Morelos




Morelos , esperantigite Moreloso, estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, sude de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksiko.


Ĝi dividiĝas en 33 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Morelos. Ĝia ĉefurbo estas Cuernavaca. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-MOR". Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 5.000 km² kaj loĝantaron de 1,6 milionoj.


La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).


En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de Xochicalco, kiuj estas monda kulturheredaĵo, kaj la piramido de Tepozteco.


Signifa rivero estas Rio Grande (ne Rio Grande del Norte), kiu fluas al rivero Atoyac.


La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón.
Dum la meksika revolucio en Morelos estis la komendejo de Emiliano Zapata, komandanto de la suda revolucia armeo.



Vidu ankaŭ |



  • Meksikaj loknomoj

  • Balsasaj sekaj arbaroj




  • Morelos en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Morelos en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo












Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo