4-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 4-a de novembro estas la 308-a tago de la jaro (la 309-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 57 tagoj restas.




Je la 4-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1333: Granda inundo de Florenco


  • 1429: Franca armeo gvidata de Johana de Arko liberigis post sieĝo okupatan de burgonjanoj urbon Saint-Pierre-le-Moûtier


  • 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris Gvadelupon


  • 1520: Kristiano la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio


  • 1576: Okdekjara Milito: hispana armeo masakris loĝantojn de protestanta Antverpeno


  • 1619: Frederiko la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio


  • 1677: Estonta angla reĝino Maria la 2-a edzigis al Vilhelmo la 3-a


  • 1798: Komenco de la sieĝo de Korfuo, fare de rusa-turka ŝiparo kontraŭ francaj trupoj, okupantaj la insulon


  • 1790: Pollando: Tombejo Powązki en Varsovio fondiĝis


  • 1791: Konfederacio de indianoj, el Indianao kaj Ohio (shawnee) venkis usonan armeon en la batalo de rivero Wabash (Ohio)


  • 1794: Sub la komando de Aleksandr Suvorov la rusa armeo dum masakro de Praga (dekstraborda Varsovio) murdis ĉirkaŭ 20 mil civilajn loĝantojn - la genocido fiaskigis la insurekcion de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio


  • 1825: En la haveno de Novjorko oni finis konstruadon de la Kanalo Erie


  • 1844: Pollando: en Lvovo malfermiĝis Teknika Akademio (ekde 1920 Lvova Politekniko)


  • 1852: Camillo Benso di Cavour, la "patro" de Itala reĝlando, iĝis ĉefministro de la Regno de Sardio


  • 1861: Seatlo: Vaŝingtona Universitato fondiĝis


  • 1861: Inaŭguro de fervojlinio Vieno-Lvovo


  • 1868: Belga ŝoforo Camille Jenatzy atingis per konstruita de si veturilo barieron de 100 km/h


  • 1884: Grover Cleveland gajnis prezidentan balotadon en Usono (venkante James G. Blaine)


  • 1894: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Vilhelmino kaj Lampetio


  • 1905: Sub premo de strikoj kaj sociaj protestoj caro de Rusio Nikolao la 2-a nuligis enkondukitajn dum lastaj jaroj limigojn de la aŭtonomeco de Finnlando


  • 1911: Franca-germana traktato finis la duan marokan krizon post puĉo en Agadir


  • 1918: Unua mondmilito en Pollando:

    • Transprenita de aŭstra okupanto armea radiotelegrafa stacio en Krakovo disaŭdigis en la pola lingvo; Regenta Konsilio fondis provizoran kabineton de Władysław Wróblewski; Częstochowa: sur Jasna Góra ekflirtis flago de Pollando, hisita de soldatoj de Józef Piłsudski, kiuj senarmigis aŭstrojn en la pilgrim-urbo


    • Pola-ukraina milito: nokte de la 3-a ĝis la 4-a de novembro komenciĝis bataloj por konkeri Przemyśl fare de 30-persona taĉmento de Ukrainaj siĉ-pafistoj, apogata de kamparanoj de najbaraj vilaĝoj; en Lvovo ukrainoj kun mitraloj okupis fervojan stacidomon kaj ĉiun alvenanton brutale kontrolis, pro tio polaj laboristoj ne alvenis labori kaj la trafiko ĉesis, poste ili okupis poŝtejon rompante telegrafan kaj telefonan ligitecon; armitaj legianoj ekbatalis por transpreni armilaron, kaosaj bataloj en la urbo




  • 1921: En Germanio oni fondis Sturmajn Taĉmentojn de Nazia Partio


  • 1921: Korpo de nekonata soldato estis enterigita apud la eterna flamo ĉe la Vittoriano en Romo


  • 1922: Brita egiptologo kaj arkeologo Howard Carter malkovris en Valo de la Reĝoj tombon de la egipta faraono Tutanĥamono


  • 1924: Subskribo de interkonsento kun franca-pola konsorcio pri konstruo de marhaveno en Gdynia


  • 1924: Calvin Coolidge gajnis prezidentan balotadon en Usono


  • 1924: Stanley Baldwin la duan fojon iĝis ĉefministro de Britio


  • 1924: En Dresdeno okazis premiero de la opero Intermezzo de Richard Strauss


  • 1926: Posta reĝo de belgoj Leopoldo la 3-a nuptis la princinon Astrid de Svedio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Germana polico pafmortigis en Bytyń (vojevodio Poznań) 72 polojn kaj en Sieradz 20 polojn kaj judojn; Selbstschutz pafmortigis en Łuków 28 personojn alveturigitaj de malliberejo en Czersk; germanoj deportis de distrikto Bydgoski al Ĝenerala Gubernio ĉirkaŭ 550 personojn; Poznań: altranga komandanto de SS Wilhelm Koppe en Varto-Lando ordonis devigan salutadon al uniformigitaj germanoj flanke de poloj


    • Berlino: dum konferenco kun Hans Frank Hitler aprobis detruon de Reĝa Kastelo en Varsovio kaj rezignon pri rekonstruo de detruita ĉefurbo de Pollando;


    • Soveta invado en Pollandon: en Parizo ministro pri militaj aferoj generalo Władysław Sikorski rajtigis armean ataŝeon en Kovno diplomitan kolonelon Leon Mitkiewicz gvidi evakuan kampanjon de polaj soldatoj de Baltio kaj Finnlando


    • 1940: Uniformitaj germanoj eniris al sidejoj de Juda Komunumo en Varsovio kaj batis enestantajn tie personojn

    • Fermo de pola ambasadejo en Bukareŝto - Konstancon forlasis diplomatiaj kaj konsulaj skipoj postlasante gvidatan de Jerzy Giedroyc Polan Sekcion en Diplomatiejo de Ĉilio, kiu aktivas ankoraŭ dum kelkaj monatoj


    • 1941: En koncentrejo Aŭŝvico ĉi-tage pereis 352 sovetajn militkaptitojn; en Poznań gestapo malkovris laŭvican konspiran multobligilon; polico arestis ĉirkaŭ 50 kamparanojn pro nesufiĉa kvanto da kontingento kun agrikulturaĵoj

    • Germana polico deportis ĝis tiu ĉi tago de Nazia Germanio al Lodza geto 19 827 judojn; hiso de pola ŝipflago super submarŝipo ORP "Jastrząb" (Akcipitro) - unu el la du unuaj transdonitaj ĉi-tage de Usono al Aliancanoj surbaze de pakto Lend-Lease


    • 1942: Germana polico parte bruligis vilaĝon Żdżanne (proksime al Krasnystaw) kaj murdis 22 personojn kaj policaj taĉmentoj pafmortigis en 3 lokoj 56 judojn kaj 5 polojn; ukrainaj naciistoj murdis en Janówka (nun en Rivna provinco) dekkelkajn polojn


    • 1943: Holokaŭsto: en koncentrejoj kiel Majdanek kaj aliaj ene de ĜG kadre de genocida masakro Aktion Erntefest (Tago de rikolto) oni dum du tagoj pafmortigis entute 42 mil judojn; germanoj transportis pli ol 2 mil judojn de Szebnie apud Jaslo al koncentrejo Aŭŝvico, kie estis murditaj per gaso; Centra Komitato de juda partio Bund ricevis 8 mil da usonaj dolaroj transdonitaj de la delegito de pola registaro en ekzilo; provizora polica juĝejo en Krakovo mortkondamnis 10 polojn pro konspira agado; en Rzeszów polico pafmortigis 10 polojn revenĝe pro embusko


    • 1944: Gestapo pafmortigis en bieno Kacperówka (proksime al Grójec) 9 polojn; en Lublin fondiĝis Centra Komitato de Polaj Judoj

    • Germanaj sapeistoj erare eksplodigis parton de Margit-ponto en Budapeŝto; alianca liberigo de Bitola en Makedonio; Radio Vatikana disaŭdigis paroladon de pola kardinalo; Pola Militistaro en Britio donis 5 mil da britaj pundoj por helpo al poloj deportitaj de Varsovio




  • 1946: Efektiviĝis la konstitucio de Unesko, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.


  • 1950: Stalinismo: prezidanto de Supera Milit-Kortumo en Pollando iĝis soveta oficiro Wilhelm Świątkowski; Sekureca Ofico arestis polajn skoltojn el Piotrków Trybunalski, kiuj kontraŭstaris al komunista regopovo - severe punitaj; Komitato de Intelektuloj kaj Katolikaj Agantoj kreiĝis, al kiu aliĝis "pastroj-patriotoj" - kunlaborisma kun komunistaj regopovoj


  • 1952: Dwight D. Eisenhower gajnis prezidentan balotadon en Usono


  • 1952: Nacia Sekureca Agentejo ekfunkciis en Usono


  • 1956: Kontraŭsoveta hungara insurekcio: 58 mil sovetaj soldatoj kun tankoj sub la komando de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov komencis en la dua interveno brutale subpremi hungarojn, post fiasko de taĉmentoj de enlanda Ruĝa Armeo - rezulte de tio ĉirkaŭ 3 mil ribeluloj kaj civiluloj pereis kaj 230 estis kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj, en tio gvidanto de la revolucio, estinta ĉefministro de Hungario Imre Nagy


  • 1964: Premiero de la franca detektiva filmkomedio Fantomaso


  • 1964: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni estis ekziligita de Irano kaj iris al Turkio


  • 1966: Egiptio kaj Sirio kontraktis kontraŭisraelan militistan aliancon


  • 1966: En Florenco per sesmetra ondo inundis rivero Arno detruante multajn antikvaĵojn


  • 1967: En Moskvo oni finis konstrui Ostankinan televidturon


  • 1970: Pasaĝeraviadilo Konkordo duoble transpaŝis rapidecon de sono


  • 1972: Bangladeŝo akiras sian konstitucion


  • 1979: Irana revolucio: Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano (Teherano)


  • 1980: Ronald Reagan gajnis prezidentan balotadon en Usono kaj de la komenco apogis strebojn de poloj por faligi komunismon


  • 1981: En Varsovio renkontiĝis primaso Józef Glemp, Lech Wałęsa kaj generalo Wojciech Jaruzelski por krei Konsilion de Nacia Interkompreniĝo - la registara propono de dialogo maskis planojn de perforta disbato de Solidareco


  • 1982: Ruud Lubbers iĝis ĉefministro de Nederlando


  • 1983: En Katowice oni malkovris Monumenton al la Skoltoj de Septembro - kelkdeko de sileziaj geskoltoj mortfalis aŭ estis murditaj dum la germana okupado


  • 1984: Malfermo de la franca televidkanalo Canal+


  • 1989: En Orienta Berlino okazis la plej granda en Germana Demokratia Respubliko kontraŭregistara manifestacio kun partopreno de 500-700 mil personoj


  • 1993: Jean Chrétien iĝis ĉefministro de Kanado


  • 1995: Ĉefministro de Israelo Jicĥak Rabin estis murdita de juda naciisto post manifestacio en Tel-Avivo


  • 2003: Artur Resizade la duan fojon iĝis ĉefministro de Azerbajĝano


  • 2004: Rusio ratifis Protokolon de Kioto


  • 2004: Prezidento de Palestina Aŭtonomio Jaser Arafat eniris senrevenan komaton


  • 2007: Álvaro Colom Caballeros gajnis prezidentan balotadon en Gvatemalo


  • 2008: Barack Obama kiel la unua afrik-usonano gajnis prezidentan baloton en Usono


  • 2011: En Germanio oni malkaŝis serion de murdoj faritaj de membroj de neonazia Nacisocialista Subtero (NSU)


  • 2014: En estinta koncentrejo Sachsenhausen apud Berlin oni malkovis monumenton dediĉitan al la memoro de pola generalo Stefan Rowecki, murdita tie en 1944



Naskiĝoj |




  • 1265: Alfonso la 3-a, reĝo de Aragono, grafo de Barcelono (m. 1291)


  • 1470: Eduardo la 5-a, reĝo de Anglio, unu el tri regantoj neniam kronitaj (m. 1483)


  • 1501: Pietro Bertani, itala kardinalo (m. 1558)


  • 1574: Erycius Puteanus, belga humanisto, historiisto kaj filologo (m. 1646)


  • 1592: Gerrit van Honthorst, nederlanda pentristo, disĉiplo de Michelangelo Merisi da Caravaggio (m. 1656)


  • 1618: Aŭrangzebo, mogola imperiestro en Barato, fanatika islamano detruanta templojn de hinduismo (n. 1707)


  • 1765: Charles de Villers, franca verkisto kaj filozofo tradukinta verkojn de Immanuel Kant (m. 1815)


  • 1799: Ferenc Gyergyai, hungara juristo, politikisto (m. 1874)


  • 1806: Karl Friedrich Mohr, germana apotekisto kaj kemiisto, eltrovinto de la salo de Mohr (m. 1879)


  • 1829: Philip Sclater, angla advokato kaj zoologo (m. 1913)


  • 1836: Eduardo Rosales, hispana pentristo, reprezentanto de purismo (m. 1873)


  • 1841: Carl Tausig, pola pianisto-virtuozo ĉeĥdevena, komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1871)


  • 1849: Károly Szentgyörgyi Jordán, hungara romkatolika verkisto m. 1927)


  • 1851: Mór Déchy, hungara geografo kaj vojaĝisto (m. 1917)


  • 1864: Dezső Jakab, hungara arkitekto kunlaboranta kun Aladár Sós (m. 1932)


  • 1868: La Bela Otero, hispana dancistino, aktorino de Belle Époque (m. 1965)


  • 1874: Aleksandr Kolĉak, rusa esploristo de la norda poluso, admiralo, kontraŭbolŝevika militisto, ekzekutita (m. 1920)


  • 1878: Béla Szele, hungara, poste rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto (m. 1957)


  • 1890: Klabund, germana verkisto kaj poeto (m. 1928)


  • 1891: Frigyes Karikás, hungara verkisto kaj tradukisto, viktimo de stalinismo (m. 1938)


  • 1893: Sándor Szolnay, rumania hungara pentristo, disĉiplo de István Réti (m. 1950)


  • 1894: Gyula Barabás, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1973)


  • 1906: Imre Horváth, hungara poeto, kies vivkunulino estis Viktória Diamandy (m. 1993)


  • 1908: Joseph Rotblat, pola-brita Nobelpremiita nuklea fizikisto, aktivulo por malpermeso de nukleaj armiloj (m. 2005)


  • 1911: Dmitro Kljaĉkivskij, kolonelo de Ukraina Ribela Armeo, membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, inspirinto kaj ĉefa organizanto de la genocido de poloj en Volinio (m. 1945)


  • 1913: József Venczel, rumania hungara sociologo (m. 1972)


  • 1913: Cathy Schulze, usona esperantistino, fondintino de Nord-Amerika Somera Kursaro, redaktorino de "La Usona Esperantisto" (m. 1999)


  • 1914: András Kós, rumania hungara skulptisto, universitata instruisto (m. 2010)


  • 1915: Wee Kim Wee, prezidento de Singapuro (m. 2005)


  • 1928: Larry Bunker, usona frapinstrumentisto kaj ĵaz-vibrafonisto (m. 2005)


  • 1930: Klára Makkay, rumania hungara kemiistino, edzino de Ferenc Makkay


  • 1930: Lore Krainer, aŭstra kabaredistino kaj pianistino


  • 1931: Bohdan Staŝinski, ukraina oficiro de KGB, profesia murdisto


  • 1932: Thomas Klestil, prezidento de Aŭstrio (m. 2004)


  • 1933: Béla Klement, rumana-hungara pentristo (m. 1992)


  • 1940: Delbert McClinton, usona kantisto kaj harmonika virtuozo


  • 1945: Jürgen Roth, germana publicisto, raportisto kaj esploranta ĵurnalisto rememoriganta maloportunajn faktojn kiel la katastrofo de Smolensk (n. 1945)


  • 1947: Irén Lakatos, rumania hungara grafikistino


  • 1948: Sándor Károly, rumania hungara skulptisto (m. 2000)


  • 1948: Amadou Toumani Touré, prezidento de Malio


  • 1951: Traian Basescu, urbestro de Bukareŝto, membro de Rumana Komunista Partio, prezidento de Rumanio


  • 1951: Csaba Gergely, rumania hungara pentristo kaj grafikisto, lernanto de Ilona Litteczky-Krausz


  • 1952: Modibo Sidibé, ĉefministro de Malio, kavaliro de Honora legio


  • 1955: Matti Vanhanen, ĉefministro de Finnlando


  • 1959: César Evora, meksika aktoro rolinta en telenovelo Duonpatrino


  • 1959: Andreas Kieling, germana faranto de dokumentaj filmoj


  • 1963: Levente Sándor, rumania hungara dizajnisto, fotisto


  • 1964: Barna Pető, hungara grafikisto el Rumanio, budapeŝtano


  • 1976: Daniel Bahr, germana politikisto, ministro pri sano en registaro de Angela Merkel



Mortoj |




  • 1035: Jaromír, ĉeĥa princo el dinastio Premislidoj


  • 1541: Wolfgang Capito, germana humanisto kaj religia reformisto (n. 1478)


  • 1669: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista profesoro pri teologo en Universitato de Lejdeno, filologo, hebreisto (n. 1603)


  • 1698: Rasmus Bartholin, dana matematikisto, fizikisto, scienculo kaj klerulo, malkovrinto de la duobla refrakteco de la lumradio pere de kalcito (n. 1625)


  • 1704: Andreas Acoluthus, germana orientalisto, lingvisto, luterano (n. 1654)


  • 1743: Máté Kornél Hell, slovaka inĝeniero pri minado, inventisto (n. 1653)


  • 1753: Johann Nicolaus Bach, germana komponisto kaj orgenisto el la familio Bach (n. 1669)


  • 1847: Felix Mendelssohn Bartholdy, germana komponisto de romantikismo, malkovrinto de la verkaro de Johann Sebastian Bach (n. 1809)


  • 1850: Gustav Schwab, germana verkisto, lirikisto, pastoro, publicisto kaj eldonisto, amikoo de Ludwig Uhland kaj Justinus Kerner (n. 1792)


  • 1856: Paul Delaroche, franca pentristo, disĉiplo de Antoine-Jean Gros, reprezentanto de akademismo (n. 1797)


  • 1859: János Szilasy, hungara filozofo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1795)


  • 1870: József Thewrewk, hungara antikvaĵkolektisto, verkisto (n. 1793)


  • 1892: Florimond Hervé, franca komponisto, unu el "patroj" de opereto (n. 1825)


  • 1906: Ernst Förstemann, germana historiisto, arkivisto, bibliotekisto, lingvisto kaj la unua deĉifrinto de Majaa skribo (n. 1822)


  • 1908: Tomás Estrada Palma, kuba generalo, unua prezidento (n. 1835)


  • 1918: Wilfred Owen, angla poeto de la unua mondmilito (n. 1893)


  • 1924: Gabriel Fauré, franca komponisto kaj orgenisto, aŭtoro de orkestra komponaĵo Pavano (n. 1845)


  • 1931: Luigi Galleani, itala anarkiisto el Usono, nun vidata kiel anarkia komunisto kaj insurekta anarkiisto (n. 1861)


  • 1939: Charles Tournemire, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1870)


  • 1940: Tivadar Fekete, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto, tradukisto (n. 1894)


  • 1944: Zsigmond Mezey, rumania hungara komponisto, estetikisto (n. 1885)


  • 1957: Shoghi Effendi, israela religiulo, Rabbání, la "Gardanto" de la Bahaa Kredo (n. 1897


  • 1969: Ferenc Szabó, hungara komponisto kaj profesoro (n. 1902)


  • 1971: Mirko Hanák, slovaka artisto, grafikisto, ilustristo (n. 1921)


  • 1973: Karl Heinrich Waggerl, aŭstra verkisto kaj fotisto (n. 1897)


  • 1982: Jacques Tati, franca filmreĝisoro kaj aktoro, prezentinta sin ambaŭrole en la filmo Trafiko (n. 1907)


  • 1988: Jiří Kořínek, ĉeĥa komerca komizo kaj esperantista poezia tradukisto, gajninto de 18 literaturaj premioj, kontribuinta al Slovaka antologio, enestanta en Esperanta antologio, honora membro de ĈEA (n. 1906)


  • 1995: Jicĥak Rabin, israela Nobelpremiita ĉefministro, murdita (n. 1922)


  • 1995: Gilles Deleuze, franca filozofo, reprezentanto de postmodernismo (n. 1925)


  • 2008: Michael Crichton, usona verkisto, kuracisto, reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro (n. 1942)


  • 2010: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (n. 1932)


  • 2013: Lena Karpunina, taĝika esperantistino kaj verkistino rusdevena, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1963)


  • 2015: Károly Horváth, rumania hungara komponisto, deklamisto (n. 1950)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Tago de nacia unueco en Rusio


  • Nord-Marianoj: Tago de Civitaneco


  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de

    • Sankta Karlo Borromeo, itala episkopo


    • Sankta Emeriko de Hungario, hungara princo





Tagoj de semajno |


La 4-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




  • 4-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 4-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 4-a de novembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg