Košice









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Košice (apartigilo)


Koordinatoj: 48°43′12″N 21°15′29″E  /  48.72°N, 21.25806°O / 48.72; 21.25806 (Košice)




























































































































Košice

germane: Kaschau, hungare: Kassa, pole: Koszyce
urbo

Dóm svätej Alžbety a Kaplnka sv. Michala, Košice, Slovensko.jpg

Katedralo kaj Preĝejo de sankta Mikaelo





Flag Of Kosice.jpg

Flago



Oficiala nomo: Košice

Kromnomo: Urbo de toleremo

Lando

Slovakio Slovakio
Regiono

Regiono Košice
Historia regiono

Supra Hungarujo

Parto de

Abov
Rivero

Hornád

Supermara alteco
208 m s. m.
Koordinatoj

48°43′12″N 21°15′29″E  /  48.72°N, 21.25806°O / 48.72; 21.25806 (Košice)
Plej alta punkto

Vysoký vrch
 - alteco
851 m s. m.
 - koordinatoj

48°49′28″N 21°09′22″E  /  48.82444°N, 21.15611°O / 48.82444; 21.15611 (Košice)
Plej malalta punkto
Krásna nad Hornádom
 - alteco
184 m s. m.
 - koordinatoj

48°40′09″N 21°20′23″E  /  48.66917°N, 21.33972°O / 48.66917; 21.33972 (Košice)

Areo
242,768069 km² (24 277 ha)

Loĝantaro
233 659 (31.12.2008)
Denseco

962,48 loĝ./km²

Unua skriba mencio

1230
Primatoro
Richard Raši (Smer - SD)

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
040 00
Tel. prefikso
+421-55
Kodo
599981
Aŭtokodoj
KE




Situo enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Slovakio





Situo enkadre de Regiono Košice

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Regiono Košice





Mapo de urbo


Mapo de urbo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Košice

Statistiko: MOŠ/MIS

Retpaĝo: www.kosice.sk


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Demonimo: Košicano

Košice, (koŝice) hungare Kassa [kaŝa], germane Kaschau, pole Koszyce estas urbo en orienta Slovakio, en Regiono Košice (ties centro estas), fine en la samnoma distrikto, kies distriktejo estas. Košice havas la rangojn katolika ĉefepiskopejo kaj luterana episkopejo. En 2013 Košice kune kun la francia urbo Marsejlo estas la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.





Teatro de Koŝice




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Pentopolis


  • 4 Vidindaĵoj


    • 4.1 Iamaj




  • 5 Ĝemelurboj


  • 6 Famuloj


  • 7 Transporto


    • 7.1 Urba trafiko [1]


    • 7.2 Trajna konekto




  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Galerio


  • 10 Referencoj





Geografio |


Košice situas laŭ bordo Hornád, sub piedoj de montoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Prešov.



Historio |


La unua mencio okazis en 1230 pri la komunumo. En 1312 la fortikaĵo estis sieĝita fare de reĝa hungara armeo, ĉar en tiu regiono Mateo Csák regis, ne akceptanta la reĝon. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1347. Parlamento okazis en la urbo en 1374. La fortikaĵo firme kontraŭstaris al Miĥaelo Perényi en 1441 kaj poste al Wladislaw la 1-a. En 1449 la husanoj estre de Giskra venkis la hungarojn. En1491 pola princo Albert ne povis okupi la fortikaĵon. La urbo omaĝis en 1526 al Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio), sed en 1536 orienthungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) okupis ĝin, tamen en 1551 Ferdinando reakiris. En 1604 princo de Transilvanio Stefano Bocskai okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio Gábor Bethlen en 1619 okupis la urbon, en 1625 edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en 1644. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en 1657. En 1677 la aŭstroj okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun grafo Emeriko Thököly okupis en 1682, sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En 1703 la urbo omaĝis al Francisko Rákóczi la 2-a, kiu elektis ĝin ŝatata urbo.


En fine de 1848 kaj komence de 1849 la aŭstroj venkis la hungarojn, sed post monato la hungaroj tamen akiris ĝin. Somere la rusa armeo okupis la urbon. En 1906 oni konstruis domon de Rákóczi kaj reentombigis lin en la preĝejo. En 1910 la urbo estis departementejo de Abaúj-Torna, en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 germanoj, 453 poloj, 227 ĉeĥoj kaj 210 rutenoj). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en 1918, sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en 1919. Tiam laŭ kontrakto de francoj la hungaroj forlasis la regionon, sed spite la kontrakton la rumanoj restis ĉe Tiso. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Laŭ la Arbitracio de Vieno la regiono rehungariĝis. En 1941 nekonataj flugmaŝinoj bombatakis la urbon, sekve Hungario atakis Sovetunion.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bombardado de Kassa.

En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la urbon, la regiono apartenis denove al Ĉeĥoslovakio, poste prezidanto Beneš tie deklaris dekretojn, en kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj.


Nun en 2001 vivis tie 236 093 da loĝantoj (210 340 slovakoj, 8940 hungaroj, 5055 ciganoj, ktp).



Pentopolis |


Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:




  • Kisszeben Sabinov

  • Kassa Košice


  • Eperjes Prešov


  • Bártfa Bardejov


  • Lőcse Levoča



Vidindaĵoj |



  • katolika Katedralo Elizabeto de Hungario (Košice)

  • katolika preĝejo (dominikana) el 1250

  • katolika kirko (franciskana) el la 14-a jarcento

  • luterana preĝejo el 1816

  • ortodoksa preĝejo el 1886

  • preĝejo de kalvario el 1758


  • muzeo pri Orienta Slovakio el la 19-a j.c.


  • turo Orbán

  • domo de Rákóczi


  • Golgoto de 1758 estas pilgrimloko kune kun la apuda preĝejo

  • Ŝtata Teatro de Košice



Iamaj |


  • Reĝa Jura Akademio (Kassa)


Ĝemelurboj |




Domo de Rákóczi en Koŝice




  • Flag of Hungary.svg Miskolc, Hungario


  • Flag of Hungary.svg Budapeŝto, Hungario (partnerurbo)


  • Flag of Germany.svg Wuppertal, Germanio


  • Flag of Russia.svg Sankt-Peterburgo, Rusio


  • Flag of Italy.svg Verona, Italio


  • Flag of Ukraine.svg Uĵhorodo, Ukrainio


  • Flago-de-Polio.svg Rzeszow, Pollando


  • Flag of Turkey.svg Bursa, Turkio


  • Flag of Bulgaria.svg Plovdiv, Bulgario


  • Flag of Germany.svg Cottbus, Germanio


  • Flag of Serbia.svg Niš, Serbio



Famuloj |



  • en Kassa naskiĝis:

    • Beata Sára Salkaházi en 1899


    • hungara advokato Gejza Ferdinandy

    • hungaraj aktoroj Sándor Pethes kaj Ernő Szabó

    • hungara arkeologoj Csanád Bálint kaj Imre Henszlmann

    • hungaraj arkitektoj Béla Benczúr kaj Károly Gerster

    • hungara astrofizikisto Jenő Barnóthy

    • hungara ĉefepiskopo Márton Pethe

    • hungara ĉefministro Ferenc Szálasi

    • hungara feministo Margit Slachta

    • hungara filozofo János Kelemen

    • hungara fizikisto Jenő Klupathy

    • hungara hidrologo Sándor Rohringer

    • hungara historiisto Elek Bolgár

    • hungara geografo Géza Czirbusz

    • hungara grafikisto Jenő Doby

    • hungaraj inĝenieroj Tibor Blattny, Béla Gerster, Samu Haltenberger, Ödön Jónás, Gábor Sváiczer, Imre Rázsó, kaj Sándor Rejtő

    • Béla Boros (instruisto)

    • hungara juristo Sándor Kornél Tury

    • hungara-usona kirurgo Árpád Gerster

    • hungaraj kuracistoj Gusztáv Merényi, Ödön Zalka kaj Ida Urr

    • hungaraj magnatoj kaj politikistoj György Andrássy kaj Manó Andrássy

    • hungara mecenato Andor Semsey

    • hungara mineralogo Béla Mauritz

    • hungaraj ministroj Gyula Ferdinandy, Ferenc Kassai-Schallmayer kaj Vilmos Hellebronth

    • hungara operkantisto Etelka Gerster

    • hungaraj pentristoj Gyula Éder, Gyula Jakoby, Ferenc Klimkovics kaj Henrik Pap

    • hungaraj poetoj Árpád Sárosi kaj Károly Bulcsú

    • hungaraj reĝisoroj Péter Bacsó, Andor Pünkösti, Géza Radványi kaj Frigyes Bán

    • hungara skulptisto József Reményi

    • hungaraj verkistoj Sándor Márai kaj Béla Illés



  • en Košice naskiĝis:

    • hungara kuracisto-farmaciisto József Knoll

    • tenisistino Martina Higgins en 1980

    • hungara inĝeniero Pál Stefanovits

    • hungara kemiisto Iván Szilárd Szép

    • hungara literaturhistriisto Péter Rákos

    • hungara pentristo Ferenc Fiedler



  • en Kassa mortis:

    • hungaraj episkopoj Ignác Fábry, Ferdinánd Pálffy, Ferenc Lénárd Szegedi, András Mokcsay kaj András Szabó

    • hungara jezuito-profesoro Márton Palkovich

    • hungara juristo Károly Flórián

    • hungara oficiro János Korponay

    • hungara arthistoriisto Viktor Myskovszky


    • jezuito, profesoro Gábor Graff

    • jezuito, historiisto Sámuel Timon

    • hungara mecenato pri teatroj Vince Berzeviczy

    • hungara piarista astronomo Dániel Kmeth



  • en Košice mortis:

    • hungara-ĉeĥoslovakiana fizikisto Tibor Kolbenheyer

    • hungaraj-ĉeĥoslovakianaj episkopoj József Csárszky kaj Ágoston Fischer-Colbrie



  • en Kassa/Košice naskiĝis kaj mortis:

    • hungaraj-ĉeĥoslovakianaj (slovakaj) pentristoj Lajos Feld, Gyula Jakoby kaj Lajos Csordák

    • hungaraj-slovakaj pentristoj Elemér Halász-Hradil kaj Béla Klimkovics





Transporto |



Urba trafiko [1] |




Historia elektra tramo kun reklamo al biero Zlatý bažant - servas kiel restoracio


En Košice veturas tramoj, trolebusoj kaj aŭtobusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravný podnik mesta Košice, a. s (ilian retejon vidu ĉi tie [1]). Plej longan tradicion havas tramoj, kiuj komencis veturi en jaro 1891 (tiam temis pri ĉevala tramo), en jaro 1892 vaporaj tramoj kaj en jaro 1914 komencis veturi elektraj tramoj. Tramoj ĉefe ofertas konekton ne nur al loĝkvartaloj, sed ankaŭ al firmao U. S. Steel.


En jaro 1955 komencis esti uzitaj en transporto aŭtobusoj. Ili kune trolebusoj priservas noktan transporton. Kelkaj aŭtobusoj havas gasmotoron.


Trolebusoj estas uzataj de jaro 1993, sed estas nur du linioj.



Trajna konekto |


Košice havas regulan trajnan konekton kun ĉefurbo Bratislava. Krome estas ankaŭ bona konekto kun ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago (unu taga trajno kaj tri noktaj trajnoj). Eblas ankaŭ uzi dufoje dum tago trajnon al Budapeŝto.



Vidu ankaŭ |


  • Hungara Teatro en Kassa


Galerio |






Referencoj |





  1. http://www.spvd.cz/?p=svet/sk/kosice/kosice.html&m=svet/sk/kosice/menu_kosice.html





  • Košice en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Košice en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Košice en Vikivojaĝoj (Turisma gvidilo)







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg