Doba (Satu Mare)
Doba | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Szamosdob (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 44′ N, 22° 43′ O47.73944444444422.710277777778Koordinatoj: 47° 44′ N, 22° 43′ O | ||
| |||
Alto super maro | 115 m | ||
Poŝtkodo | 447125 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.760 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,212 (en 2011; 1.192 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 137620 | ||
Doba (hungare: Szamosdob) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Boghiș, Dacia, Paulian kaj Traian.
Doba situas ĉe la limo al Hungario; la plej proksima transirejo estas ĉe Petea.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj homoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1 563 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 899 (rumanoj, 16 % da hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio skriba estas el 1543. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homoj |
László Mokk (27-a de aprilo 1912 – Budapeŝto, 29-a de aŭgusto 1996): inĝeniero pri konstruo.
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
|