Fideris













































Fideris




Blazono de Fideris






Fideris


Kantono
Grizono
Distrikto
Prättigau/Davos
Komunumaro
Jenaz

Koordinatoj 

46°54′58″N 9°44′35″O  /  46.91611°N, 9.74306°O / 46.91611; 9.74306 (Fideris)Koordinatoj: 46°54′58″N 9°44′35″O  /  46.91611°N, 9.74306°O / 46.91611; 9.74306 (Fideris)
Nombro de enloĝantoj
613
Areo
25,36 km²
Alteco
897 m super marnivelo
Poŝtkodo
7235
Komunumkodo
3861




Mapo de Fideris





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Fideris (malnova romanĉlingva nomo Fadrein) estas komunumo de la komunumaro Jenaz kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Fideris situas ĉe la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. La rivero formas la nordan limon de la komunumo. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la montoĉeno Hochwang. Al la komunumo apartenas krom Fideris la frakcioj Strahlegg kaj Fideris-Au.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Fideris limas en nordo al Luzein, en oriento al Conters en Prättigau, en sudoriento al Langwies, en sudokcidento al Peist, kaj en okcidento al Jenaz.



Trafiko |


Tra la komunumo Fideris pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la lino de la Retia Fervojo de Landquart al Klosters.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Fideris datiĝas el la jaro 1370 kiel Fidris. La Burgo Strahlegg, kiu situas apud la samnoma vilaĝeto datiĝas el la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Senjoroj de Straiff kaj ek de 1403 al la Grafoj de Togenburgo. La suvereneco apartenis en mezepoko al la Senjorujo Castiel. En la jaro 1436 Fideris aliĝis kiel membro de la tribunalejo Castiel al la Dektribunala Federacio. Origine Fideris estis romanĉlingva. En la 14-a jarcento valzoj almigris kaj fondis sur alteco de 1900 m s.m. la setlejon Tarnuz. En la dua duono de la 16-a jarcento Fideris estis komplete germanigita.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Otto Clavuot: Fideris en Historia Leksikono de Svislando (12-01-2005)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Fideris

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fideris – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Burg Taufers