis detruita de tertremo en 1861, multe da homoj mortis. Post 2 jaroj nova urbo estis planita, larĝaj stratoj konstruiĝis. En la 19-a jarcento alvenis amase italaj enmigrintoj.



Ekonomio |


Du el la ĉefindustrioj de Mendoza kun la ĉirkaŭaĵo estas produktado de olivoj kaj vinoj. La kampoj estas akvumitaj laŭ la neceso helpe de kanaloj. Menciindas la turismo kaj la servoj kiaj la Nacia Universitato de Kujo



Trafiko |


La urbego estas enirejo al Ĉilio. La internacia flughaveno funkcias loke. Ĉefvojo inter Bonaero-Ĉilio trairas la urbon. En Mendoza aŭtobusoj kaj troleoj liveras la pasaĝerojn. La urbego estas ofta haltejo por grimpuloj sur ilia vojo al Akonkagvo (la plej alta monto en la okcidenta kaj suda hemisferoj).



Vidindaĵoj |




Panoramo en Mendoza


  • diversaj muzeoj kaj teatroj


Klimato |


En Mendoza jare pluvas po 223 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 17 °C, la varmo rekordas en decembro kun 40 °C. Dum la seka periodo la temperaturo foje falas sub frostopunkto.



Ĝemelurboj |




  • Brazilo São Paulo, Brazilo


  • Brazilo Sertãozinho, Brazilo


  • Israelo Ramat Gan, Israelo


  • Meksiko Monterrey, Meksiko


  • Italio Bergamo, Italio



Vidu ankaŭ |


  • 3868 Mendoza


Fontoj |



  • angla Vikipedio helpe de WikiTrans

  • mapo, distancoj


  • [1] angle

  • vetero




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg