GMT
GMT estas la angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Grenviĉo", t.e., la tempo ĉe la Reĝa Observatorio de Grenviĉo oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nulmeridiano, la bazo de la horzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.
Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.
La moderna posteulo de GMT estas UTC (Universala Tempo Kunordigita).
Vidu ankaŭ |
- UTC
- Horzono
- Koordinato

Horzonoj de Eŭropo

Nula estas la longitudo de la Grenviĉa meridiano (verikala ruĝa linio kiel referenco sur la mapo)

Realiga aparato de la meridiano en la Observatorio de Grenviĉo
Eksteraj ligiloj |
- http://wwp.greenwichmeantime.com
- http://www.fiz.uni-lj.si/~prsa/astro/seminarji/astro_cas.html
- http://physics.nist.gov/GenInt/Time/world.html
- http://hpiers.obspm.fr