5-a de februaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29




























































februaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28




aranĝo de 2019
tagoj

La 5-a de februaro estas la 36-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 329 tagoj restas (330 en superjaroj).


Je la 5-a de februaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -2: La unua romia imperiestro Aŭgusto Cezaro ricevis titolon pater patriae (la patro de la patrujo)


  • 62: Romia Imperio: Pompejo estis 65% detruita de tertremo, kiu antaŭis la tutan detruon de la urbo fare de erupcio de Vezuvio okazonta 17 jarojn poste


  • 1265: Klemento la 4-a iĝis papo


  • 1335: Pollando: Górowo Iławeckie ricevis urborajton


  • 1454: Pollando: en Gdańsk eksplodis ribelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj - oni okupis Grandan Muelejon en Malnova Urbo kaj deklaris malobeon al la ordeno


  • 1564: Dum la milito inter Grandprinclando Litovio kaj Rusio litvoj frakasis la rusan armeon en batalo de Czaśniki (Vicebska regiono) - pereis 10 000 rusoj kun ilia princo


  • 1576: Henriko la 4-a konvertiĝis al katolikismo por certigi rajton al la trono de Francio


  • 1597: Japanio: en Nagasako oni krucumis 26 katolikojn


  • 1679: Fine de la Kongreso de Nijmegen, kiu koncernis la regadon de Ludoviko la 14-a, Reĝlando Francio akiris Franĉkonteon, Cambrai, Valenciennes, Alzacon, Senegalon kaj Francan Gvianon


  • 1740: Papo Klemento la 12-a redonis plenan sendependecon al San-Marino, kiun okupis armeo de hispana kardinalo


  • 1778: Suda Karolino kiel la unua subŝtato de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ratifis Artikolojn de Konfederacio


  • 1783: Tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortiĝis ĉirkaŭ 25 mil homojn en Kalabrio kaj Sicilio


  • 1800: Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando William Pitt subskribis Kontrakto de Unuiĝo de Reĝlando de Granda Britio kaj Reĝlando Irlando


  • 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo komencis sieĝon de Kadizo


  • 1818: Marŝalo de Napoleono Karolo la 14-a Johano iĝis reĝo de Svedio-Norvegio


  • 1831: Rusa armeo komandata de kampa marŝalo Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski eniris Kongresan Pollandon por subpremi la novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio


  • 1853: Caro Nikolao la 1-a decidis montri al publiko kolektojn de la Muzeo Ermitejo


  • 1862: Moldavujo kaj Valaĥio formis Reĝlandon de Rumanio


  • 1869: Aŭstralio: en Moliagul (Viktorio) oni trovis la plej grandan en la mondo naturan aluvian pecegon da oron (62,5 kg)


  • 1885: Belga reĝo Leopoldo la 2-a establis Liberan Ŝtaton Kongo sia propraĵo


  • 1909: Belga kemiisto Leo Baekeland anoncis kreon de bakelito - unua en la mondo plasto


  • 1917: Meksiko ricevis novan konstitucion, validan ĝis hodiaŭ


  • Unua mondmilito:

    • 1918: Germana submarŝipo SM UB-77 sinkigis la ŝipon SS Tuscania transportanta usonajn soldatojn al Eŭropo - 210 personoj pereis



  • 1919: Charlie Chaplin, Mary Pickford, Douglas Fairbanks kaj David Wark Griffith fondis filman studion United Artists


  • 1924: Reĝa Observatorio de Greenwich komencis disaŭdigi per BBC la horan signalon


  • 1932: En Rigo oni subskribis latvan-sovetan pakton pri neagreso


  • 1937: Turkio akceptis kemalismon kiel ŝtatan ideologion


  • 1939: Francisco Franco ekvalidis kiel 68-a prezidento de Hispanio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Supera komandanto de SS kaj polico en Orienta Prusio rekomendis observi polan loĝantaron dum naciaj kaj ekleziaj festoj; "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) publikigis komunikon pri sorto de pola loĝantaro en teritorioj enkorpititaj al Nazia Germanio - ĉirkaŭ 15 mil murditaj, ĉirkaŭ 500 mil "forpelitaj Orienten" (t.e. al Ĝenerala Gubernio), multaj miloj deportitaj en Nazian Germanion aŭ malliberigitaj; en Varsovio konspira gazeto de la Komandejo de Defendantoj de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) apelaciis pri observado kaj notado de la agoj de okupantoj kaj pri "kolektado de atestaĵoj forme de dokumentoj, protokoloj, fotoj kaj priskriboj. Ĉar en tiu ĉi granda proceso pri rekompenco de damaĝoj kaj perdoj ĉiu el ni estos atestanto kaj akuzisto...!"


    • Hitler rekomendis transdoni al germanaj muzeoj la plej valorajn artaĵojn - rabitajn de la katolika eklezio en areoj de Gdańsk-Okcidenta Prusio kaj Varto-Lando; Nov-Jorko: redakcio de "Nowy Świat" (Nova Mondo) skribis: Simile al germanoj, sovetoj arestas kaj forveturigas ĉiujn oficirojn. (...) Akuzistojn, juĝistojn kaj policanojn - pafmortigas. (...) Simile al Germanio, rusoj strebas al rompo de la spirito de rezistomovado. Agado de GPU (post-Ĉeka) ĉiam plivastiĝas. Diference de Gestapo ĝi agas kaŝe, evitante spektaklojn. Poloj restantaj sub soveta okupado diras pri tiea reĝimo ne tiom kun malamo, sed kun abomeno.; en Bukareŝto armea ataŝeo en skribaĵo al divizia generalo Władysław Sikorski prezentis projekton organizi en Rumanio tute ekster la Asocio de Armita Batalado "partizanan-sturman taĉmenton" kun ebeleco uzi ĝin kvarmaniere (antaŭ ĉio sur teritorio de soveta okupado por komenci armitan agadon, en Rumanio, se ĝi enirus al la milito, en teritorio de germana okupado, por provoki eventualan konflikton, ekz. hungaran-sovetan; Lens: Supera Konsilio de Polaj Komercistoj kaj Metiistoj en Francio protestis kontraŭ germanaj reprezalioj de poloj kaj voĉdonis fondi armean flagon por la 4-a regimento de infanterio; Parizo: Aliancanoj decidis apogi Finnlandon per ekspedicia korpuso, traironta Norvegion kaj Svedion; vicreĝo de Brita Hindio renkontiĝis kun Mahatmo Gandhi


    • 1941: Ĉefa Komandejo de la Asocio de Armita Batalado sendis al pola registaro en ekzilo en Londono planon de tutpollanda ribelo en okupata Pollando - realigotan sub la kondiĉoj, kiam pro malvenkoj germanaj soldatoj komencos demoraliĝi ; en Poznań germanoj gilotinis 10 polojn; en konspira satira revuo "Lipa" aperis versaĵo Ekskurso al Berlino, kiu pro makabra humuro estis plurfoje represata ofte kun ŝanĝita titolo, ekz. Berlino post aeratakoj

    • De Londono en sia ĉiusemajna parolo ministro pri informado kaj dokumentado St. Stroński diris pri du nocioj, kiuj en Britio kaj Brita Imperio havas fiksitan valoron, ke la pola soldato scipovas batali kaj la pola nacio rezisti invadon sen paktoj; Nordafrika Fronto: brita 7-a kirasita divizio post albordiĝo al la Golfo de Sirto tranĉis revenvojon al restoj de itala 10-a armeo, reteriĝanta de Bengazi, prenante al mallibero ĉ. 20 mil militkaptitojn (5-a ĝis 7-a de februaro)


    • Britio kaj Libera Francio komencis la batalon de Kereno por konkeri la strategian urbon en itala Eritreo


    • 1942: De la trajno transportanta polajn trudlaboristojn al Nazia Germanio fuĝis apud Żywiec 60 personoj


    • 1943: Germana polico masakris 30 loĝantojn de Lendo Wielkie (proksime al Ryki) pro partizana agado najbare, kaj ĝendarmoj pafekzekutis apud Żyrardów 16 polojn; al koncentrejo Aŭŝvico venis de Lublin transporto de 583 personoj, en tio 301 virinoj; en Ĝenerala Gubernio troviĝis 198 kinejoj, en tio 23 alireblaj nur por germanoj; Sturmaj Taĉmentoj de la Asocio de Polaj Sindikatistoj konfiskis en Varsovio monon troviĝantan en eksterleĝa kazino; en Szczecin kaj Pomerio gestapo arestis, sub riproĉo de spionado favore al Aliancanoj, 40 katolikojn, en tio 11 pastrojn; germanoj komencis likvidi Bjalistokan geton - dum 8 tagoj forveturigis al ekstermejo en Treblinka 10 mil judojn, 2 mil murdante surloke

    • La 4-an/5-an de februaro reĝa aerarmeo atakis Torinon kaj Lorient; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo liberigis Izjum kaj Kramatorskon; konferenco en Alĝero komencita kun partopreno de Winston Churchill, Dwight D. Eisenhower, Charles de Gaulle kaj Henri Giraud; Italio: Benito Mussolini iĝis krome ministro pri eksteraj aferoj kaj Galeazzo Ciano ambasadoro ĉe Vatikano


    • 1944: En fortikigita malliberejo en Poznań parto de malliberuloj dum 4 tagoj ricevis neniun nutraĵon; gestapo likvidis en Varsovio konspiran presejon de Sindikatisma Organizaĵo "Wolność" (Libereco)

    • Ruĝa Armeo ekregis Apostolovon (Dnipropetrovska provinco) dispartigante germanan 6-an armeon; soldatoj de usona 34-a infanteria divizio atingis abatejon sur Monto Kasino, sed estis devigita retiriĝi; Sovetunio: Konsilio de Popolkomisaroj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko elektis sian prezidanton Nikita Ĥruŝĉov; Ĉinio kaj Afganio ligis diplomatiajn kaj komercajn rilatojn


    • 1945: Volinia masakro: en Barysz apud Buĉaĉ taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris 135 polojn, en tio virinojn kun infanoj; Holokaŭsto: Gestapo kaj SS pafmortigis en distrikto Kościerski ĉirkaŭ 200 judinojn de evakua transporto; en Lubuŝio soveta 8-a Gvardia Armeo "liberigis" Górczyca kaj trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Grodków


    • Pacifiko: usona armeo konkeris Manilon; komencita la 4-an de februaro Jalta konferenco, en kiu partoprenis Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill, ĝis hodiaŭ restas simbolo de perfido flanke de okcidentaj aliancanoj kontraŭ Pollando kaj ilia konsento al subigo de Orienta Eŭropo al totalisma soveta imperio; usona 8-a aviada armeo atakis fabrikon de sinteza brulaĵo en Regensburg;




  • 1946: Stalinismo: altrudita interkonsento pri la pola-soveta landlimo de aŭgusto 1945 ekvalidis - Orientaj Limregionoj transiris al Sovetunio


  • 1947: Pola Leĝdona Sejmo, elektita dum falsigitaj de komunistoj balotoj, uzurpe elektis Bolesław Bierut prezidento de Pollando dum manko de Senato - komunista Provizora Registaro de Nacia Unueco (altrudita de Stalin dum konferenco de Jalto) ĉesis aktivi, oni anoncis amnestion


  • 1958: Nasser iĝis prezidento de la Unuiĝinta Araba Respubliko


  • 1971: Usonaj astronaŭtoj Alan B. Shepard Jr. kaj Edgar Mitchell grundiĝis sur la Luno


  • 1979: Irano: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni proklamis kreon de la unua islama registaro


  • 1982: Dum vespera emisio de Televidaj Tagnovaĵoj okazis en Świdnik la unua "promena manifestacio" – interesa formo de la bojkoto de reĝima propagando - la subtera Solidareco alvokis promeni precize ĉi tempe


  • 1985: Hispanio post 16 jaroj malfermis sian landlimon kun Ĝibraltaro


  • 1988: Diktatoro de Panamo Manuel Noriega estis akuzita pri narkotaĵŝakrado kaj monlavado


  • 1989: Brita novaĵkanalo Sky News ekfunkciis


  • 1994: Bosnia milito: 68 pereis kaj pli ol 200 vundiĝis sur foirplaco en Sarajevo rezulte de eksplodo de haŭbizo, pafita de sieĝanta la urbon serba armeo


  • 1996: Włodzimierz Cimoszewicz iĝis ĉefministro de Pollando


  • 1997: Svisaj bankoj transdonis 100 milionojn da svisaj frankoj kiel rekompenco por heredantoj de siaj klientoj, kiuj pereis dum holokaŭsto


  • 2000: Dua rusa-ĉeĉena milito: OMON masakris loĝantojn de vilaĝo Novije Aldi apud Grozno - pereis ne malpli ol 68 homoj


  • 2001: Dum bomba atenco en la metroo de Moskvo 15 personoj vundiĝis


  • 2006: Óscar Arias venkis balotojn pri la prezidanteco de Kostariko


  • 2007: Ekfunkciigo de pramoj sur la itinero Świnoujście (Pollando)-Trelleborg (Svedio)


  • 2008: Somalio: 25 etiopaj elmigrintoj pereis kaj 90 vundiĝis en bomba atenco en haveno Bosaso


  • 2009: Somaliaj piratoj post ricevo de 3,2 mln da usonaj dolaroj liberigis ukrainan ŝipon kun 33 tankoj


  • 2009: Francio: Ligo Komunista Revoluciista malfondiĝis kaj la venontan tagon oni fondis Novan Partion Kontraŭkapitalisman


  • 2009: Pakistano: ne malpli ol 33 personoj pereis en bomba atenco de sinmortiginto apud ŝijaisma moskeo en Dera Gazi Ĥano


  • 2010: Fotoj de la Kosmoteleskopo Hubble montris ke la nanoplanedo Plutono pli ruĝiĝas


  • 2012: Sauli Niinistö gajnis prezidentan baloton en Finnlando



Naskiĝoj |




  • 1438: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (m. 1497)


  • 1505: Gilg Tschudi, svisa politikisto kaj historiisto (m. 1572)


  • 1525: Juraj Drašković, kroata hungara pastro, primaso kaj banuso (m. 1587)


  • 1533: András Dudith, hungara episkopo kroatdevena, pola civitano, humanisto, tutfakulo (m. 1589)


  • 1667: Gottfried Reiche, germana komponisto kaj trumpetisto (m. 1734)


  • 1735: Pál Kray, hungara nobelo, aŭstra generalo (m. 1804)


  • 1770: Alexandre Brongniart, franca geologo-mineralogo, paleontologo, kemiisto kaj zoologo (m. 1847)


  • 1788: Karolo Kisfaludy, hungara poeto, dramverkisto, pentristo (m. 1830)


  • 1788: Robert Peel, ĉefministro de Britio, fondinto de Konservativa Partio (m. 1850)


  • 1804: Johan Ludvig Runeberg, svedlingva finna poeto, aŭtoro de la himno de Finnlando (m. 1877)


  • 1808: Carl Spitzweg, germana romantika pentristo kaj poeto, artisto de la epoko bidermajro (m. 1885)


  • 1810: Ole Bull, norvega violonisto kaj komponisto de romantika epoko (m. 1880)


  • 1821: Hermann von Mallinckrodt, germana katolika politikisto (m. 1874)


  • 1840: Hiram Stevens Maxim, usona inventisto de aŭtomataj pafarmiloj (m. 1916)


  • 1846: Johann Most, germana socialdemokrato, anarkikolektivisto kaj anarkikomunisto populariginta strategion de "propagando pro agado" (m. 1906)


  • 1848: Joris-Karl Huysmans, franca verkisto flandrdevena, aŭtoro de romanoj (m. 1907)


  • 1853: Ernst Beermann, germana instruisto, eks-volapukisto kaj lingvo-planisto, aŭtoro de Novilatiino kaj Novilatin (m. 1936)


  • 1876: Lajos Csiszár, hungara arkitekto, publicisto, redaktoro, membro de la Societo Kemény Zsigmond (m. 1963)


  • 1879: Pál Steiner, hungara, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1959)


  • 1880: Eduard Stettler, svisa esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (m. 1940)


  • 1883: Lajos Nagy, hungara verkisto, novelisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1954)


  • 1885: Béla Bakkay, hungara poeto publikiginta en "La Heroldo" kaj "Paŝtista Fajro" (m. ?)


  • 1887: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio iniciatinta konkurson pri la Monumento de Libereco (m. 1925)


  • 1887: Albert Paris Gütersloh aŭstra verkisto kaj pentristo (m. 1973)


  • 1889: Mária Berde, hungara verkistino, poetino, tradukistino, fratino de Amál Berde (m. 1949)


  • 1893: Roman Ingarden, pola filozofo de fenomenologia skolo kaj estetikisto, teoriulo pri literaturo kaj arto, aŭtoro de 224 laboraĵoj en la pola kaj germana lingvoj (m. 1970)


  • 1897: Franciszek Tokarz, pola pastro, profesoro, esploristo de la hinda kaj ĉina filozofioj, kiujn lekciis en la Katolika Universitato de Lublin, orientalisto, poligloto kaj esperantisto (m. 1973)


  • 1902: Juul Karnas, flandra esperantisto, membro de La Verda Stelo, premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto, redaktoro de "Flandra Esperantisto", prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (m. 1935)


  • 1909: Grażyna Bacewicz, pola komponistino, violonistino kaj instruistino litovdevena, konata de novklasikisma stilo (m. 1969)


  • 1905: Ghissa Éghy, rumania hungara dancistino kaj koreografino (m. (1982)


  • 1914: William S. Burroughs, usona verkisto, reprezentanto de Beat-generacio (m. 1997)


  • 1915: Robert Hofstadter, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta strukturon de nukleonoj (m. 1990)


  • 1924: Anna Sabbat, pola elmigrinta aktivulino en Britio, edzino de Kazimierz Sabbat, unua damo (m. 2015)


  • 1925: László Lázár, rumania hungara kuracisto, neŭropatologo (m. 2009)


  • 1929: Béla Köllő, rumania hungara aktoro, fondintano de la teartrotrupo de Baia Mare (m. 1985)


  • 1929: Fred Sinowatz, aŭstra politikisto, kanceliero (m. 2008)


  • 1933: Jan Werner, ĉeĥa inĝeniero kaj terminologo, tradukisto kaj Esperanto-vortaristo, kunfondinto de Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, gvidanto de la scienc-teknika sekcio de ĈEA, partoprenanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kontribuanto al la Esperanta Bildvortaro


  • 1934: Tamás Kabdebó, hungara verkisto, poeto kaj tradukisto anglen de la poemoj de Attila József kaj Gyula Illyés


  • 1942: Zoltán Sumonyi, hungara verkisto kaj poeto, laŭreato de Salvatore Quasimodo-premio


  • 1944: Tibor Ács, hungara aktoro de Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea


  • 1952: Daniel Balavoine, franca verkisto, komponisto, kantisto (m. 1986)


  • 1953: Mario Eylert, germana juĝisto de Federacia laborjura tribunalo de Germanujo


  • 1964: Piotr Trzaskalski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo


  • 1965: Angéla Sorbán, rumania hungara sociologino


  • 1974: Sándor Vass, rumania hungara grafikisto, universitata adjunkto


  • 1976: Abhishek Bachchan, barata aktoro konata de bolivuda trilero Dhoom 2


  • 1985: Cristiano Ronaldo, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo


  • 1987: Darren Criss, usona aktoro, kantisto kaj komponisto


  • 1992: Kejsi Tola, albana kantistino, konata de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009


  • 1992: Neymar, brazila futbalisto ludanta en Futbala Klubo de Barcelono



Mortoj |




  • 251: Sankta Agata, itala virgulino, martirino kaj sanktulino


  • 523: Alkimo Ekdicio Avito, latinlingva poeto, ĉefepiskopo en Gaŭlujo (n. 450)


  • 1006: Albuino, sudtirola episkopo, sanktulo


  • 1515: Aldo Manuzio, itala libropresisto kaj eldonisto de renesanco (n. 1449)


  • 1590: Bernardino de Sahagún, hispana misiisto, aŭtoro de la verko Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio (naskiĝis ĉirkaŭ 1499)


  • 1679: Joost van den Vondel, nederlanda dramisto kaj poeto, kies verkoj estis esperantigitaj de pluraj tradukistoj (n. 1587)


  • 1705: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo, genealogo, fondinto de heraldiko (n. 1635)


  • 1738: Joseph Süß Oppenheimer, germana juda bankisto, konata de kontraŭjudisma filmo Jud Süß, ekzekutita (n. 1692)


  • 1807: Pasquale Paoli, korsika militisto kaj politikisto, kontraŭulo de Napoleono Bonaparte (n. 1725)


  • 1818: Marcello Bacciarelli, itala pentristo, reprezentanto de baroko kaj klasikismo (n. 1731)


  • 1818: Karolo la 13-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (n. 1748)


  • 1849: Christian Friedrich Kranich, svisa poeto kaj reformita teologo (n. 1784)


  • 1851: Lázár Petrichevich Horváth, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro (n. 1807)


  • 1862: Ignaz Franz Castelli, aŭstra poeto kaj dramisto (n. 1781)


  • 1881: Ludwig Storch, germana verkisto loĝanta en Leipzig kaj Gotha (n. 1803)


  • 1910: Wilhelm Knappe, germana juristo kaj etnologo (n. 1855)


  • 1918: Vernon Castle, usona dancisto de argentina tango (n. 1887)


  • 1927: Inayat Khan, barata muzikisto de la hindia klasika muziko, sufia mistikulo, fondinto de sufia ordeno en Okcidento (n. 1882)


  • 1937: Lou Andreas-Salomé, rusa-germana nobelino, verkistino kaj psikoanalizistino, amikino de poetoj kaj filozofoj (n. 1861)


  • 1942: István Sárándy, hungara porjunulara verkisto (n. 1876)


  • 1947: Hans Fallada, germanan verkisto en stilo de socia realismo (n. 1893)


  • 1956: Imre Sándor, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1993)


  • 1959: Curt Sachs, germana muzikologo, kunfondintoj de la moderna muzikilologio (n. 1881)


  • 1964: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (n. 1880)


  • 1964: Felicián Kupcsay, hungara verkisto, ministerikonsilanto (n. 1876)


  • 1967: Violeta Parra, ĉilia artistino, fondintino de popola muziko (n. 1917)


  • 1969: Thelma Ritter, usona aktorino rolinta en la filmo All About Eve, laŭreatino de la Premio Tony, unu el 3 aktorinoj plej nomumitaj inter nevenkintoj por Oskar-premio (n. 1902)


  • 1971: Mátyás Rákosi, hungara stalinista politikisto juddevena (n. 1892)


  • 1973: Michael Sagmeister, aŭstra politikisto, urbestro (n. 1894)


  • 1974: Majstro Bimba, brazila majstro de luktoarto kapoejro (n. 1900)


  • 1981: Sándor Balogh, hungara reformita pastro, lokhistoriisto (n. 1912)


  • 1981: Hilda Dresen, estona radiotelegrafistino, esperantista poetino, tradukistino, kunlborantino de "Literatura Mondo", enestanta en esperantlingvaj poem-antologio Dekdu Poetoj kaj Estona Antologio, fratino de Helmi Dresen, honora membro de UEA (n. 1896)


  • 1981: Georges Salan, franca kuracisto, rezistomovadano, esperantisto, viktimo de naziaj koncentrejoj (n. 1901)


  • 1983: Sári Megyery, hungara poetino, ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1897)


  • 1999: Wassily Leontief, rusa-usona Nobelpremiita ekonomikisto, kontraŭkomunisto, distingita de Honora legio (n. 1905)


  • 2001: Krzysztof Pigoń, pola fizika kemiisto, profesoro, kies ekstersciencaj verkoj en Pola Popola Respubliko estis tute cenzuritaj (n. 1925)


  • 2005: Michalina Wisłocka, pola kuracistino, ginekologino, ĉelbiologino, seksologino, aŭtorino de filmigita furorlibro La arto de amado (n. 1921)


  • 2008: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto kaj guruo, populariganto de transcenda meditado, konatigata de aŝramo apud Himalajo (n. 1918)


  • 2009: Dana Vávrová, ĉeĥa-germana aktorino kaj reĝisorino rolinta en Comedian Harmonists kaj Lamento (n. 1967)


  • 2019: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro, laboranto de Barrandov studio, konata de la filmoj Knabino sur balailoLa fabela fianĉino revenas (n. 1930)


  • 2019: Hans Haid, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (n. 1938)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Agata, virgulino kaj martirino


Tagoj de semajno |


La 5-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.




  • 5-a de februaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 5-a de februaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg