Henniez













































Henniez

Blazono de Henniez


Blazono de Henniez

Henniez


Henniez
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Brojo-Vully

Koordinatoj 

46°44′33″N 6°52′59″O  /  46.7425°N, 6.88306°O / 46.7425; 6.88306 (Henniez)Koordinatoj: 46°44′33″N 6°52′59″O  /  46.7425°N, 6.88306°O / 46.7425; 6.88306 (Henniez)
Nombro de enloĝantoj
263
Areo
2,63 km²
Alteco
484 m super marnivelo
Poŝtkodo
1525
Komunumkodo
5819

Mapo de Henniez


Mapo de Henniez







v  d  r


Information icon.svg



Henniez estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Ekonomio


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Henniez situas en la Svisa Mezlando ĉe la sudorienta bordo de la rivero Brojo, proksimume 10 kilometrojn sudsudokcidente de la distriktĉefurbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Henniez kaj la setlejoj Le Replan, Station de Henniez kaj Anciens Bains de Henniez.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,61 km², de kiuj 24,1% estas kovritaj de arbaro, 56,3% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Henniez limas en nordo kaj en sudo al la komunumo Valbroye, en oriento al Villarzel, kaj en okcidento al Villeneuve (FR).



Trafiko |


Tra Henniez pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano.



Ekonomio |


La plej konata entrepreno en Henniez estas la mineralfonto Sources Minérales Henniez SA, kiu en la jaro 2007 estis akirita de Nestlé kaj kunigita kun ties propra entrepreno Nestlé Waters (Suisse) SA. La mineralakvo de Henniez estas la plej vendata mineralakvo en Svislando. La mineralakvofonto de Henniez estis konata en la romia epoko kaj uzita sub la berna regado.[3]



Historio |


La unua dokumenta mencio de Henniez datiĝas el la jaro 1380 kiel Ennyt. La mineralakva fonto, kiu estis forte konektita kun la sorto de Henniez, jam estis malkovrita dum romia epoko. Dum mezepoko Henniez estis episkopa subvoktejo de Lucens. Dum la berna regado de 1536 ĝis 1798 ĝi estis regita de berna vokto. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi fariĝis parto de la Distrikto Moudon, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[4]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Retejo de la mineralfonto Henniez


  4. Fonto: Valérie Favez: Henniez en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-11)



Eksteraj ligiloj |


  • Informoj pri la komunumo Henniez

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Henniez – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg