Vjetnama lingvo





























































Vjetnama lingvo

Tiếng Việt

Parolantoj
68 058 620

Skribo
alfabeto de vjetnama lingvo, Ĉin-Vjetnama skribo, vjetnamlingva brajlo

Lingvistika klasifiko

Aŭstralazia

Mon-Kmera

Vjet-Muonga
Vjetnama



Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Vjetnamio

Lingva statuso
1 sekura
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
vi
  ISO 639-2
vie
  ISO 639-3
vie
  SIL
VIE
  Glottolog
viet1252

Angla nomo
Vietnamese

Franca nomo
vietnamien







v  d  r


Information icon.svg



La vjetnama lingvo (vjetname: Tiếng Việt), tona lingvo, estas la lingvo oficiala de Vjetnamujo. Ĝi estas la lingvo denaska de 87% de la loĝantaro Vjetnama, kaj ankaŭ de ĉirkaŭ du milionoj de Vjetnamoj elmigrintaj. Kvankam ĝi enhavas vortojn multajn pruntitajn de la ĉina kaj antaŭtempe oni skribis ĝin per la Hana skribo, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu el la Aŭstralazia lingvaro, el kiuj ĝi havas la plej parolantaron grandan (la dua plej granda, tiu de la kmera lingvo, estas nur dekono de la Vjetnama).




Enhavo






  • 1 Klasifiko


  • 2 Geografia distribuo


    • 2.1 Oficialeco


    • 2.2 Dialektoj




  • 3 Sonoj


    • 3.1 Vokaloj


    • 3.2 Konsonantoj




  • 4 Gramatiko


  • 5 Leksikono


  • 6 Ortografio


    • 6.1 Historio


    • 6.2 Ekzempla Teksto




  • 7 Tonoj


  • 8 Komputilaj aspektoj


  • 9 Vjetnama literaturo en Esperanto


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Eksteraj ligiloj


  • 12 Referencoj





Klasifiko |


La vjetnama estas ano de la Vjet-muonga sublingvaro de la mon-kmera branĉo de la Aŭstralazia lingvaro, familio kiu ankaŭ inkluzivas la kmeran lingvon de Kamboĝo.



Geografia distribuo |


Laŭ Ethnologue, la vjetnama estas ankaŭ parolata en Aŭstralio, Kamboĝo, Kanado, Ĉinio, Ebur-Bordo, Finnlando, Francio, Germanio, Laoso, Martiniko, Nederlando, Nov-Kaledonio, Norvegio, Filipinoj, Senegalo, Tajlando, Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, Usono, kaj Vanuatuo.



Oficialeco |


La vjetnama estas la oficiala lingvo de Vjetnamujo.



Dialektoj |


Estas dialektoj multaj interkompremenlaj de la vjetnama. La ĉefaj tri estas la Norda Vjetnama (Hanoja dialekto), Centra Vjetnama (Hue-a dialekto), kaj Suda Vjetnama (Sajgona dialekto).


Ili malsametas tone, sed la Hue-a dialekto estas iel pli malsama ol la aliaj. La tonoj hỏi kaj ngã estas pli distingeblaj en la norda dialekto ol en la suda. La nuna norma elparolo kaj ortografio estas bazata je la dialekto de kleraj parolantoj en Hanojo.



Sonoj |


La ĉi-postaj tabeloj priskribas la vjetnamajn fonemojn uzante la Internacian Fonetikan Alfabeton.



Vokaloj |


Malvastaj malantaŭaj vokaloj havas rondigon kiel distingaĵo.

































 

Front

Central

Back

Centering

ia~iê [iə̯]

ưa~ươ [ɨə̯]

ua~uô [uə̯]

Close

i/y [i]

ư [ɨ]

u [u]

Close-mid/
Mid

ê [e]

ơ [əː]
â [ə]

ô [o]

Open-mid/
Open

e [ɛ]

a [aː]
ă [a]

o [ɔ]


Konsonantoj |


















































Bilabiala

Alveola

Retrofleksa

Palatala

Velara

Glotala

Plozivo
p/b
t/d, [tʰ]*
ʈ
c
k
 

Frikativo
f/v
s/z
ʂ/ʐ
ɟ 
x


Nazalo
m
n
 
ɲ
ŋ
 

Likvido
 
l
 
 
 
 

* / tʰ/ estas senvoĉa, aspiraciata alveola plozivo



Gramatiko |


La vjetnama lingvo, kiel la ĉina kaj la havaja, estas izoliga lingvo, t.e. ĝi ĉefe esprimas konceptojn po unu morfemo je ĉiu vorto, kaj ne, kiel aglutinaj kaj fleksiaj lingvoj, per multamorfemaj vortoj. Ĝia vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.



Leksikono |


La plejparto de la vjetnama leksikono elvenas de la ĉina. Fakte, dum miljaroj (ĝis 1945) la vjetnaman oni skribis per ĉinaj signoj. Antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, la Vjetnamo vere estis parto de Ĉinio. Ankaŭ, la vjetnama havas kelke da franca leksikono laŭ la pli nova historio de Hindoĉinio.



Ortografio |


Nuntempe, la skribata lingvo uzas la vjetnaman alfabeton [vjetname: (Chữ) Quốc Ngữ; laŭvorte "(skribo de) la nacia lingvo"]; tio estas atribuita al Alexandre de Rhodes. Tio uzas la latinan skribsistemon bazita sur sia uzado en la alfabetoj de latinida lingvaro,[1] speciale la portugala,[2] kun kelkaj digrafoj kaj la aldono de naŭ diakritsignoj - kvar el ili por krei aldonajn sonojn, kaj la aliaj kvin por indiki la tonon de ĉiu vokalo. La multaj diakritoj, ofte du sur la sama litero, rekonebligas skribitan vjetnaman facile.[3]

























































































































































































































Quốc Ngữ (Vjetnama alfabeto)
Litero Nomo Nomo per IFA
Valoro per IFA Proksima prononco

A a
a [aː˧] [], en iuj dialektoj: [æ] a

Ă ă
á [aː˧˥] [a] a

 â
[ɤː˧˥] [ɤ] (vokalo proksima al ŝvao)

B b
bê; bờ [ɓe˧] [ɓ], ʔb
b streĉa

C c
xê; cờ [se˧] Ne antaŭ I, Ê, E. [k]/[], [k͡p̚] post O, Ô, U
k

D d
dê; dờ [ze˧] norde: [z],
sude: [j]
z, j

Đ đ
đê; đờ [ɗe˧] [ɗ], [ʔd] d streĉa

E e
e [ɛ˧] [ɛ] e malferma

Ê ê
ê [] [e] e ferma

G g
giê; gờ; ghê [ʒe˧] [ɣ] g frikativata

H h
hắt; hờ [hat˧˥] [h] h

I i
i; i ngắn [] [i] i

K k
ca Antaŭ I, Ê, E. [kaː˧] [k] k

L l
e-lờ; lờ [ɛ˧ləː˧˩] [l] l

M m
em-mờ;em; mờ [ɛm˧məː˧˩] [m] m

N n
en-nờ; en; nờ [ɛn˧nəː˩] [n] n

O o
o [ɔ˧] [ɔ] o ferma

Ô ô
ô [] [o] o ronda

Ơ ơ
ơ [ɤː˧] [ɤː] (kiel ŝvao)

P p
pê; pờ; bê phở [pe˧] [p]/[] p

Q q
cu; quy; qu [ku˧]
QU: norde: [kw],
sude: [w]
kŭ, ŭ

R r
e-rờ; rờ [ɛ˧ʐəː˧˩] norde: [z],
sude: [ʐ], [ɹ]
z, ĵ, r

S s
ét; sờ; xờ mạnh; xờ nặng [ɛt˧˥] norde: [s],
sude kaj centre: [ʂ]
s, ŝ

T t
tê; tờ [te˧] [t]/[] t

U u
u [] [u] u ronda

Ư ư
ư [ɯ˧] [ɯ] u neronda

V v
vê, vờ [ve˧] norde: [v],
sude : [j]
v, j

X x
ích; xờ; xờ nhẹ [ik˧˥] [s] s

Y y
i dài; i-cờ-rét [i˧zaːj˧˩] [i] i

Duobla konsonantoj



  • GI: same al D.


  • GH: same al G. GH estas literumata antaŭ I, Ê, E.


  • QU: vidu la tabelon.


  • CH: [c] aŭ [] (kiel Esperanta "ĉ"). En la fino de silabo, norde [[ʲk̚]] (kiel "jk" ne-ellasata), sude same al T.


  • KH: norde [x] (kiel "x"), sude [] (kiel "kh").


  • NG: [ŋ] (kiel "ng"), [ŋ͡m] post O, Ô, U. Ĝi estas literumata kiel NGH antaŭ "i", "ê", "e".


  • NH: [ɲ] (kiel "nj"). En la fino de silabo, norde [[ʲŋ]] (kiel "jng"), sude [n] (kiel "n").


  • PH: same al F. Fakte, PH estas uzata multe pli ol F.


  • TH: [] (kiel "th").


  • TR: norde same al CH, sude [[tʂ]] (kiel "cr").



Historio |


Origine latinigo de la vjetnama, ĝin kreis en la 17-a jarcento franca jezuita misiisto nomiĝinta Alexandre de Rhodes (1591 ĝis 1660), bazanta ĝin je skribaĵoj de pasintaj portugalaj misiistoj. Dum la franca okupo de la 19-a jarcento, ĝi populariĝis kaj dum la 20-a jarcento preskaŭ ĉia skribaĵo ŝanĝiĝis al quốc ngữ.


Antaŭ la franca okupo, la unuaj du vjetnamaj skribsistemoj estis bazataj je la Hana skribo:



  • la norma ideografia ĉina simbolaro nomata chữ nho ("klerulaj simboloj", 字儒) antaŭe estis uzata por skribi la literaturan ĉinan lingvon.

  • malsimpla variaĵo, chữ nôm, ("sudaj/vulgaraj simboloj", 字喃) kun simboloj kiuj ne ankaŭ ekzistis en la ĉina simbolaro; tiu sistemo pli bone taŭgis la unikajn fonetikajn trajtojn de la vjetnama kiuj malsamis al la ĉina.


La aŭtentika ĉina skribo, chữ nho, estis pli komune uzata, tamen chữ nôm estis uzata de kleruloj (oni devas povi legi chữ nho por legi chữ nôm). Ambaŭ la du skriboj malkomuniĝis el uzo en moderna Vjetnamujo, kaj chữ nôm preskaŭ malaperas.



Ekzempla Teksto |


Ĉi tiu teksto elvenas el la unuaj ses linioj de Kim Vân Kiều, epopeo de la fama poeto Nguyễn Du, 阮攸; (1765 ĝis 1820). Ĝi originale estis skribita per la skribo chữ nôm (titolita 金雲翹), kaj ankoraŭ estas ofte studata en Vjetnamio.














Chữ nôm
Vjetnama Alfabeto
Esperanta Traduko

𤾓𢆥𥪝𡎝𠊛嗟

𡦂才𡦂命窖羅恄饒

𣦆戈沒局𣷭橷

仍調𥉩𧡊罵忉疸𢚸

邏之彼嗇私豐

𡗶青慣退𦟐紅打慳



Vietnamese chu nom example.svg


Trăm năm, trong cõi người ta,

Chữ tài, chữ mệnh, khéo là ghét nhau.

Trải qua một cuộc bể dâu,

Những điều trông thấy mà đau đớn lòng;

Lạ gì bỉ sắc, tư phong,

Trời xanh quen thói má hồng đánh ghen.



Cent jaroj, en tiu mallonga periodo de homa vivo,

Talento kaj Destino konfliktegas.

Oceanoj fariĝas moruskampoj:

dezerta sceno!

Pli da donaĵoj, malpli da ŝanco, tiel estas la leĝo de Naturo

Kaj oni scias ke la blua ĉielo ĵaluzemas pri rozkoloraj vangoj.






Tonoj |




Tonoj de la vjetnama. La norda dialekto (maldekstra) kaj la suda (dekstra)


La ses tonoj de la vjetnama estas:



























































Tona nomo Priskribo diakritilo Tona konturo Ekzemplo Traduko
Ngang sen tono (sen marko) ˧ (33) Pri tiu ĉi sono a
ma truo
Sắc altiĝas Dekstra korno ˧˥ (35) Pri tiu ĉi sono á
patrino
Huyền malaltiĝas Maldekstra korno ˨˩ (21) aŭ (31) Pri tiu ĉi sono à
trompi
Hỏi malaltiĝas, realtiĝas Hoko ˧˩˧ (313) aŭ (323) aŭ (31) Pri tiu ĉi sono 
mả tombejo
Ngã ekmalaltiĝas, realtiĝas Tildo Norde ˧ˀ˥ (3ˀ5) aŭ (4ˀ5) Pri tiu ĉi sono ã;
Sude same al Hỏi
ĉevalo
Nặng malalta, glotala Subpunkto ˧ˀ˨ʔ (3ˀ2ʔ) aŭ ˧ˀ˩ʔ (3ˀ1ʔ) Pri tiu ĉi sono 
mạ plantido de rizo

Oni skribas tonajn diakritilojn ĉiam super sia vokalo, krom Nặng, kiu estas punkto metata sub la vokalo. Ekzemple, la komuna familinomo Nguyễn komenciĝas per la sono /ŋ/ (la ng de la angla, germana, kaj sveda vortoj Ring), kaj sekvas io simila al "ŭen". La ˜ signifas la tonon ngã, kiu komenciĝas malalte, plimaltaltiĝas, kaj fine altiĝas al la fino de la vorto.


Kiel multaj lingvoj, la vjetnama, origine unusilaba lingvo, kiel videbla en ĝia riĉa tonsistemo kaj silabaj diftongoj kaj triftongoj kiuj intencas distingi inter unusilabaj vortoj, nun estas multasilaba lingvo, klare videbla pro la fakto ke pli ol duono de ĝia abunda leksikono estas multasilabaj kaj kunmetitaj vortoj.



Komputilaj aspektoj |


Unikodo enhavas ĉiun literon necesan por skribi la vjetnaman, do en la Esperanta Vikipedio oni povas simple enmeti la ĝustajn unikodajn literojn.


Ekzistas ankaŭ multaj kodpaĝoj kiuj intencas montri vjetnamlingvajn tekstojn, kiel VISCII kaj CP1258.


Kie oni devas uzi ASCII-on, oni ofte uzas la VIQR-sistemon.



Vjetnama literaturo en Esperanto |



  • Fremdlingva Eldonejo (Hanojo)

  • Esperanto-movado en Vjetnamio



Vidu ankaŭ |


  • Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto


Eksteraj ligiloj |




  • Vjetnama lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Vjetnama lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vjetnama lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Vikipedio en Vjetnama lingvo (Reta enciklopedio)




  • Vietnamese 101 Learn Vietnamese online


Referencoj |




  1. Haudricourt, André-Georges. 2010. The Origin of the Peculiarities of the Vietnamese Alphabet. Mon-Khmer Studies 39: 89–104. (Angle)


  2. Roland Jacques (2002). Portuguese pioneers of Vietnamese linguistics prior to 1650. Orchid Press. (Angle)


  3. Jakob Rupert Friederichsen. 2009. Opening Up Knowledge Production Through Participatory Research? Frankfurt. Page 126. (Angle)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg