Furna













































Furna




Blazono de Furna






Furna


Kantono
Grizono
Distrikto
Prättigau/Davos
Komunumaro
Jenaz

Koordinatoj 

46°56′0″N 9°40′0″O  /  46.93333°N, 9.66667°O / 46.93333; 9.66667 (Furna)Koordinatoj: 46°56′0″N 9°40′0″O  /  46.93333°N, 9.66667°O / 46.93333; 9.66667 (Furna)
Nombro de enloĝantoj
205
Areo
33,32 km²
Alteco
1351 m super marnivelo
Poŝtkodo
7232
Komunumkodo
3862




Mapo de Furna





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Furna estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Jenaz kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Furna situas en la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. La kerna vilaĝo situas sur alteco de 1351 m s.m. sur teraso de la orienta deklivo de la monto Furnerberg. La orientan limon de la komunuma formas plimalpli la rivereto de Furna, suda alfluanto de Landquart, kies fonto estas sub la kresto de la montoĉeno Hochwang, kiu formas la sudan limon de la komunuma teritorio, tie sur alteco de 2533 m s.m. ankaŭ situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo Furna konsistas el la setlejoj Hinterberg, Mittelberg, Usserberg, kaj la valza vilaĝeto Danusa.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Furna limas en nordo al Grüsch, en nordoriento al Schiers, en oriento al Jenaz, en sudoriento al Peist, en sudokcidento al Sankt Peter-Pagig, kaj en okcidento al Trimmis.



Trafiko |


La komunumo Furna sitas flanke de la gravaj trafiklokoj. Sur la teritorio de la najbara komunumo Jenaz ekzistas stacidomo kun la nomo Furna, de tie ekzistas poŝtaŭtolinio al la vilaĝo Furna.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Furna datiĝas el la jaro 1479 kiel Furnen. Jam en la jaro 1394 estis menciita la valza setlejo Danusa. Furna apartenis al la Supera Tribunalejo Castels kaj post la tribunala divido al la tribunaejo Castels-Jenaz, kaj apartenis kiel ties parto al la Dektribunala Federacio. Ĝis ĝi fariĝis memstara paroĥo en la jaro 1672 Furna apartenis al la paroĥo Jenaz kaj aliĝis kun ĝi en la jaro 1526 al la reformacio. La preĝejo Sankta Georgo estis konstruita en la jaro 1490, ĝia turo nur en la jaro 1690. En la jaro 1879 estis konstruita la veturebla vojo de Jenaz-Pragg al Furna. En la jaro 1936 estis inaŭgurita poŝtaŭtolinio al la vilaĝo. Elektron Furna ricevis nur en la jaro 1968 kiel unu el la lastaj komunumoj de Svislando.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Otto Clavuot: Furna en Historia Leksikono de Svislando (2006-11-14)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Furna

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Furna – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Burg Taufers