Nyíregyháza




Koordinatoj: 47°57′11″N 21°43′37″E  /  47.95306°N, 21.72694°O / 47.95306; 21.72694 (Nyíregyháza)







































































Nyíregyháza
urbo

Hősök tere, Kossuth tér felé nézve, Nyiregyhaza11.jpg

Urbocentro de Nyíregyháza





HUN Nyíregyháza COA.jpg

Blazono



Oficiala nomo: Nyíregyháza

Lando

Hungario Hungario
Regiono

Norda Ebenaĵo
Departemento

Szabolcs-Szatmár-Bereg
Historia regiono

Hungara reĝlando

Situo
Nyíregyháza
 - koordinatoj

47°57′11″N 21°43′37″E  /  47.95306°N, 21.72694°O / 47.95306; 21.72694 (Nyíregyháza)

Areo
274,54 km² (27 454 ha)

Loĝantaro
117 852 (01.01.2011)
Denseco

429,27 loĝ./km²

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MEST (UTC+2)
Poŝtkodo
4400
Telefona antaŭkodo
42




Situo enkadre de Hungario

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Hungario



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nyíregyháza

Retpaĝo: www.nyiregyhaza.hu


Nyíregyháza [njiredjhAza]



estas urbego en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kies departementejo estas; en Distrikto Nyíregyháza, kies centro estas; fine la urbo havas memstaran departementan rajton ekde 1990. La loknomo signifas: betulo-eklezio.




Ĉefplaco en Nyíregyháza




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Eduko


  • 3 Famuloj


  • 4 Vidindaĵoj


    • 4.1 Sakralaj vidindaĵoj


    • 4.2 Aliaj vidindaĵoj




  • 5 Esperanto en Nyíregyháza


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Fontoj





Historio |


La unua skriba mencio pri Nyíregyháza devenis el 1209, kie en la jaro 1236 jam estis ankaŭ preĝejo. La tatara invado detruis la vilaĝon, poste la tutan regionon posedis la familio Báthory. Ankaŭ la turkoj okupis la vilaĝon, sed István Bocskai en 1605 reokupis ĝin. En 1620 la regiono apartenis al Transilvanio kaj Nyíregyháza iĝis hajduka urbo. En 1753 la loka bienulo Ferenc Károlyi allogis servutulojn, precipe slovakoj alvenis. En 1786 la vilaĝo ricevas la rangon kamparurbeto, krome la urbeto rajtis aranĝi foirojn jare po 4. En 1837 la urbo ricevis reĝajn monopoliojn. En 1824 jam ĉiuj servutuloj aĉetis la sendependecon, la plena urbo iĝis sendependa. En 1858 la tiel nomata Ebenaĵo-fervojo atingis Nyíregyháza el Pest (urbo) tra Szolnok kaj Debrecen. La urbo prosperis havanta teatron kaj tramon. En 1876 ĝi iĝis centro de la departemento Szabolcs. En 1919 la rumanoj okupis la urbon por 10 monatoj. En 1943 oni forpelis la judojn, en 1945 multaj iris al trudlaboro al Sovetio kiel ero de la postmilita damaĝrekompenco.




Aerfoto pri Nyíregyháza


La urbo havas altlernejojn, el tio jam estas universitato.


Apud la urbo troviĝas la lago Sóstó (=sala lago), apud kiu troviĝas feriada centro. Temperaturo de la laga akvo estas 26 °C. Apud la lago troveblas bestĝardeno kaj etfervojo.



Eduko |


  • Universitato de Nyíregyháza


Famuloj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Nyíregyháza.


  • en Nyíregyháza (tamen iom apude) naskiĝis poeto Mihály Váci

  • en Nyíregyháza naskiĝis:


    • aktoroj Endre C. Turáni, István Dózsa kaj András Márton


    • baletisto György Szakály


    • botanikistoj Lajos Jurányi kaj Lajos Simonkai

    • grekokatolika episkopo Atanáz Orosz


    • fizikisto Sándor Szalay


    • inĝenieroj István Bársony, Miklós Uzsoky kaj István Farbaky


    • instruistoj András Kubacska kaj József Pál Király


    • kuracisto Antal Salamon

    • literaturhistoriisto Gyula Földessy


    • matematikisto András Prékopa


    • ministroj András Benkei kaj Ferenc Juhász


    • pentristo János Aknay


    • pianisto Zoltán Kollonay

    • Károly Nagy (sociologo)


    • verkisto Gábor Nógrádi



  • en Nyíregyháza mortis:


    • agronomo, pedagogo, akademiano Vilmos Westsik

    • aktoroj Irén Erdész kaj András Szigeti

    • grekokatolika episkopo Imre Timkó

    • kuracisto Árpád Eisert

    • luterana episkopo Henrik Geduly





Vidindaĵoj |




Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao



Sakralaj vidindaĵoj |



  • Kunkatedralo Dipatrino (Nyíregyháza)

  • Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao (Nyíregyháza)

  • Preĝejo Sankta Antonio (Nyíregyháza)

  • Preĝejo Duondormo de Dipatrino (Nyíregyháza)

  • Preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Nyíregyháza-Oros)

  • Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza)

  • Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza-Oros)

  • Luterana malgranda preĝejo (Nyíregyháza)

  • Luterana malnova preĝejo (Nyíregyháza)

  • Baptisma preĝejo (Nyíregyháza)

  • Metodista preĝejo (Nyíregyháza)



Aliaj vidindaĵoj |




Statuo de Krúdy en Nyíregyháza



  • Departementa domo (Nyíregyháza)

  • Urbodomo de Nyíregyháza

  • Teatro de Nyíregyháza


  • muzeo (1868)

  • biblioteko

  • Statuo de Gyula Krúdy



Esperanto en Nyíregyháza |


Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.


La 49-a ILEI-Konferenco 2016 okazis en la altlernejo de tiu urbo. De la 30-a de julio ĝis la 6-a de augusto partoprenis 120 personoj el 28 landoj. Okazis instruista trejnado, kursoj por komencantoj, paroligaj rondoj, lingva festivalo, ekskursoj, bankedo kaj koncertoj.



Vidu ankaŭ |


Lago Szelkó



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg