8-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 8-a de marto estas la 67-a tago de la jaro (la 68-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 298 tagoj restas.
Je la 8-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1010: Persa poeto Abol-Gasem Ferdoŭsio finis verki Ŝahnameon, la nacian epopeon de persoj kaj taĝikoj
1126: Alfonso la 7-a iĝis reĝo de Leono kaj Kastilio
1297: Pollando: Drawsko Pomorskie iĝis urbo
1440: Vavelo: hungara delegitaro oferis kronon de Hungario al la pola reĝo Ladislao la 3-a
1558: Finnlando: Pori iĝis urbo
1618: Germana astronomo Keplero formulis la trian leĝon
1658: Danio kaj Svedio fiksis sur Sjælland la Traktaton de Roskilde (laŭ gregoria kalendaro)
1669: Granda erupcio de vulkano Etna detruis parton de sicilia urbo Katanio
1702: Anna iĝis reĝino de Anglio kaj Skotio
1782: Usona Milito de Sendependeco: 94 indianojn usona milico murdis en la misiejo de la unueco de fratoj en Ohio
1801: Dum ekspedicio de Napoleono al Egiptio komenciĝis en provinco Aleksandrio franca-brita batalo
1809: La unua fablo de Ivan Krilov aperis
1816: Estontaj papoj Leono la 12-a kaj Pio la 8-a iĝis kardinaloj
1817: Novjorka Borso fondiĝis
1844: Oskaro la 1-a iĝis reĝo de la unio Svedio-Norvegio
1861: Germana astronomo Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris asteroidon Cibelo
1868: 11 francaj maristoj estis murditaj de samurajoj en havenurbo Sakaj apud Osako
1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Apolonio
1899: Frankfurto ĉe Majno: futbalklubo Eintracht Frankfurt fondiĝis
1905: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nanon
1908: En Bostono okazis la tragedia Pafado ĉe la Triangula Fabrikejo, kie 129 virinoj perdis sian vivon dum ili strikis.
1910: Kopenhago: dum la 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco oni proklamis la Internacian tagon de virinoj
1910: Franca aktorino Élise Deroche kiel la unua virino en la mondo ricevis aviadistan diplomon
1917: Februara revolucio: laboristoj de Putilov-fabriko eliris al manifestacio
1920: Danio, Kubo kaj Svislando aliĝis al la Ligo de Nacioj
1933: Pentristo, grafikisto kaj karikaturisto George Grosz el socia realismo perdis germanan civitanecon en Vajmara Respubliko
1934: Fino de la pola-germana dogana milito
1935: Haĉiko, japana akita-hundo (n. 1923) - unu el la japanaj naturaj trezoroj
1937: Hispana Enlanda Milito: batalo de Gvadalaharo komenciĝis
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Kontraŭpolismo: regopovoj de Ĝenerala Gubernio enkondukis tutan kontrolon de la pola publika kultura vivo
Hermann Göring en sia instrukcio interalie ordonis marki polojn (per litero P) kaj laborigi ilin en partoj de Nazia Germanio liberaj de ĉeĥoj kaj soraboj, krome Heinrich Himmler malpermesis eksteroficajn kontaktojn kun germanoj, devigis al registriĝo ĉe polico, limigon de restado en publikaj lokoj kaj malpermesis eniri la samajn restoraciojn, kinejojn kaj teatrejojn; Otavo: intelektuloj de Kanado en protesta letero al la ĉefministro de Kanado, pola registaro en ekzilo en Angers kaj ŝtataj diplomatiejoj en la urbo apelaciis kontraŭ barbareco de germanaj regopovoj direktitaj al loĝantaro de polaj okcidentaj teritorioj, enkorpigitaj kontraŭ internacia juro; Angers: dum kunsido de Nacia Konsilio de Pollando Tadeusz Bielecki deklaris: Ni ne konsentas pri diferencigo de Germanio kaj hitlerismo. Oni ne devas konstrui sur liberigo de Germanio de hitlerismo. Nur la tuta pogromo de Germanio permeos liberigi la mondon de la demono de germana dominado kaj revenigos liberecon al subjugitaj nacioj de Mez-Orienta Eŭropo; en Parizo aperis broŝuro de Luc Durtain, Ce que Hitler prepare en Pologne. Les plus grand crime de l'histoire - dokumentita atesto de militkrimoj; pola konspirejo en Budapeŝto ligis la unuan radian kontakton kun la pola registaro en Parizo
1941: Gestapo arestis en Varsovio kelkdekon de poloj kaj malkovris en Lodzo presejon de konspira revuo "Szaniec" (Reduto) - organo de kristana demokratio, kiu decembre ŝanĝis ties nomon al "Pochodnia" (Torĉo)
Nov-Jorko: en "Nowy Świat" (Nova Mondo) aperis artikoloj Pola diasporo en Monako helpas al polaj rifuĝintoj kaj militkaptitoj kaj Nia propagando - pri sep koncertoj de Artur Rubinstein en Meksiko, krome la ĉefredaktoro Piotr Yolles pro 20-jara socia kaj ĵurnalista laboro ricevis ambulancon je lia nomo, aĉetitan al Pola Armeo
1942: Gestapo pafmortigis en distrikto Sokólski 9 personojn; germanaj regopovoj en Varto-Lando forprenis de paroĥejoj ĝis tiu ĉi tago 1600 librojn kun naskiĝ-atestoj
Nederlandanoj sur Javo subiĝis al japana armeo; japanoj aneksis forlasitan de britoj Jangonon en Birmo; en koncentrejo Dachau troviĝis 6032 poloj
1943: Funkciuloj de gestapo kaj ĝendarmaro pafekzekutis en du vilaĝoj de distrikto Jarosławski 45 kaj 15 loĝantojn, en distrikto Białostocki 11 lokajn kamparanojn kaj en distrikto Konecki 5 personojn; al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto kun 1128 judoj de Berlin, el kiuj SS 485 tuj direktis murdi per gaso; de Varsovio al Aŭŝvico foriris transporto de 49 malliberuloj; en distrikto Konecki establiĝis punlaborejo
1944: Mez-azianoj de Turkestano sub germana komando pafmortigis aŭ murdis per bajonetoj 186 personojn de pola vilaĝo Jamy en distrikto Lubartowski - revenĝe pro atako fare de Popola Armeo kontraŭ orienta legio "Turkestano"; germanoj, revenĝe pro mortigo de unu germana ĝendarmo fare de partizanoj, murdis 91 aŭ 96 loĝantojn de pola vilaĝo Jabłoń-Dobki (Podlaĥio), el kiuj 15 pafmortigis kaj aliajn vivbruligis, krome en 2 aliaj lokoj pafmortigis 18 kaj 12 virojn; en gasejoj de Aŭŝvico germanaj nazioj murdis 3792 ĉeĥajn judojn; Kontraŭpolismo: en Bednarów apud Stanisławów taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris nokte de la 7-a ĝis na 8-a de maro ĉirkaŭ 250 loĝantojn de pola vilaĝo; germana polico forveturigis 59 virinojn de Varsovio al koncentrejo Ravensbrück; gestapo arestis en Radom 48 membrojn de la rezistomovado; germanaj regopovoj evakuis germanan loĝantaron de Ternopilo kaj Lvovo
- En Universitato de Glasgow komenciĝis ciklo de lekcioj pri la pola arto
1945: Grupo de polaj soldatoj fiksis en Balta Maro apud Kołobrzeg polan nacian standardon; Ruĝa Armeo konkeris Bytów kaj okupis Kościerzyna, Skarszewy kaj Słupsk; polaj kaj sovetaj sekurecaj unuoj arestis apud Varsovio 4 membrojn de konspira organizaĵo Stronnictwo Narodowe (Nacia Partio)
1946: Pseŭdokoncilio de Lvovo malfondis Brestan religian union
1946: Eldono de dekreto, laŭ kiu polaj komunistoj alprenis bienojn de Nazia Germanio, Libera Urbo Dancigo kaj de iliaj civitanoj
1950: Sovetunio anoncis posedon de atombombo
1953: Lige al rifuzo publikigi nekrologon de Stalin en n-ro de la 8-a de marto, regopovoj de Pola Popola Respubliko suspendis eldonadon de Tygodnik Powszechny (Semajnrevuo Universala), fonditan de kardinalo Adam Stefan Sapieha - nur decembre 1956 ĝi reaperis (post oficiala kritiko de stalinismo kaj kulto al personeco)
1957: Ganao aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
1959: Tramtransporto en Częstochowa ekfunkciis
1963: Partio Baazo transprenis regon en Sirio
1964: En katedralo de Vavelo okazis solena transpreno de regopovo super la diocezo de Krakovo fare de Karol Wojtyła kiel ĉefepiskopo
1966: En Dublino IRA eksplodigis pilieron kun statuo de Horatio Nelson
1968: Antikomunismo: studenta manifestacio kontraŭ cenzuro en Varsovia Universitato - komenco de Marto 68 en Pollando, polaj komunistoj forpelis dekkelkajn milojn de poldevenaj judoj
1970: La unua prezidento de Kipro ĉefepiskopo Makarios la 3-a vundiĝis post pafalterigo de lia helikoptero flanke de atencintoj
1974: Muzikalbumo Queen II aperis
1974: Parizo: Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle ekfunkciis
1979: Firmao Philips prezentis kompaktan diskon
1983: Dum parolado al Nacia Asocio de Evangelianoj usona prezidento Ronald Reagan nomis Sovetunion imperio de malbono
1983: Enmerkatiĝis IBM PC/XT, la unua persona komputilo kun diskaparato
1985: En Bejruto 80 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis rezulte de nesukcesa bomba atenco kontraŭ sprita gvidanto de libanaj ŝijaistoj , ŝejko Mohammad Hussejn Fadlallah
1996: Premiero de la usona filmo Fargo
2001: Afganio: talibanoj detruis Budhojn el Bamijan
2001: Helpe de Kosmopramo Discovery alvenis al Internacia Kosmostacio ties dua skipo
2005: Rusa armeo anoncis mortigon de Aslan Masĥadov, prezidento de Ĉeĉenio
2010: Turkio: en tertremo en Elazığ pereis 42 personoj kaj pli ol 70 vundiĝis
2012: Terorisma niĝeria islama sekto Boko Haram murdis du inĝenierojn de Britio kaj Italio
2013: Miloš Zeman iĝis ĵurigita prezidento de Ĉeĥio
2014: Sen spuro pereis aviadilo de Malajzia fluglinio fluganta de Kuala-Lumpuro al Pekino kun 227 pasaĝeroj kaj 12 persona skipo
2015: Inaŭguro de la dua linio de la metroo de Varsovio
Naskiĝoj |
1286: Johano la 3-a, duko de Bretonio, filo de Arturo la 2-a (m. 1341)
1495: Johano de Dio, portugala monaĥo, fondinto de ordeno, sanktulo (m. 1550)
1566: Carlo Gesualdo, itala komponisto kaj murdisto (m. 1613)
1607: Johann Rist, germana poeto kaj luterana predikisto (m. 1667)
1622: Friedrich Ulrich Calixtus, germana luterana teologo (m. 1701)
1629: Johano Kájoni, rumandevena hungara franciskano, komponisto (m. 1687)
1702: Anne Bonny, irlanda karibmara piratino (m. 1782)
1714: Carl Philipp Emanuel Bach, germana muzikisto kaj komponisto, filo de Johann Sebastian Bach (m. 1788)
1761: Jan Potocki, pola verkisto, vojaĝisto, historiisto, arkeologo, esploristo, aŭtoro de la romano Manuskripto trovita en Zaragozo (m. 1815)
1804: Ferenc Nagy, hungara reformita pastro, ĝardenkultivisto, ĵurnalisto (m. 1876)
1806: Antonio María Esquivel, hispana pentristo de Bibliaj kaj mitologiaj temoj, portretisto (m. 1857)
1814: Ede Szigligeti, hungara dramverkisto, reĝisoro, aktoro (m. 1878)
1819: Áron Berde, hungara juristo, natursciencisto, meteologo, profesoro (m. 1892)
1821: Karl Werner, aŭstra teologo kaj eklezihistoriisto (m. 1888)
1822: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, konstruisto de naftorafinejo, inventinto de kerosena lampo (m. 1882)
1858: Hans Herrmann, germana pejzaĝpentristo de realismo kaj impresionismo (m. 1942)
1865: Leo Belmont, pola verkisto juddevena, tradukisto de la franca kaj ruslingva literaturo, esperantisto; legebla rete en esperanto (m. 1941)
1869: Josef F. Khun, ĉeĥa instruisto, poligloto kaj esperantisto, poste idisto, kies libro pri Jan Hus estis esperantigita kaj idigita (m. 1928)
1872: Anna Held, usona aktorino, dancistino kaj kantistino pol-juddevena, unu el la plej belaj virinoj en la mondo, promociita de Florenz Ziegfeld junior (m. 1918)
1879: Otto Hahn, germana Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de la nuklea fendado (m. 1968)
1887: Béla Uitz, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1972)
1891: Gábor Gaál, hungara verkisto, literaturhistoriisto, sociologo (m. 1954)
1892: Juana de Ibarbourou, urugvaja poetino konata en Latin-Ameriko, atingebla rete en esperanto (m. 1979)
1899: Vilmos Simon, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1935)
1905: László Szirmai, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, poeto (m. 1929)
1906: Miklós Mester, hungara historiisto, kies manuskriptoj enestas en Hungara Scienca Akademio (m. 1989)
1907: Konstantino Karamanlis, ĉefministro kaj prezidento de Grekio (m. 1998)
1909: László Rajk, hungara komunista gvidanto (m. 1949)
1915: Tapio Rautavaara, finna sportisto, kantisto kaj filmaktoro (m. 1979)
1916: Red Callender, usona usona ĵazbasisto (kontrabaso kaj tubjo) (n. 1992)
1918: István Borghida, hungara art-historiisto kaj artkritikisto (m. 1982)
1921: József Romhányi, hungara poeto, tradukisto (m. 1983)
1922: Ralph Baer, usona inventisto germandevena, "patro" de videoludoj (m. 2014)
1922: Mizuki Ŝigeru, japana filozofo, historiisto, artisto, kaj mangaisto (m. 2015)
1923: Walter Jens, germana verkisto, literaturkritikisto, tradukisto kaj publicisto (m. 2013)
1928: Imola Trella Várhelyi, rumania hungara pentristino
1929: Franciszek Bernaś, pola verkisto kaj historia publicisto, interalie pri komunistaj krimoj kaj malaperigoj, kiel ekz. pri sanskritologo kaj filozofo Leon Cyboran (m. 2015)
1929: Hebe Camargo, brazila televida moderigisto, aktorino kaj kantistino
1929: Géza Saszet, rumania hungara filozofo, poeto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj, patro de Ágnes Saszet
1930: Józef Mélèze-Modrzejewski, pola historiisto de Antikva Grekio kaj Romio, papirusologo (m. 2017)
1937: Géza Bordy, hungara pentristo, filo de András Bordi
1945: Zoltán Csáky, hungara televidredaktoro, laboranta en Hungara Radio kaj Hungara Televizio
1948: László Bogdán, hungara poeto, verkisto, tradukisto
1952: György Selmeczi, rumania hungara/hungara komponisto, dirigento
1957: Katalin Hervai, rumania hungara pentristino, grafikistino
1959: Judit Benkő, rumania hungara muzikologino, ĵurnalistino
1960: József Szilágyi, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
1971: Ildikó Lőrincz, rumania hungara arthistoriistino
1977: James Van Der Beek, usona televida kaj filma aktoro
1980: Lucie Vondráčková, ĉeĥa aktorino kaj kantistino
1986: Cuguko de Takamado, princino de Japanio
1996: Emil Imre, rumania hungara glitkuristo
Mortoj |
646: Felix, katolika sanktulo de Burgonjo, misiinta en East Anglia, la unua episkopo de Dunwich
1126: Urraca la 1-a, reĝino de Leono kaj Kastilio, filino de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio (n. 1081)
1144: Celesteno la 2-a, papo aboliciinta interdikton de Francio, disĉiplo de Abelardo
1223: Wincenty Kadłubek, pola latinlingva kronikisto, episkopo de Krakovo, beatigita (naskiĝis ĉirkaŭ 1161)
1466: Francisko Sforza, itala kondotiero, la unua reganto de la dinastio Sforzoj (n. 1401)
1536: Giovanni Manardo, itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto (n. 1462)
1550: Johano de Dio, portugala monaĥo, pioniro de malsanulflegado, sanktulo (n. 1495)
1558: Pietro Bertani, itala kardinalo, ĉefepiskopo de Fano (n. 1501)
1619: Veit Bach, germana praulo de la muzika familio Bach (naskiĝis ĉirkaŭ 1550)
1702: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Anglio kaj Skotlando (n. 1650)
1731: Ferdinand Maxmilian Brokoff, ĉeĥa skulptisto, reprezentanto de baroko (n. 1688)
1837: Johann Bartholomäus Trommsdorff, germana farmaciisto (n. 1770)
1844: Karlo la 14-a Johano, reĝo de la unio Svedio-Norvegio 1818–1844 (n. 1763)
1869: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto, muzika kritikisto (n. 1803)
1874: Millard Fillmore, la dek-tria prezidento de Usono 1850-1853 apoginta la Hungaran revolucion (n. 1800)
1889: Anton Romako, aŭstra pentristo, antaŭanto de ekspresionismo (n. 1832)
1901: Peter Benoit, flandra komponisto, fondinto de konservatorio en Antverpeno (n. 1834)
1901: Aleksander Gierymski, pola pentristo, reprezentanto de realismo, pioniro de pola impresionismo, desegnisto - pli juna frato de Maksymilian Gierymski (n. 1850)
1917: Ferdinand von Zeppelin, germana generalo, inventinto de zepelino (n. 1838)
1923: Krišjānis Barons, latva verkisto kaj folkloristo (n. 1835)
1923: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda Nobelpremiita fizikisto pro la ekvacio de Van-der-Waals (n. 1837)
1925: Endre Balogh, hungara verkisto, membro de Kemény Zsigmond Társaság kaj Transilvania Literatura Asocio (n. 1881)
1930: William H. Taft, la dudek-sepa prezidento de Usono 1909-1913 (n. 1857)
1942: José Raúl Capablanca, kuba mondĉampiono pri ŝako (n. 1888)
1952: Sári Ferenczi, hungara verkistino kaj literaturhistoriistino (n. 1887)
1957: Emma Nagy, hungara poetino, membrino de litearatura asocio Kemény Zsigmond Társaság (n. 1895)
1957: Johano Esterházy, hungara ĉeĥoslovakia politikisto (n. 1901)
1965: Tadd Dameron, usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj muzikaranĝisto (n. 1917)
1971: Harold Clayton Lloyd, usona komikulo, kunfondinto de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj (n. 1893)
1972: Erich von dem Bach-Zelewski, germana poldevena supera komandanto de SS kaj de polico, militkrimulo respondeca pri subpremo de la ribelo de Varsovio (n. 1899)
1976: Béla Szász, hungara historiisto kaj politikisto (n. 1897)
1992: Red Callender, usona muzikisto kaj ĵaza komponisto (kontrabaso kaj tubjo) (n. 1916)
1993: Billy Eckstine, usona ĵazkantisto kaj bandestro (n. 1914)
1999: Adolfo Bioy Casares, argentina verkisto, amiko kaj kunlaborinto de Jorge Luis Borges (n. 1914)
2004: János Fazekas, rumania hungara komunista politikisto, historisto, publicisto (n. 1926
2005: Brigitte Mira, germana aktorino rusdevena (n. 1910)
2005: Aslan Masĥadov, ĉeĉena prezidento de Iĉkerio, partizano, politikisto, reprezentanto de Kaŭkazia separismo, murdita kiel aliaj prezidentoj de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio (n. 1951)
2008: Tomasz Kucharzewski, pola karateisto kaj piedbato-boksisto (n. 1968)
2016: Claus Ogerman, germana-usona komponisto kaj muzikaranĝisto, laŭreato de Grammy Award (n. 1930)
2017: George A. Olah, usona Nobelpremiita kemiisto hungar-juddevena aplikanta sintezan metanolon por fuelpiloj (n. 1927)
2017: Dave Valentín, usona ĵazflutisto portorikdevena (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro: Sankta Johano de Dio, monaĥo
- En multaj landoj Internacia tago de virinoj (pro la Pafado ĉe la Triangula Fabrikejo)
Tago de patrinoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Respubliko Makedonio, Montenegro, Rumanio, Serbio, Slovenio
Tagoj de semajno |
La 8-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.