Poznano


































































































Poznań
urbo 

Collage of views of Poznan.PNG


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Lando

Pollando

Ŝtato
Pollando

Regiono

Grandpollando

Provinco
Vojevodio Grandpollando

Fondita en

8-a jarcento

Patrono
Sankaj Petro kaj Paŭlo

Ĝemelurboj

Jyväskylä, Assen, Brno, Ĥarkivo, Hanovro, Nablus, Pozuelo de Alarcon, Nottinghamshire, Rennes, Shenzhen, Toledo

Poŝtkodo
60-001 do 61-890

Aŭtokodo
PO

Telefona antaŭkodo
(+48) 61

Retpaĝaro

http://www.poznan.pl
Politiko

Urbestro
Prezidento de la urbo Ryszard Grobelny
Demografio

Loĝantaro

551 627

Loĝdenso

2 111 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

52° 18′ N, 16° 30′ O52.29277777777816.5075Koordinatoj: 52° 18′ N, 16° 30′ O

Alto
50 - 154 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
261,85 km² (26 185 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]

POL Poznań map.svg





Poznań (Pollando)

DEC
Poznań

Situo de Poznań



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Poznań [+]







v  d  r


Information icon.svg



Poznań ([ˈpɔznaɲ] (Pri tiu ĉi sono elparolo), esperante Poznano, germane Posen) estas la ĉefurbo de la pola provinco Grandpollando (Wielkopolskie) kaj kvina plej granda urbo en Pollando. Ĝi situas ĉe la rivero Varto kaj havas 560 000 loĝantojn. Ĝi havas urbo-statuson ekde la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 1793–1918 kaj al Germanio inter 1939–45.


Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekda la 1-a ĝis la 3-a)[1].


La 28-an de junio 1956, la laboristoj ribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.




Enhavo






  • 1 Prahistorio


  • 2 Historio


  • 3 Poznano nuntempe


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Transporto


    • 5.1 Trajna konekto




  • 6 Urba transporto


  • 7 Internacia kunlaboro


  • 8 Personoj ligitaj kun la urbo


  • 9 Esperanto en Poznano


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Referencoj


  • 12 Ekstera ligilo





Prahistorio |


La unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi ĉe Poznano jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantoj el la okcidento al la oriento keltoj nek la migrantoj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinento gotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj de hunoj, kiuj superlavangis la regionon en la 5-a jarcento.



Historio |


Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano, alportis nur la 9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvoviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortikigita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.




Urbodomo


En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de Pollando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.




Katedralo, turo interne


La unua episkopo de Pollando, Jordan, havis sian sidejon en Poznano en la Katedalo de la sankta Petro troviĝanta sur la insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando.


Kiel skribas la unua pola kronikisto, Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. La katedralon post preskaŭ jarcento oni rekonstruis, kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la jaro 1320 la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.


Poznano devis pli okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo bone evoluis. Poznano estis agnoskita urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la situigo de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole Gdansko kaj Krakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno. En la 15-a jarcento oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.



Poznano nuntempe |




Rigardo al urbocentro


Ĝi estas urbo kun ampleksa kultura heredaĵo sed ankaŭ ĝi forte disvolviĝas ekonomie, interalie en la teksa industrio kaj la novaj teknologioj.
Kiel ĉefa pola urbo pri ekonomio, ĝi eltenas sian heredaĵon el sia pasinteco de urbo ĉe la vojkruciĝo de la ĉefaj vojoj, ĝi ankaŭ okazigas foirojn (Międzynarodowe Targi Poznańskie).


La urbo enhavas ankaŭ unu el la plej famaj universitatoj de Pollando danke al la universitato Mickiewicz (UAM).




Arondismentoj de Poznań



Vidindaĵoj |




Okcidenta fasado de la katedralo de Poznano



  • La katedralo de Poznano, la ĉefepiskopa katedralo Sankta Petro kaj Paŭlo (pole: Bazylika archikatedralna św. Piotra i św. Pawła w Poznaniu), estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Poznano kaj grava historia monumento de la urbo.

  • Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań



Transporto |



Trajna konekto |


Tra Poznano gvidas grava fervoja linio de Berlino al Varsovio. Do estas regula konekto inter tiuj du ĉefurboj ĝuste tra Poznano. Temas pri Berlin-Warszawa-Express - trajnoj. Regulaj direktaj konektoj estas ankaŭ kun Wroclaw.


Fervojlinio Poznań Główny – Szczecin Główny kunigas Poznano kun ĉefurbo de Okcidentpomeria Provinco: Szczecin.



Urba transporto |


En urbo oni povas vojaĝi per busoj aŭ tramoj (vidu artikolon Tramtransporto en Poznano). Inter jaroj 1930 kaj 1970 estis uzitaj ankaŭ trolebusoj.[2]





Internacia kunlaboro |




  • Assen, Germanio


  • Brno, Ĉeĥio


  • Ĥarkovo, Ukrainio


  • Győr, Hungario


  • Hanovro, Germanio


  • Jyväskylä, Finnlando


  • Kutaiso, Kartvelio

  • Nablus, Palestino



Personoj ligitaj kun la urbo |




  • Andrzej Błasik, ĉefkomandanto de aerarmeo


  • Arkady Fiedler, prozisto, raportisto, natursciencisto kaj vojaĝisto


  • Kazimierz Flatau, klavicenisto kaj astrologo


  • Paul von Hindenburg, germana prezidento de Vajmara Respubliko


  • E.T.A. Hoffmann, germana verkisto, komponisto kaj juristo


  • Zdzisław Krygowski, matematikisto kaj kriptologo


  • Janina Lewandowska, kantistino kaj sporta pilotino, murdita


  • Mjeŝko la 1-a, piasta princo


  • Kazimierz Nowak, vojaĝisto kaj raportisto de Afriko


  • Robert Remak, embriologo, fiziologo, kaj neŭurologo


  • Jerzy Różycki, matematikisto kaj kriptologo


  • Paweł Edmund Strzelecki, vojaĝisto kaj esploristo de Aŭstralio


  • Henryk Zygalski, matematikisto kaj kriptologo


  • Marian Żelazek, misiisto en Barato



Esperanto en Poznano |


Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kaj tie fondis Esperanto-grupon en 1908.


En la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań ekde 1997 okazas la trijaraj Interlingvistikaj Studoj sub la gvido de Ilona Koutny.


Nuntempe funkcias en Poznań E-SENCO Kulturo-Socia Societo nome de L. Zamenhof. En Poznano okazas Arkones, kiun organizas E-SENCO.


Poznań estas unu el la plej gravaj Esperanto-centroj en Pollando.



Vidu ankaŭ |


  • Ribelo de Poznań


Referencoj |





  1. Portaloj "Wirtualna Polska" kaj la revuo "Przekrój", 2009-06-18, http://wiadomosci.wp.pl/kat,1347,title,Ranking-miast-polskich-gdzie-sie-zyje-najlepiej,wid,11232108,wiadomosc_prasa.html?ticaid=1d31c


  2. http://www.mpk.poznan.pl/o-mpk/historia




Ekstera ligilo |




  • Poznano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Poznano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg