Malaja lingvo






























































Malaja lingvo

Bahasa Melayu - بهاس ملايو

Parolata en

Malajzio, Brunei, Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando, Sudaj Filipinoj

Parolantoj
ĉa, 180 milionoj

Skribo

latina alfabeto, araba alfabeto
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
ms
  ISO 639-2

    Bibliografia
may
    Terminologia
msa
  ISO 639-3
msa
  SIL
msa
  Glottolog
indo1326

Angla nomo
Malay

Franca nomo
malais







v  d  r


Information icon.svg



La malaja lingvo (malaje: Bahasa Melayu) estas parolata en Malajzio, kie la norma formo nomiĝas la malajzia (Bahasa Malaysia), kaj ankaŭ en Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando kaj Brunejo.




Enhavo






  • 1 Gramatiko


    • 1.1 Vortfarado


    • 1.2 Afiksoj




  • 2 Vidu ankaŭ





Gramatiko |


En la malaja lingvo estas 4 vortospecoj: substantivoj, verboj, adjektivoj kaj partikuloj. Substantivoj kaj verboj povas esti bazaj radikoj aŭ pliofte derivataj de aliaj vortoj per diversaj afiksoj.



Vortfarado |


La malaja lingvo estas aglutina lingvo, formanta novajn vortojn per tri metodoj: aldonado de afiksoj al la radiko, formado de kunmetitaj vortoj aŭ ripetado de vortoj aŭ partoj de vortoj.



Afiksoj |


Vortoj-radikoj povas esti substantivoj aŭ verboj, kiuj povas esti afiksitaj por derivi novajn vortojn, ekzemple el masak (kuiri) oni formas memasak (kuiri), memasakkan (kuiri ion por), dimasak (esti kuirata), pemasak (kuiristo), masakan (manĝo, kuiraĵo). Pluraj komencaj konsonantoj mutacias kiam prefiksoj aldoniĝas: sapu (viŝi) iĝas penyapu (ŝvabrilo); panggil (voki) iĝas memanggil, tapis (kribri) iĝas menapis.


Aliajn ekzemplojn de uzado de afiksoj oni povas vidi




  • ajar = instrui


  • ajaran = instruaĵoj


  • belajar = lerni


  • mengajar = instrui


  • diajar = esti instruata (netranzitiva)


  • diajarkan = esti instruata (transitiva)


  • mempelajari = studi


  • dipelajari = esti studata


  • pelajar = lernanto


  • pengajar = instruisto


  • pelajaran = subjekto


  • pengajaran = leciono


  • pembelajaran = lernado


  • terajar = instruita (okaze)


  • terpelajar = bonklerigita


  • berpelajaran = klerigita


Estas 4 tipoj de afiksoj, nome prefiksoj (awalan), sufiksoj (akhiran), konfiksoj (apitan) kaj infiksoj (sisipan). Tiuj afiksoj estas dividataj al substantivaj afiksoj, verbaj afiksoj kaj adjektivaj afiksoj.


Substantivaj afiksoj estas afiksoj, kiuj formas substantivojn el bazaj vortoj. Ekzemploj estas:































































Tipo de afikso
Afikso
Baza vorto
Derivita vorto
Prefikso
pə(r)- ~ pəng-

duduk (sidi)

penduduk (loĝanto, loĝantaro)

kə-

hendak (deziri)

kehendak (deziro)

juru-

wang (mono)

juruwang (kasisto)
Infikso
‹əl›

tunjuk (indiki)

telunjuk (montro, komando)

‹əm›

kelut (senorda)

kemelut (kaoso, krizo)

‹ər›

gigi (dento)

gerigi (dentita klingo)
Sufikso
-an

bangun (veki, konstrui)

bangunan (konstruaĵo)
Konfikso
kə-...-an

raja (reĝo)

kerajaan (reĝlando)

pə(r)-...-an
pəng-...-an

kerja (laboro)

pekerjaan (okupo)


Vidu ankaŭ |


  • Indonezia lingvo



  • Kategorio Malaja lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la Malaja lingvo (Reta enciklopedio)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg