Simon Sudbury






































Simon Sudbury

Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de januaro 1317 (1317-01-01)
en Sudbury

Morto

14-an de junio 1381 (1381-06-14) (64-jara)
en Londono

Kaŭzo de morto

senkapigo

Tombo

Katedralo de Canterbury

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando

Alma mater
Universitato de Parizo

Profesio

politikisto, pastro, juĝisto







v  d  r


Information icon.svg



Simon Sudbury, ankaŭ nomata Simon Theobald of Sudbury kaj Simon of Sudbury (mortis la 14-an de junio 1381) estis Episkopo de Londono de 1361 ĝis 1375, Ĉefepiskopo de Canterbury de 1375 ĝis lia morto, kaj en la lasta jaro da lia vivo Lordkanceliero de Anglio.



Vivo |


Li estis filo de Nigel Theobald, Sudbury (kiel li iĝis pli poste konata) naskiĝis ĉe Sudbury en Suffolk, studis ĉe la Universitato de Parizo kaj iĝis unu el armeaj pastroj de tiu de Papo Inocento la 6-a, unu el la Avignon-papoj, kiuj en 1356 sendis lin je misio al Eduardo la 3-a.


En 1361 Sudbury iĝis Kanceleriero de Salisbury kaj en oktobro de tiu jaro, la papo nomumis lin Episkopo de Londono, lia konsekro okazis la 20-aan de marto 1362. Li baldaŭ servis reĝon Eduardo la 3-a kiel ambasadoro kaj laŭ aliaj manieroj. La 4-an de majo 1375 li sukcedis William Whittlesey kiel ĉefepiskopo de Canterbury, kaj dum la resto de lia vivo estis fidulo de Johano de Gento.


En julio 1377, sekvanta morton de Eduardo la 3-a en junio, Sudbury kronis la novan reĝon, Rikardon la 2-an ĉe Abatejo Westminster, kaj en 1378 John Wyclif ekaperis antaŭ li ĉe Lambeth, sed li faris procezon kontraŭ la reformanto nur sub granda premo.


En januaro 1380, Sudbury iĝis lordkanceliero de Anglio kaj la ribelantaj kamparanoj rigardis lin kiel unu el la ĉefverkintoj de iliaj problemoj. Post kiam ili liberigis John Ball de lia malliberejo ĉe Maidstone, la Kentaj ribelantoj atakis kaj damaĝis la posedaĵon de la ĉefepiskopo ĉe Canterbury kaj Lambeth; tiam, enirante la Turon de Londono, ili kaptis la ĉefepiskopon mem. Tiel nepopulara estis Sudbury ke gardistoj simple permesis la ribelantojn tra la pordegoj.


Sudbury estis portita al Tower Hill kaj la 14-an de junio 1381, li estis senkapigita. Lia korpo poste estis entombigita en Katedralo de Canterbury, kvankam lia kapo (post depreno desur la Ponto de Londono) estas daŭre konservita ĉe la eklezio de Sankta Gregorio ĉe Sudbury en Suffolk, kiun Sudbury parte rekonstruita. Kun lia frato, Johano de Chertsey, li ankaŭ fondis kolegion en Sudbury; li ankaŭ faris iun konstruaĵon ĉe Canterbury.


En marto de 2011, CT-skanado de la mumieca kranio de Sudbury estis farita ĉe la Okcidenta Suffolk-a Hospitalo, kun la intenco de farado de vizaĝa rekonstruo de Sudbury. La rekonstruo estis kompletigita en septembro 2011 fare de jurmedicina fakulo Adrienne Barker ĉe Universitato de Dundee.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Burg Taufers