Plopi (Teleorman)




Plopi estas vilaĝo en la nordo de distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi apartenas al komunumo Beuca kaj havas ĉirkaŭ 300 loĝantojn.


La nomo Plopi signifas "poploj", kaj efektive tie kreskas poploj, laŭ la bordoj de rivereto Zâmbreasca.


Proksime de Plopi pasas la fervojo inter Piteşti kaj Roşiorii de Vede. Roşiorii de Vede estas la plej proksima urbo; je distanco de ĉ. 30 km voje aŭ 18 km fervoje.


En Polpi troviĝas la plej malnova kverko de Rumanio; ĝi sekiĝis, sed ankoraŭ staras.










Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo