Brojo









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la svisia vilaĝo Brojo. Brojo estas ankaŭ vilaĝo en Francio







































Brojo
Broye/Brüw

Picswiss VD-49-23.jpg
Brojo apud Payerne

Bazaj informoj

Longeco

79 km

Akvokolekta areo

850 km²

Averaĝa trafluo
3,97 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

1 200 m

Enfluejo
Lago de Neŭŝatelo

- Alteco

429 m
Geografio

Alfluantoj
Eta Glano







v  d  r


Information icon.svg



Brojo (en la franca lingvo Broye, malnova germanlingva nomo Brüw, en la germana lingvo nuntempe prononcata Broje) estas rivero en la kantonoj Friburgo kaj Vaŭdo.




Enhavo






  • 1 Fonto


  • 2 Fluvojo


  • 3 Historio


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Fonto |


La rivero Brojo formiĝas pere de diversaj malgrandaj fontrojoj, kiuj alfluas de la monto Niremont kaj la montoĉeno Alpettes, kiu apartenas al la Friburgaj Antaŭalpoj kaj formas apud Semsales ĉirkaŭ la koordinatoj 47°34′27″N 6°55′42″O  /  47.57417°N, 6.92833°O / 47.57417; 6.92833 (Brojo)Koordinatoj: 47°34′27″N 6°55′42″O  /  47.57417°N, 6.92833°O / 47.57417; 6.92833 (Brojo) la riveron Brojo.



Fluvojo |


La rivero fluas unue sudokcidenten laŭlonge de la Antaŭalpoj, sed tiam turniĝas norden kaj fluas tra la Friburga Mezlando. Sude de Moudon la rivero pasas tra ravino, tiam ŝanĝas la fludirekton nordorienten. Post Payerne la valo de Brojo malfermiĝas al vasta kvin kilometrojn larĝa ebenaĵo. Antaŭ ĝia alfluo al la Lago de Morato, al ĝi alfluas ĝis ĉefa alfluanto, la Eta Glano. Apud Bas-Vully Brojo denove elfluas el Lago de Morato kaj nun en la tiel nomita Brojo-Kanalo fluas al la Lago de Neŭŝatelo.



Historio |


La unua historia mencio de Brojo datiĝas el la jaro 1155 kiel Brodiam. En la jaroj 1852, 1876, 1888, 1895 kaj 1944 la rivero kaŭzis gravajn inundojn, pro kio ĝi sur grandaj partoj de ĝia fluvojo estis kanaligita.[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Marianne Rolle: Brojo en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-08)



Eksteraj ligiloj |


  • Hidrodatumoj de Brojo apud Payerne

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Broye – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo