Frankfurto ĉe Majno














































































Frankfurto ĉe Majno





Blazono

Frankfurto ĉe Majno (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Flago

Federacia lando

Hesio

Distriktaro

Distriktaro Darmstadt

Distrikto

Eksterdistrikta urbo

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

50°7′N 8°41′O  /  50.117°N, 8.683°O / 50.117; 8.683 (Frankfurto ĉe Majno)Koordinatoj: 50°7′N 8°41′O  /  50.117°N, 8.683°O / 50.117; 8.683 (Frankfurto ĉe Majno)

Alto super la marnivelo

112 m

Areo
248,31 km²

Loĝantaro
732688 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
069

Poŝtkodo
60001–60599
65901–65936

Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993
6000
6230

Aŭtomobila kodo
F

Oficiala Municipokodo
06412000

NUTS
DE712

Subdivido
46 urbopartoj (Stadtteile)

Urbestro

Peter Feldmann (SPD)

Oficiala retejo

https://www.frankfurt.de/







v  d  r


Information icon.svg



Frankfurt am Main [FRANKfurt am Majn], esperantlingve Frankfurto ĉe Majno, estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 732688 loĝantojn. 29 procentaĵoj de la logantaro estas eksterlandanoj. Frankfurt estas eksterdistrikta urbo, sed ĝi administre apartenas al la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio. La urbo havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj, interalie la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo. La urbo estas la koro de la ekonomia regiono Rejno-Majno.


En la urbo naskiĝis la fama germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Frankfurto havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon.




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Servoj


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Publika transporto


  • 6 Amaskomunikiloj


  • 7 Famuloj


  • 8 Monda Ĉampionado de Futbalo 2006


  • 9 Partneraj urboj


  • 10 Esperanto


  • 11 Eksteraj ligiloj





Vidindaĵoj |


Ĉirkaŭ la centra placo "Römerberg":



  • domgrupo "Römer" kun urbodomo kaj Imperiestra Salono (eksa kronadejo de germanaj imperiestroj)

  • vico da trabfakaj domoj, novkonstruitaj en stilo tre multe trovebla ĝis la Dua Mondmilito

  • domo "Wertheim", unu el tre malmultaj trabfakaj domoj en la urbocentro kiu restis post la milito

  • Paŭlo-preĝejo (foto dekstre), germana parlamentejo dum la jaroj 1848/49, nun muzeo kaj solenaĵejo



    la Paŭlo-Preĝejo




  • Bartolomeo-preĝejo, populare nomata "Dom" (katedralo)

  • Nikolao-preĝejo

  • elfositaj romiaj kaj mezepokaj muroj

  • muzeoj: pri urba historio, pri ludiloj, Schirn (arta ekspozicio) k. a.


En la cetera urbocentro:



  • malnova operejo (nun uzata ĉefe kiel koncertejo)

  • malnova juda tombejo (nur rigardebla de ekstere aŭ kun gvidanto)

  • preĝejoj: Leonhardt, Katharinen, Liebfrauen

  • muzeoj: pri judoj, pri prahistorio, pri Goethe, pri moderna arto

  • superrigardoj: senkoste de Zeilgalerie; pli alta, sed pagenda de Maintower


Je la alia flanko de Majno troviĝas la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj trabfakaj domoj (sed ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreske en kvartalo Höchst, plej ofte nur konata pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".


Plie:



  • ĉina ĝardeno (tuj ekster la centro)


  • Palmĝardeno (kun vitraj domoj, pagenda)

  • naturhistoria muzeo Senckenberg (fama pro dinosaŭro-skeletoj)

  • mono-muzeo de la germana ŝtata banko (senkosta)

  • pliaj vidindaĵoj en Höchst, ekz. la palaco de industriisto Bolongaro

  • rondveturo per historia tramo "Ebbelwei-Express"



Servoj |


  • Universitato de Frankfurto



Frankfurt-main-skyline.jpg


Historio |


Frankfurto havis longan historion de memreganta urbo. Dum la periodo de la Sankta Romia Imperio, ĝi estis libera regna urbo, post la Viena Kongreso de 1816 ĝis 1866 eĉ sendependa urboŝtato, la libera urbo Frankfurto.


En la jaro 1848 renkontiĝis en la Paulskirche en Frankfurt la unua libere elektita Nacia Asembleo de Germanujo.



Ekonomio |


Henninger-bierfarejo estis grava bierfarejo en Frankfurto. La bierfarejo havas siajn radikojn en la bierfara domo de Eberhard Stein el 1655. Nun ĝia posedanto estas la Radeberger grupo kaj ĝi ankoraŭ ekzistas kiel varomarko.



Publika transporto |



Frankfurt am Main - Netzplan Schienennahverkehr.png


La publikan transporton de suda Hesio kunordigas Rhein-Main-Verkehrsverbund (RMV). Vidu tie por biletaj informoj.


Longdistancaj kaj regionaj trajnoj: Frankfurto havas grandan kapostacion okcidente de la centro. Sub resp. apud la ĉefa flughavena halo ekzistas du fervojstacioj: La unua, pli malnova, estas nun uzata de regionaj kaj lokaj trajnoj, ĉe la dua haltas longdistancaj. Ankaŭ la suda stacio (en Sachsenhausen) havas konsiderindan rolon por fervojoj.


Lokaj (ĉirkaŭurbaj) trajnoj: Por la tiel nomata S-Bahn (simbolo S-Bahn-Logo.svg) ekzistas tunelo de la ĉefstacio al la urbocentro kaj plu sub Majno al la sudoriento. Tiu ĉefa akso transprenas ankaŭ funkcion de metroo. De ĝi la linioj disradias al la ĉirkaŭantaj urboj. Ankaŭ la okcidentaj kvartaloj kaj la flughaveno estas tiel konektitaj kun la centro.


Enurba trafiko: kerno estas reto da metrooj (simbolo (simbolo U-Bahn.svg) kun tri ĉefaj aksoj (iom tramecaj, vidu tram-metroo). De la nord-suda ĝi pluveturas ankaŭ al la apudaj urboj Oberursel kaj Bad Homburg. Krome ekzistas tramoj kaj busoj.



Amaskomunikiloj |


Frankfurter Rundschau (prononco [FRANKfurta RUNTŝaŭ], mallonge FR) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de aŭgusto 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. La mempriskribo de la Frankfurter Rundschau kiel "maldekstre liberala" fontas de la ĉefa redaktoro el la unuaj jaroj de la gazeto, Karl Gerold (1906-1973).


Frankfurter Allgemeine Zeitung (mallonge FAZ) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de novembro 1949 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.


Frankfurter Neue Presse (prononco [FRANKfurta noje PREse], mallonge FNP) estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde 15-a de aprilo 1946 aperas ĉiutage (la dimanĉa eldono nomiĝas Neue Presse am Sonntag).



Famuloj |



  • Carl Remigius Fresenius

  • Franz Varrentrapp


  • Jürgen Roth, ĵurnalisto

  • En la urbo mortis hungara bankisto Lipót Baranyai.



Monda Ĉampionado de Futbalo 2006 |






Frankfurto estis unu el la gastigantaj urboj de la Monda Ĉampionado de Futbalo 2006



Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Frankfurto. En la tute alikonstruita stadiono kun fermebla tegmento en arbarego sude de la urbocentro, kiu dum la turniro havis 43.324 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.


Dum la tiama tempo estis videblaj tiom multe da germanaj flagoj tra la tuta germanujo, kiom ne estis videblaj ekde la dua mondmilito. Kelkaj el tiuj flagoj ankoraŭ restas hisitaj hodiaŭ en individuaj ĝardenoj aŭ balkonoj tra Frankfurto.


Ekzistis pluraj ofertoj por futbalemuloj, kiuj alvojaĝis sen enirbiletoj stadionaj kaj ne plu ricevis tiajn biletojn nigramerkate, tamen vidi la matĉojn – unu el ili estis la Majna Areno, ekranego meze de la rivero Majno en Frankfurto kaj spektejo kun miloj da sidlokoj je la riverbordo.





La Majna Areno (vidu priskribon en la teksto)



Partneraj urboj |


Frankfurto havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:




  • Flago-de-Francio.svg Lyon (Francio), ekde 1960


  • Flago-de-Britio.svg Birmingham (Britio), ekde 1966


  • Flago-de-Italio.svg Milano (Italio), ekde 1971


  • Flago-de-Ĉinio.svg Kantono (Guǎngzhōu) (Ĉinio), ekde 1988


  • Flago-de-Hungario.svg Budapeŝto (Hungario), ekde 1990


  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Prago (Ĉeĥio), ekde 1990


  • Flago-de-Nikaragvo.svg Granado (Nikaragvo) ekde 1991


  • Flago-de-Pollando.svg Krakovo (Pollando) ekde 1991


  • Flago-de-Japanio.svg Yokohama (Japanio) ekde 2011


Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:




  • Flago-de-Egiptio.svg Kairo (Egiptio) ekde 1979


  • Flago-de-Israelo.svg Tel-Avivo (Israelo) ekde 1980


  • Flago-de-Kanado.svg Toronto (Kanado) ekde 1989


  • Flago-de-Germanio.svg Leipzig (Germanio) ekde 1990


  • Flago-de-UAE.svg Dubajo (UAE) ekde 2005




Esperanto-strato en Frankfurto



Esperanto |


La Esperanto-Societo Frankfurto estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. Unuaj aktivaĵoj de la societo okazis dum la jaro 1904. Dum la frua 20-a jarcento en la urbo propagandis Karl Wallon.


En la kvartalo Sachsenhausen, en Fritz-Kissel-Siedlung, troviĝas tri stratoj, kies nomoj rilatas al Esperanto: Esperantostraße, Ludwig-Zamenhof-Weg kaj Carl-Barthel-Weg.


En Frankfurto okazis la 2-a SAT-Kongreso 1922, la 18-a Germana Esperanto-Kongreso (1929), la 4-a kaj la 7-a Novjara Renkontiĝo (2005 kaj 2008).



Eksteraj ligiloj |



  • paĝoj de la urbo, germanlingvaj

  • urba panoramo de Frankfurto ĉe Majno
















Enciklopedio de Esperanto
Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.



Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto



Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12a ĝis 16a de aŭgusto 1921; ĉirkaŭ 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprezidanto Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. - Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30a de marto ĝis 2a de aprilo 1929. Paroladoj Esperant-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur al Esperanto.






  • Frankfurto ĉe Majno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Frankfurto ĉe Majno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
























blazono de Hesio

Administra divido de Hesio

distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) |
distriktaro Gießen (la mezo) |
distriktaro Darmstadt (la sudo)



distriktoj

Bergstraße |
Darmstadt-Dieburg |
Fulda |
Gießen |
Groß-Gerau |
Hersfeld-Rotenburg |
Hochtaunus |
Kassel |
Lahn-Dill |
Limburg-Weilburg |
Main-Kinzig |
Main-Taunus |
Marburg-Biedenkopf |
Odenwald |
Offenbach |
Rheingau-Taunus |
Schwalm-Eder |
Vogelsberg |
Waldeck-Frankenberg |
Werra-Meißner |
Wetterau



eksterdistriktaj urboj

Darmstadt |
Frankfurto ĉe Majno |
Kaselo |
Offenbach |
Wiesbaden











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg