Landquart (rivero)































Landquart

Landquart Brücke4.jpg
La rivero Landquart apud Landquart

Bazaj informoj

Longeco
43 km, kun
Vereinabach 54 km

Akvokolekta areo

616 km²

Averaĝa trafluo
21,3 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo
1339 m, Vereinabach 1800 m
Geografio

Alfluantoj
Schanielenbach
Taschinasbach
Vereinabach
Vestanclabach







v  d  r


Information icon.svg



Landquart estas rivero en Kantono Grizono. La rivero naskiĝas per la kuniĝo de la fontriveretoj Vereinabach kaj Verstanclabach proksimume 10 kilometrojn oriente de Klosters.




Enhavo






  • 1 Datumoj pri Landquart


  • 2 Fonto


  • 3 Fluvojo


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Datumoj pri Landquart |


La rivero Landquart havas mezurita de la kunfluo de la du fontriveroj Vereinabach kaj Vestanclabach longecon de 43 km ĝis la alfluo al Rejno. Se oni kunmezuras la ĉefan fontriveron Vereinabach, ĝia kompleta longeco estas 54 km. Ĝia akvokoleta baseno kovras areon de 616 km², de kiuj 1,4% konsitas el glaĉeroj. La makximuma trafluo mezurita en la stacio Landquart-Felsenbach en la jaro 2010 estis 116 m³/sekundo la 6-an de aŭgusto. La plej malgranda averaĝa trafluo estis mezurita en februaro kun 4,14 m³/sekundo. [1] La unua dokumenta mencio de la rivero Landquart datiĝas el la jaro 1050 kiel ad fluvium langorum. En la jaro 1300 la rivero menciiĝis kiel 1300 Langwar. [2]



Fonto |


La du ĉefaj fontriveroj de Landquart estas Vereinabach, kiu fontas norde de Flüela Wisshorn kiel elfluanto de la Jörilagoj sur alteco de 2489 m s.m.. La lagetoj nutriĝas de Jöri-Glaĉero, kiu kun longeco de proksimume 1 km kaj larĝeco de 700 m apartenas al la malgrandaj Alpoglaĉeroj. La alia fontrivero estas Verstanclabach, kiu fontas el Silvretta-Glaĉero kaj Verstancla-Glaĉero sur alteco de proksimume 2300 m s.m.. La du fontriveroj kuniĝas en Novai sur alteco de 1339 m s.m., kaj ek de la kuniĝo nomiĝas Landquart.



Fluvojo |


Post la kuniĝo de la fontriveroj la rivero fluas okcidentan tra Klosters-Serneus, tiam tra Saas en Prättigau, poste ĝi formas la limon inter Saas en nordo kaj Conters en Prättigau en sudo, tiam ĝi fluas tra Küblis, tiam ĝi formas la limon inter Luzein en nordo kaj Fideris kaj poste Jenaz en sudo. Tiam ĝi gluas tra Schiers kaj poste tra Grüsch. Tiam ĝi formas la limon inter Seewis en sudo kaj Grüsch en nordo. La rivero nun forlasas Pretigovion (germane Prättigau), kiel nomiĝas ĝia valo kaj alfluas al la Koira Rejnvalo. Sur la lastaj du kilometroj la rivero estas la limo inter la komunumoj Malans en nordo kaj Igis en sudo. Rekte antaŭ la alfluo al Rejno dum cent metroj la teritorio de Maienfeld en sudo etendiĝas ĝis la bordo de la rivero.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Hirdodatumoj pri Landquart en la retejo de la Svisa Federacia Oficejo por Medio


  2. Fonto: Otto Clavuot: Landquart (rivero) en Historia Leksikono de Svislando (2001-09-21)



Eksteraj ligiloj |



  • Landquart (rivero) en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale

  • Hidrologiaj datumoj pri Landquart en la retejo de al Svisa Ferderacia Oficejo pri Medio

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Landquart






  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Burg Taufers