Villarzel













































Villarzel

Blazono de Villarzel


Blazono de Villarzel

Turo kaj preĝejo de Villarzel


Turo kaj preĝejo de Villarzel
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Brojo-Vully

Koordinatoj 

46°44′54″N 6°54′45″O  /  46.74833°N, 6.9125°O / 46.74833; 6.9125 (Villarzel)Koordinatoj: 46°44′54″N 6°54′45″O  /  46.74833°N, 6.9125°O / 46.74833; 6.9125 (Villarzel)
Nombro de enloĝantoj
380
Areo
7,66 km²
Alteco
622 m super marnivelo
Poŝtkodo
1555
Komunumkodo
5830

Mapo de Villarzel


Mapo de Villarzel







v  d  r


Information icon.svg



Villarzel estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Bildoj





Geografio |


Villarzel situas en la Svisa Mezlando sur la montetoj inter la valoj de Brojo kaj Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Villarzel, La Ville, Sédeilles kun la setlejo Champs Paccot, kaj Rossens, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,66 km², de kiuj 24,1% estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Villarzel limas en nordoriento al Châtonnaye (FR), en sudokcidento al Villaz-Saint-Pierre (FR), en sudsudoriento al La Folliaz (FR), en sudo al Romont, en sudokcidento al la suda parto de Valbroye, en okcidento al Henniez, kaj en nordokcidento al la norda parto de Valbroye.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 188 de Romont al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn norde de la komunumo apud Payerne. Pere de poŝtaŭtolinio de Romont al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Villarzel datiĝas el la jaro 1228 kiel Vilarsel. Villarzel formis dum mezepoko kune kun Sédeilles, Cerniaz, Villars-Bramard, Rossens, Marnand kaj Granges kastlanvoktejon, kiu apartenis al la regejo de la episkopo de Laŭzano. Dum la jaro 1212 ĝis 1220 la episkopo de Laŭzano konstruigis en Villarzel burgon kun ringmuro. En la jaro 1536 Villarzel estis konkerita de Berno kaj submetita al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully. Kun efiko de la 1-a de julio 2006 la ĝis tiam autonomaj komunumoj Rossens kaj Sédeilles estis integritaj al la teritorio de la komunumo Villarzel.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Gilbert Coutaz: Villarzel en Historia Leksikono de Svislando (2012-03-16)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Villarzel

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Villarzel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg