Bromida acido












































































Bromida acido

Pilka modelo

Struktura formulo
Alternativa(j) Nomo(j)
Bromido de hidrogeno
Kemia formulo HBr
PubChem-kodo
260
ChemSpider kodo
255
CAS-numero-kodo
10035-10-6
Karakterizaĵoj
Acideco (pKa) -9
Molmaso 80,91 g·mol−1
Aspekto senkolora likvaĵo
Denseco 1.49 (48% akva solvaĵo)
g/mL (liquid)
Fandopunkto −11 °C (12 °F; 262 K)
(47–49% akva solvaĵo)
Bolpunkto 122 °C (252 °F; 395 K)
at 700 mmHg
(47–49% akva solvaĵo)
Akva solvebleco 221 g/100 mL
(0 °C) g/100 g (−16.3 °C)
204 g/100 mL (15 °C)
g/mL (85% solvaĵo)
130 g/100 mL (100 °C)
g/100 mL (14.95 °C)
Viskozeco 0.84 cP (-75 °C)

Sekurecaj Indikoj
Riskoj
R34 R37
Sekureco
(S1/2) S7 S9 S26 S45

Pridanĝeraj indikoj
Danĝero


Koroda
C
Koroda



Bromida acido estas forta acido formita per dissolvado de duatomaj molekuloj Bromido de hidrogenoHBr en akvo. La bromida acido kiu bolas konstante estas akva solvaĵo kiu distilas je 124.3 °C kaj enhavas 47.6% da HBr laŭpeze, kiu egalvaloras al 8.89 mol/L. Bromida acido havas pKa = -9, kaj tio igas el ĝi pli fortan acidon ol Klorida acido, sed ne tiel forta kiel la Jodida acido. Bromida acido estas unu el la plej fortaj mineralaj acidoj konataj, kaj perforte reakcias kun fortaj oksidantoj samkiel nitratoj aŭ kloratoj - krom multaj organikaj kombinaĵoj, estigante danĝeron je fajro aŭ eksplodo. Ĝi atakas multajn metalojn formante bruligeblan gason de hidrogeno.




Enhavo






  • 1 Uzoj


  • 2 Sintezo


  • 3 Mineralaj acidoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Uzoj |


Bromida acido estas ĉefe uzata en la produktado de neorganikaj bromidoj, speciale la zinka, kalcia kaj natria bromidoj. Ĝi estas utila kiel reakcianto por generado de organikaj komponaĵoj je bromo, kaj ankaŭ kiel solvanto kaj veterinara kuracilo. Kelkaj eteroj rompiĝas sub la efekto de la bromida acido. Ĝi ankaŭ funkcias kiel katalizilo por alkiligo kaj ekstraktado de certaj metaloj. Per la bromida acido estiĝas gravaj organikaj komponaĵoj utilaj por la industrio tiel kiel alila bromido[1], fenolo[2] kaj bromoacetata acido[3].



Sintezo |


Bromida acido estas preparata en laboratorio pere de la reakcio de Br2, SO2 kaj akvo.




Br2 + SO2 + 2 H2O → H2SO4 + 2 HBr



Pli kutima estas la preparaĵoj en laboratorioj envolvante la produktadon de anhidra HBr, kiu tiam estas dissolvita en akvo.


Bromida acido ordinare estas industrie preparita reakciante eteron kun sulfuro aŭ fosforo kaj akvo. Tamen, ĝi ankaŭ estas elektrolite produktebla. Krom tio, ĝi estas preparebla traktante bromidoj kun neoksidigaj acidoj tiel kiel fosfata aŭ acetata acidoj.


Alia ebleco estas la produktado de la acido kun Sulfata acido 5.8M kaj kalia bromido[4].




H2SO4 + KBr → KHSO4 + HBr



Uzante pli koncentritan sulfatan acidon aŭ permesante ke la reakcia solvaĵo estu supera al 75 °C, la HBr estas oksidigita al gasa bromo. La acido estas purigebla pere de forfiltrado de la KHSO4 kaj per distilado de la akvo ĝis kiam la solvaĵo fariĝas azeotropa[5] (≈ 126 °C kaj premo de 760 torr). La koncentriĝo atingas proksimume 85%.


Bromida acido estas komerce disponebla en pluraj koncentriĝoj kaj purecogradoj.



Mineralaj acidoj |























































Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI
Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO
Hipojodita acido
HFO2
Fluorita acido HClO2
Klorita acido HBrO2
Bromita acido HIO2

Jodita acido
HFO3
Fluorata acido HClO3
Klorata acido HBrO3
Bromata acido HIO3

Jodata acido
HFO4
Perfluorata acido HClO4
Perklorata acido HbrO4
Perbromata acido HIO4

Perjodata acido


Vidu ankaŭ |



  • Kombinaĵoj de hidrogeno

  • Bromo

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero


  • Antoine-Jérôme Balard (1802-1876)

  • Klorida acido

  • Jodida acido

  • Fluorida acido

  • Amonia bromido



Referencoj |





  1. PubChem


  2. New World Encyclopedia


  3. ChemSpider


  4. ChemSpider


  5. Kiam solvaĵo fariĝas azeotropa, tio signifas ke la proporcio de la komponantoj havas konstantan bolpunkton.









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg