La Dekalogo









La Dekalogo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La frazo aperas en la Biblio en Eliro 34:28 kaj Readmono 10:4 verŝajne por du malsimilaj tekstoj,[1] sed en la populara koncepto, nur la Readmona teksto, kiel simila versio en Eliro 20[2] estas la vera Dekalogo. Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de Moseo (El. 34:28.) aŭ de la Eternulo (Rea. 10:4).




Enhavo






  • 1 Ordo


    • 1.1 Juda nombrado


    • 1.2 Katolika k. luterana nombrado


    • 1.3 Ortodoksa k. kalvinisma nombrado




  • 2 Notoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Ordo |


Kvankam la Biblio ja diras, ke estas dek ordonoj, la teksto mem estas sen nombrado. Do estas tri ĉefaj nombradoj de la ordonoj de Eliro 20:



Juda nombrado |


Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:



  1. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la
    lando Egipta, el la domo de sklaveco.


  2. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi
    idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la
    tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili
    kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio
    severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la
    tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras
    favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de
    Miaj ordonoj.


  3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne
    lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.


  4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj
    laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la
    Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via
    filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo,
    kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la
    ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa
    tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis
    ĝin.


  5. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo
    sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.


  6. Ne mortigu.


  7. Ne adultu.


  8. Ne ŝtelu.


  9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.


  10. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon
    de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian
    bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.



Laŭ la juda vidpunkto, la kristanoj ignoras la Unuan Ordonon
sed kompensas per la fendado de alia ordono: la katolikoj kaj luteranoj
fendas la Dekan Ordonon dum la ortodoksuloj kaj ne-luteranaj protestantoj fendas la Duan
Ordonon:



Katolika k. luterana nombrado |


La katolika nombrado estas la de Aŭgusteno:
Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo,
via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de
sklaveco.



  1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ
    sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj
    ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la
    malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj
    ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj
    kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.


  2. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne
    lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.


  3. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj
    laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la
    Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via
    filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo,
    kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la
    ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa
    tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis
    ĝin.


  4. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo
    sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.


  5. Ne mortigu.


  6. Ne adultu.


  7. Ne ŝtelu.


  8. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.


  9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.


  10. Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek
    lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio
    apartenas al via proksimulo.




Ortodoksa k. kalvinisma nombrado |


Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo,
via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de
sklaveco.



  1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.


  2. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la
    ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
    ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo,
    via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas
    sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
    kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la
    plenumantoj de Miaj ordonoj.


  3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne
    lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.


  4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj
    laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la
    Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via
    filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo,
    kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la
    ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa
    tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis
    ĝin.


  5. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo
    sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.


  6. Ne mortigu.


  7. Ne adultu.


  8. Ne ŝtelu.


  9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.


  10. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon
    de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian
    bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.





Notoj |




  1. El. 34:11–27 kaj, verŝajne, Rea. 5:6–21


  2. Eliro 20:2-17



Vidu ankaŭ |




  • La Dekalogo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio La Dekalogo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Peko

  • Teologiaj virtoj

  • Ora regulo

  • Monto Sinajo



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.bibleinfo.com/Asp/DisplayFullText.asp?BTopicID=2450

  • http://www.studiatibiblia.ro

  • http://en.wikipedia.org/wiki/Ten_commandments

  • http://www.catholic.org.hk/spiritual/question.htm#two

  • http://immanuel.net/cb/main/Verse.asp?Book=EXOD&Chap=20#3

  • http://bible.ort.org/books/pentd2.asp?ACTION=displaypage&BOOK=2&CHAPTER=19

  • http://bible.ort.org/books/pentd2.asp?ACTION=displaypage&BOOK=2&CHAPTER=20

  • http://www.biu.ac.il/JH/Parasha/eng/kitisa/mar.html

  • http://www.the-samaritans.com/html_articles/tenth_command.htm

  • http://www.unification.org/ucbooks/WorldScr/WS-02-03.htm

  • http://news.minnesota.publicradio.org/features/200109/10_schmitzr_laxten-m/

  • http://www.mechon-mamre.org/p/pt/pt0220.htm

  • http://media.snunit.k12.il/kodeshm/mp3/t0220.mp3

  • http://www.mechon-mamre.org/p/pt/pt0505.htm

  • http://media.snunit.k12.il/kodeshm/mp3/t0505.mp3

  • http://www.mechon-mamre.org/index.htm

  • http://pages.prodigy.net/jhonig/message/princip/Intro.html

  • http://www.askmoses.com/qa_list.html?h=611

  • http://hebrew4christians.com/Scripture/Torah/Ten_Cmds/ten_cmds.html

  • http://www.vina.cc/stories/PHILOSOPHICAL/2005/6/sixth.commandment.html

  • http://www.rationalrevolution.net/articles/ten_commandments.htm

  • http://www.newadvent.org/cathen/04153a.htm

  • http://jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=192&letter=D

  • http://www.phy6.org/outreach/Jewish/Ekev.htm

  • http://sekty.sluzew.dominikanie.pl/k/kkk/kkk_3b.html

  • http://www.luter.pl/maly-katechizm.htm

  • http://www.luteranie.pl/www/biblioteka/dpisma/dk/index.htm

  • http://www.izrael.badacz.org/historia/patriarchowie_prawo.html

  • http://www.statenvertaling.net/bijbel/exod/20.html

  • http://raadplegen.catechismus.nl/tien_geboden.html

  • http://www.ekd.de/bekenntnisse/45662.html

  • http://www.intratext.com/IXT/DEU0035/_P7E.HTM

  • http://www.hagalil.com/judentum/gebote.htm


  • HRADIL Jozefo: OPINIO: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas? el Monato (2004/1, p. 17)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg