Florenco





















































































Florenco

Firenze-Stemma.png
El arĝento kun lilio el gorĝo.
Ŝtato

Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono

Flag of Tuscany.svg Toskanio
Provinco

Provincia di Firenze-Stemma.svg Florenco

Geografia situo

43° 47′ N, 11° 15′ O43.78333333333311.25Koordinatoj: 43° 47′ N, 11° 15′ O
Alto super marnivelo
50 m
Areo
102 km²
Loĝantaro

382 258 (2017)
Loĝdenso

3 748 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj
Galluzzo, Settignano
Najbaraj komunumoj

Bagno a Ripoli, Campi Bisenzio, Fiesole, Impruneta, Scandicci kaj Sesto Fiorentino
Patrono

Sankta Johano Baptisto
Festa tago

24-a de junio
Nomo de loĝantoj

fiorentini
Poŝtkodo
50100
Imposta kodo
D612
Kodo laŭ ISTAT
048017
Telefona prefikso
055
Retpaĝo

oficiala retejo

RedDot.png

Loko en mapo







v  d  r


Information icon.svg



Florenco (itale Firenze fi'rɛnt͡se) estas urbo en norda Toskanio, en centra Italio, ĉe la Rivero Arno.


Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375 000, krom antaŭurba loĝantaro de 200 000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono Toskanio; ĝi estis dum jarcentoj la ĉefurbo de eta ŝtato (la Duklando de Florenco kaj poste la Grandduklando de Toskanio) kaj mallonge (1865-1871) de la tuta Reĝlando de Italio. Ĝin longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj. Krome la urbo estas la administra centro de provinco de Italio, kiu ekde la jaro 2015 havas la oficialan nomon metropola urbo Florenco.


Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Itala Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Urbopartoj




  • 2 Historio


  • 3 Monumentoj


    • 3.1 Aliaj vidindaĵoj




  • 4 Servoj


  • 5 Sporto


  • 6 Notindaj homoj el Florenco


  • 7 Ĝemelaj urboj


  • 8 Esperanto


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Florenco kuŝas en la valo de la rivero Arno, kiu kreas malgrandan ebenaĵon inter la nordaj Apeninoj kaj la montetoj de Chianti.



Urbopartoj |



  • Galluzzo estas parto de la kvartalo 3a de la urbo Florenco en la suda pinto de la Florenca komunumo. Ĝi estas konata ĉefe pro la fama Florenca Kartuzio.


Historio |


La registrita historio de Florenco komenciĝis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio fare de romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.




Historia centro de Florenco


Ĝi fariĝis «Aŭtonoma Urbo» ekde 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en gravan ekonomian potencon en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.


El 80 000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj travivis kelkajn ribelojn ĝis kiam la familio Mediĉoj prenis la urbestradon. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentojn.


La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanion ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento situis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)


En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe danke al turismo (tre grava pro la pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco. En 1966 estis grava inundo kiam estis urbestro Piero Bargellini.


En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.



Monumentoj |




La Palazzo Vecchio ĉe la Piazza della Signoria


La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj ludas gravan rolon en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉecon pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komence konstruita fare de la etruskoj kaj la sola ne difektita dum la Dua mondmilito


Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.


La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Malnova Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.


En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kiu gastigas la privatan artan kolekton de la familio Mediĉoj; ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.


La Loggia dei Lanzi estas konstruaĵo ĉe la Piazza della Signoria: ĝi entenas aron da famaj skulptaĵoj, inter ili:



  • La rabo de la junaj Sabininoj (Giambologna, 1583)

  • Herkulo kaj la Kentaŭro (Giambologna, 1599)

  • Perseo kaj Meduza (Benvenuto Cellini, 1554)


La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ per la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) (kie?) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio. En la baptejo Sankta Johano videblas interalie la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a.




Aliaj vidindaĵoj |



  • Galerio Uffizi

  • Palaco Bargello

  • Ponte alle Grazie

  • Baziliko de Sankta Laŭrenco de Florenco

  • Baziliko de San Miniato al Monte

  • Baziliko Santa Croce (Florenco)

  • Placo Santa Croce

  • Laŭrenca Biblioteko

  • Florenca Kartuzio



Servoj |



  • Nacia Centra Biblioteko de Florenco

  • Universitato de Florenco



Sporto |


La loka futbala teamo estas Fiorentina.
Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.



Notindaj homoj el Florenco |




Florenco




  • Baccio D'Agnolo

  • Taddeo Alderotti

  • Dante Alighieri

  • Giovanni Boccaccio

  • Filippo Brunelleschi

  • Benvenuto Cellini

  • Leonardo Dati

  • Carlo Dati

  • Corso Donati

  • Dino del Garbo

  • Joseph Anton Johann Habsburg

  • Bartolomeo Karduĉo

  • Vincento Karduĉo

  • Makiavelo

  • Lorenzo dei Medici

  • Michelangelo

  • Eugenio Montale

  • Aldo Palazzeschi

  • Andrea del Sarto

  • Girolamo Savonarola

  • Leonardo da Vinci



  • en Florenco mortis:


    • hungara arthistoriisto Miklós Boskovits

    • hungara politikisto Gábor Prónay

    • hungara-franca lingvisto Károly Jenő Ujfalvy




Ĝemelaj urboj |


Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.



  • Eŭropa Unio:


    • Dresdeno (Germanio)


    • Edinburgo (Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando)


    • Reims (Francio)


    • Kaselo (Germanio)


    • Turku (Finlando)


    • Ateno (Greklando)


    • Riga (Latvio)




  • Eŭropo krom Eŭropa Unio:


    • Kievo (Ukrainio)


    • Tirano (Albanio)



  • Aliaj urboj tra la mondo:


    • Ajuno (Okcidenta Saharo)


    • Asmara (Eritreo)


    • Esfahano (Irano)


    • Fez (Irano)


    • Filadelfio (Usono)


    • Kyoto (Japanio)


    • Kuvajto (Kuvajto)


    • Nankino (Ĉinio)


    • Nazareto (Israelo)


    • Salvador de Bahio (Brazilo)




Esperanto |


la 30-an de decembro 1905 fondiĝis en Florenco grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona Esperanto-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, advokato Viterbo. En Florenco mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala Esperantista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (la 1-a Itala Kongreso de Esperanto) okazis en Florenco je 21-23 de marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Florenco organizis nacian asocion inter Esperantistaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Luigi Scarselli en Florenco verkis en tiuj jaroj la verkon "Marŝo de la Esperantistoj".



Vidu ankaŭ |




  • Universala Kongreso 2006 en Florenco

  • Nacia Centra Biblioteko de Florenco

  • Longitudo de Florenco


  • Alkermeso, loka tradicia likvoro




  • Florenco en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Florenco en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo


  • Florenco: Virtuala vojaĝo (angle kaj itale)

  • retpaĝaro de la UK 2006 en Florenco


  • reta turisma gvidilo pri la urbo (angle, itale, germane, france)

  • Ĉefaj eventoj de la romano Ojstro fare de Etelo Liliano Vojniĉ okazas en Pizo kaj Florenco. Legebla france, germane, angle, ruse kaj en Esperanto kun ilustraĵoj el du filmoj





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg