Spišská Belá
Spišská Belá | ||
hungare: Szepesbéla, germane: Zipser Bela | ||
urbo | ||
Spišská Belá | ||
| ||
Oficiala nomo: Spišská Belá | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Kežmarok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Parto(j) | Strážky | |
Rivero | Poprad | |
Situo | Spišská Belá | |
- alteco | 625 m s. m. | |
- koordinatoj | 49°11′09″N 20°27′24″E / 49.18583°N, 20.45667°O / 49.18583; 20.45667 (Spišská Belá) | |
Areo | 33,939 km² (3 393,9 ha) | |
Loĝantaro | 6 215 (31.12.2007) | |
Denseco | 183,12 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1263 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 059 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | KK | |
NUTS | 523828 | |
Situo enkadre de Slovakio | ||
Situo enkadre de Regiono Prešov | ||
Vikimedia Komunejo: Spišská Belá | ||
Retpaĝo: www.spisskabela.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Spišská Belá, hungare Szepesbéla, germane Zipser Bela estas urbo en Slovakio.
Historio |
La loko estis loĝata daŭre ekde la neolitiko. La tataroj detruis la komunumon, tial hungara reĝo Béla la 4-a venigis germanojn. En 1271 Stefano la 5-a donacis urborajton al la komunumo. Dum la mezepoko la urbo famis pri metiistoj, krome apud la urbo pri ŝafobredado. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
En 1910 loĝis en la urbo 2894 da homoj (1258 slovakoj, 1247 germanoj kaj 355 hungaroj). Ĝis 1919 la konsilantrajta urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj |
- romanika preĝejo omaĝe al Padova Sankta Antonio el 1260
kolono pri Maria danke al reveno al Hungario, 1772
- sulfura kuracbanejo en la proksimo
muzeo pri Petzval
Famuloj |
- en la iama Szepesbéla naskiĝis:
hungara biokemiisto Barna Győrffy
- hungaraj matematikistoj Jozefo Petzval kaj Ottó Petzval
- hungara inĝeniero Gyula Ludvigh
- hungara politikisto János Ludvigh
|