Stanisław Lem






Stanislao Lem


Stanisław LEM (pole: Stanislao Lem) (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvivo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.


Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Sovetunio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.


Stanislao Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.



Verklisto |




  • 1987 – Paco sur la Mondo (Pokój na Ziemi)


  • 1983 – Kongreso futurologia (Kongres futurologiczny)


  • 1968 – Rakontoj pri piloto Pirks (Opowieści o pilocie Pirxie)


  • 1968 – Voĉo de Li (Głos Pana)


  • 1965 – Ciberiado (Cyberiada)


  • 1961 – Solaris (filmigita de Andreo Tarkovski (Sovetio) en 1971 kaj de Steven Soderbergh (Usono) en 2002)


  • 1959 – Edeno (Eden)


  • 1957 – Kronikoj stelaj (Dzienniki gwiazdowe)


  • 1955 – Malsanulejo de transformiĝo (Szpital przemienienia) (la unua romano de Lem, ne sciencfikcia, sed iom aŭtobiografia). En 1978 estis farita de Eduardo Zebrovski filmadapto Malsanulejo de transformiĝo.



En Esperanto aperis |



  • Rakontoj el Ciberiado (Cyberiada):


    • La maŝino de Trurl (Elektrybałt Trurla) – tradukis Zbignjevo Ŝenkjeviĉ en Pola Esperantisto 1-2, 1982.

      • La maŝino de Trurl – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.



    • Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – traduko de Matthew McLauchlin de la angla traduko el la pola fare de Mikaelo Kandel. 2002.


      • Kiel saviĝis la mondo (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Vladimiro Ivanov. 2010.


      • Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.




    • La granda batado. – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.




  • El la rememoroj de Ijon Tichy. Novelo el la ciklo Stelaj taglibroj (Dzienniki gwiazdowe). Tradukis Zbignjevo Ŝenkjeviĉ. En: Sferoj 1. – Santander: Grupo Nifo, 1983.


  • Luna nokto – sciencfikcia teatraĵo. Tradukis el la pola Valentino Melnikov. 1998.


  • Surloka esploro (Wizja lokalna) – traduko de Georgo Finkel de la rusa traduko el la pola fare de K. Duŝenko. 2001.


  • Elektitaj rakontoj – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.



Eksteraj ligiloj |




  • Stanisław Lem en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Stanisław Lem en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo de Stanislao Lem (pole, angle, germane kaj hispane)



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg