UK 2015







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.























UK 2015
Loko

Lillo, Flag of France.svg Francio
Ekde
25-a de julio 2015
Ĝis
1-a de aŭgusto 2015

← Antaŭa

Sekva →







v  d  r


Information icon.svg





Solena malfermo de la kongreso




Kongresanoj antaŭ la kongresejo Lille Grand Palais


La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio. La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013.[1] Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj.[2] La kongreson partoprenis 2698 personoj.[3][4]




Enhavo






  • 1 Kongresa temo


  • 2 Programo


    • 2.1 Solena fermo




  • 3 Galerio


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Kongresa temo |


La kongresa temo de la 100-a UK estis Lingvoj, artoj kaj valoroj en la proksimiĝo de kulturoj. Ĝi ligiĝis al la okazanta Jardeko por la Proksimiĝo de Kulturoj[5] (2013–2022) de Unesko kaj emfazis la historian rolon de la Universalaj Kongresoj de Esperanto en evoluigo de la Esperanto-kulturo[6]. Apud la ofta lingva temero, oni verŝajne unuafoje eksplicite menciis en la kongresa temo arton.[7]



Programo |


Kadre de la kongresa programo okazis interalie solenaĵo en Bulonjo-ĉe-Maro (dum merkredo, la ekskursa tago), omaĝe al la 1-a UK okazinta tie en 1905, kiun partoprenis centoj de kongresanoj.[8]



Solena fermo |




Parolado de Mark Fettes dum la Solena Fermo


La 1-an de aŭgusto 2015, dum ferma ceremonio de la UK, la kunordiganto de E@I kaj prezidanto de la LKK de la venonta 101-a UK en Nitro – Peter Baláž – post simbola transpreno de la kongresa flago sen antaŭa anonco publike sur la podio antaŭ ĉiuj kongresanoj svatiĝis (t.e. proponis edziniĝon) al sia plurjara koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis.[9]


Dum la fermo de la kongreso oni omaĝis al Osmo Buller, la aktuala Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu emeritiĝos komence de la jaro 2016. Lige al tio, la prezidanto de UEA Mark Fettes anoncis la nomon de lia anstataŭonto (publike konigitan jam la antaŭan tagon, komence de la kunsido de la komitato de UEA), kiu estas Veronika Poór (mem ĉeestinta en la salono).



Galerio |




Referencoj |





  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 493, el la 24-a de marto 2013


  2. Lille 2015 – kandidata urbo (arkiva paĝo)


  3. Belfrido, kongresa kuriero, n-ro 6


  4. Al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda. Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89). Kun minimume 20 kongresanoj reprezentiĝas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Ĉeĥio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38), Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20). Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 586 (2015-08-20)


  5. International Decades – UNESCO


  6. Vd Kongresaj temo kaj rezolucio en la revuo Esperanto de septembro 2015, paĝo 180


  7. Kongresa temo 2015


  8. Belfrido, kongresa kuriero, n-ro 5


  9. UK 2015 Lillo: Fermo (Edziĝpeto de Petro Baláž) (YouTube)




Vidu ankaŭ |



  • La Kompanoj

  • La minuto preskribita por la sturmo

  • UK 2016

  • UK 2017



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio UK 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • LKK-retejo Lille 2015 – kongresa urbo

  • UEA-paĝo

  • Fejsbuka paĝo

  • Tvitera konto

  • Retpaĝo de la Esperanto-klubo de Lille kaj Villeneuve-d'Ascq


  • Filmetoj pri La espero en 100a UKo de Lillo, Francio en YouTube 2015























Esperanta Flago
Universalaj Kongresoj

Esperanta Flago

1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • Montrealo 2020








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg