Nayarit




Nayarit [najaRIT] (esperantigite : Najarito [1]) estas federacia subŝtato de Meksiko, ĉe ties okcidenta, pacifika bordo.


Ĝi havas areon de 27 000 km² kaj loĝantaron de 0,9 milionoj kaj dividiĝas en 20 komunumojn (municipojn), vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Nayarit.


Ĝia ĉefurbo nomiĝas Tepic; aliaj grava urboj estas Acaponeta, Tecuala kaj Tuxpan. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-NAY".


Al Nayarit apartenas la insularo Islas Marías, kiu situas ĉirkaŭ 90 km de la bordo. Ili estas prizona teritorio ("punkolonio").


Nayarit estis inter la lastaj meksikaj provincoj, kiuj akiris la statuson de subŝtato, je la 1-a de majo 1917. Antaŭe ĝi nomiĝis "Armea Distrikto de Tepic". Ĝia nuna nomo honoras samnoman indianan reganton el la 16-a jarcento, kiu firme rezistis al la kultura konkerado fare de eŭropanoj.



Notoj |





  1. Meksikaj loknomoj




Vidu ankaŭ |



  • Bolanjoso

  • Okcidenta Patrinmontaro



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retpaĝejo




  • Nayarit en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Nayarit en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg