Friburgo












































Friburgo

Blazono de Friburgo


Blazono de Friburgo




Urba panoramo



Panoramo de la urbo
Kantono
Friburgo
Distrikto
Sarino

Koordinatoj 

46°48′22″N 7°9′46″O  /  46.80611°N, 7.16278°O / 46.80611; 7.16278 (Friburgo)Koordinatoj: 46°48′22″N 7°9′46″O  /  46.80611°N, 7.16278°O / 46.80611; 7.16278 (Friburgo)
Nombro de enloĝantoj
33836
Areo
9,30 km²
Alteco
610 m super marnivelo
Poŝtkodo
1700-1709
Komunumkodo
2196

Mapo de Friburgo priskribo de mapo=Mapo de Friburgo








v  d  r


Information icon.svg



Friburgo (france Fribourg [fri'bu:r], germane Freiburg [frae'bυrk], itale Friburgo [fribur'go]) estas urbo de Svislando kaj ĉefurbo de Kantono Friburgo. Ĝi havis je la 31-a de decembro 2007 33 846 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Universitata urbo


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Historio


  • 7 Famuloj


  • 8 Esperanto en Friburgo


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj


  • 11 Bildoj





Geografio |


Friburgo situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Sarino. La malnova urbocentro troviĝas sur monteto, kiun ĉirkaŭfluas Sarino, kaj kiu leviĝas proksimume 40 metrojn super la rivera nivelo. La plej multaj kvartaloj de la urbo situas sur montetoj super la rivero, dum en la valo troviĝas nur malgranda parto de la malnova urbo.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,30 km², de kiuj 17,0% estas kovritaj de arbaro, 13,4% servas por agrikulturo kaj 63,2% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Friburgo limas en nordo al Granges-Paccot, en nordoriento al Düdingen, en oriento al Tafers, en sudoriento al Sankt-Urso, en sudsudoriento al Pierrafortscha, en sudo al Marly, en okcidento al Villars ĉe Glano, kaj en nordokcidento al Givisiez.



Universitata urbo |


La urbo posedas universitaton kiu estas tre konata pro sia teologia fakultato kaj la fakto, ke ĝia programo estas komplete dulingva france kaj germane.



Vidindaĵoj |


  • Muzeo de Natura Historio de Friburgo


Trafiko |


Friburgo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Laŭzano al Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo. Ĝi samtempe estas regiona trajnnode de diversaj regionaj fervojlinioj. Ankaŭ la svisa aŭtovojo A12 pasas tra Friburgo. Per la ekspretrajnoj ambaŭ gravaj interkontinentaj flughavenoj de Svislando en Ĝenevo kaj Zuriko estas en malpli ol du horoj atingeblaj. Friburgo do ideale atingeblas.



Historio |


Friburgo estis fondita en la jaro 1157 de la duko Bertoldo la 4-a de Zeringo ĉe strategie favora loko sur rokalteco super la rivero Sarino kaj ricevis vastajn liberecojn. Post la formorto de la Zeringoj la posedo de Friburgo transiris al la Grafoj de Kiburgo.


En la jaro 1478 Friburgo akiris la statuson de libera regna urbo kaj en la jaro 1481 ĝi aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.[3]



Famuloj |


En Friburgo mortis hungara ekonomikisto Károly Balás.



Esperanto en Friburgo |


En la jaroj 2010 kaj 2011 okazis Esperanto-kurso en la gimnazio Sainte Croix (Sankta kruco). Instruis Mireille Grosjean. La kurso daŭris 3 tagojn okaze de eksterkadraj aktivecoj.



Referencoj |





  1. Rega mapo 1:20000 de Swissotpo


  2. Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. François Guex, Hermann Schöpfer, Hermann Schöpfer kaj Alain-Jacques Czouz-Tornare en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-04)




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo Friburgo (francalingva kaj germanlingva)

  • Retejo de la Universitato de Friburgo

  • Friburgo en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Friburgo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg